DEKA DEMANDARO /DZIESIĄTY ZBIORNIK PYTAŃ
DEMANDOJ KAJ PROVERBOJ...
DEMANDOJ KAJ PROVERBOJ...
Saluton karaj gelernantoj,
Mi esperas, ke vi estas sanaj kaj bone pasigas la tempon dum bela printempo buntas ĉirkaŭ ni. Ni tradicie sendas du sekvajn parolturnojn.
1. Celis anseron, trafis aeron.
2. Korvo al korvo okulon ne pikas.
Bonvolu traduki laŭvorte kaj … trovi polan version de tiuj esprimoj, precipe de la unua.
VORTARETO / SŁOWNICZEK
celi – celować
trafi – trafić
aero – powietrze
korvo kruk
piki – kłuć
Por rememorigi - antaŭaj proverboj. Enskribu mankantajn vortojn. Uzupełnijcie brakujące słowa.
Tempo estas mono.
Silento estas konsento.
Amo estas blinda.
Homo pafas, Dio … .
Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.
Sen laboro ne venas … .
Granda nubo, malgranda pluvo.
Aĝo tro matura ne estas … .
Vizaĝo agrabla, sed koro diabla.
Ne por lupo estas … .
Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.
Kapo pekas, piedoj suferas.
Ne ekzistas fumo sen fajro.
Mankas klapo en lia … .
Maljunaj jaroj, sed nesaĝaj faroj.
Kiu bati deziras, trovas bastonon.
Kion koro sentas, la lango prezentas.
La muroj havas orelojn.
Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
Timo havas grandajn … .
Mano manon … .
Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.
Rido matene, ploro vespere.
Sata malsatan ne povas… .
La fino kronas la … .
Amikon montras malfeliĉo.
GRANDA KVIZO PRI PROVERBOJ - WIELKI QUI+Z O PRZYSŁOWIACH
Karaj gelernantoj
Dzisiaj niespodzianka - i nawet po polsku, żeby wszyscy zrozumieli.
Od kilku tygodni dostajecie przysłowia i powiedzenia. Mam nadzieje, że do nich zaglądacie i coś niecoś próbujecie zapamiętać. Dzisiaj to sprawdzimy.
Ogłaszamy konkurs.
Prosimy o przyporządkowanie polskiej wersji przysłowia do jego esperanckiej wersji. Do numeru esperanckiej wersji przysłowia trzeba dopisać literę jego polskiego odpowiednika.
Trzy osoby, które przyślą najszybciej (bezbłędne odpowiedzi) otrzymają nagrodę - niespodziankę.
Do dzieła EK! Dobrej zabawy. Bonan amuzadon.
PROVERBOJ:
Tempo estas mono.
Silento estas konsento.
Amo estas blinda.
Homo pafas, Dio trafas.
Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.
Sen laboro ne venas oro.
Granda nubo, malgranda pluvo.
Aĝo tro matura ne estas plezura.
Vizaĝo agrabla, sed koro diabla.
Ne por lupo estas supo.
Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo
Ne ekzistas fumo sen fajro.
Mankas klapo en lia kapo.
Maljunaj jaroj, sed nesaĝaj faroj.
Kion koro sentas, la lango prezentas.
La muroj havas orelojn.
Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
Timo havas grandajn okulojn.
Mano manon lavas.
Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.
Rido matene, ploro vespere.
Sata malsatan ne povas kompreni.
La fino kronas la verkon.
Amikon montras malfeliĉo.
PRZYSŁOWIA:
A.Kto milczy ten się zgadza
B.Czas to pieniądz
C.Człowiek strzela, Pan Bóg kule nosi.
D.Wysoki jak brzoza, a głupi jak koza.
E.Miłość jest ślepa.
F.Starość nie radość.
G.Bez pracy nie ma kołaczy.
H.Postać anielska, dusza diabelska.
I.Z wielkiej chmury mały deszcz.
K.Brak mu piątej klepki.
L.Nie dla psa kiełbasa.
Ł.Na złodzieju czapka gore.
M.Nie ma dymu bez ognia.
N.Głupiec i dziecko mówią prawdę.
O.Ściany mają uszy.
P.Ręka rękę myje.
Q.Dzieci i ryby głosu nie mają.
R.Stary, a głupi.
S.Strach ma wielkie oczy.
T.Koniec wieńczy dzieło.
U.Przyjaciela poznaje się w biedzie.
V.Co w sercu, to na języku.
W.Kto się rano śmieje, ten wieczorem płacze.
Z.Syty głodnego nie zrozumie.
PRZYROSTKI / SUFIKSOJ –IG ORAZ –IĜ
Przyrostek/ sufikso –ig oznacza sprawiać, powodować, czynić czymś, jakimś, wprowadzać w jakiś stan:
libera – wolny, swobodny; liberigi – uwalniać,
pura - czysty, czysta; purigi – czyścić
forta – mocny, silny; fortigi – wzmacniać
envagonigi – wkładać (kogoś lub coś) do wagonu
dormo - sen, dormi –s pać; dormigi - usypiać
seka - suchy; sekigi - suszyć
Przyrostek/ sufikso –iĝ oznacza stawać się czymś, jakimś, wprowadzać się lub wejść w jakiś stan.
Uwaga: We wszystkich tych stanach wyrażonych przez przykłady z użyciem przyrostka –iĝ czytamy i widzimy, że te procesy wyrażone przez te słowa jakby działy się samoistnie. Oczywiście istnieją czynniki powodujące stan w jakim znajdują się podmioty w tych zdaniach. Ale w sensie gramatycznym jest to tak wyrażone jakby odbywało się to samoistnie tj. bez czynników zewnętrznych.
Proszę zobaczyć te przykłady poniżej:
liberiĝi – uwalniać się
puriĝi – oczyszczać się
fortiĝi - wzmacniać się
envagoniĝi – wejść do wagonu
dormiĝi – zasnąć, wejść w stan snu
sekiĝi – schnąć
DEMANDOJ:
Ĉu vi ofte purigas vian loĝejon?
Ĉu la homa organismo fortiĝas post apliko de vitaminoj?
Ĉu vi facile dormiĝas?
Kiuj elementoj povas dormigi vin? (medikamentoj, muziko, meditado antaŭ la dormo, legado, rigardado de la televido, aŭskultado de la radio)
Kie Vi sekigas viajn lavitajn vestaĵojn? (en la korto, hejme, en speciala sekigejo)
Kiuj elementoj (faktoroj) kaŭzas sekigon de la objektoj? (ultraviola radiado, sunradioj, varmo=alta temperaturo, vaporo, lasero, vento, movo de la aero)
VORTARETO / SŁOWNICZEK
apliko - zastosowanie
facila – łatwa, łatwy, łatwe; facile – łatwo
faktoro – czynnik
kaŭzo – powód, przyczyna; kaŭzi – powodować
korto – podwórze
lavi – myć, prać; lavita - wyprany, wyprana,
movo – ruch
sekigejo – suszarnia
sunradioj – promienie słoneczne,
ultraviola radiado – promieniowanie ultrafioletowe
vaporo – para wodna
vento - wiatr
vestaĵo – ubranie, część garderoby
DAŬRIGO PRI LA SUFIKSOJ –IG KAJ –IĜ
Frazoj kiel ekzemploj de aplikado de sufiksoj –iĝ:
La komediaj aktoroj bone amuzas la spektantojn en teatro.
La gastoj amuziĝas en restoracio dum la dancvespero.
Mi renkontis vin tute hazarde sur la strato. Mi volas, ke nia sekva renkontiĝo estu tute intenca. Se ni tion interkonsentos, la sekva nia renkontiĝo okazu en la kafejo.
DEMANDOJ:
Ĉu Vi ŝatas amuziĝi en teatro, en kinejo aŭ en la kafejo?
Ĉu amuzas vin la komediaj filmoj en televido?
Ĉu Vi ofte renkontas hazarde la konatajn homojn sur la strato?
Kiaj estis niaj renkontiĝoj en Esperanto-klubejo antaŭ la epidemio? (bonaj, agrablaj, instruaj, utilaj, amikaj, amuzaj)
Kiam Vi volas renkontiĝi denove en Esperanto-klubejo kun la geamikoj?
VORTARETO / SŁOWNICZEK
agrabla – przyjemna, przyjemny, przyjemne,
amika – przyjacielski /a/e/
amuza – zabawny /a/e/
amuzi- zabawiać, bawić (kogoś); amuziĝi- bawić się
apliki – stosować; aplikado – stosowanie
daŭrigo - ciąg dalszy: daŭri – trwać; daŭre – nadal
denove - znów, znowu
ekzemplo - przykład
frazo – zdanie
hazardo – przypadek; hazarde – przypadkowo
instrua – uczący, inauczający /a/e/
intenca - zamierzony /a/e/
renkonti – spotkać (kogoś, coś); renkontiĝi- spotkać się (z kimś)
renkontiĝo - spotkanie się (z kimś)
spekti- oglądać; spektanto- widz
utila - pożyteczny /a/e/
DAŬRIGO PRI LA SUFIKSOJ –IG KAJ –IĜ
Frazoj kiel ekzemploj de aplikado de sufiksoj –iĝ:
La instruisto kutime komencas la lecionon je la 8-a horo. Tio estas la unua leciono en la lernejo. Hodiaű la unua leciono en la lernejo ne komenciĝis akurate sed je la horo 8.05 ĉar kelkaj lernantoj malfruiĝis. La lernado en la lernejo kutime finiĝas je la 15-a horo.
DEMANDOJ:
Kiam la instruisto komencas la lecionon en la lernejo?
Je kioma horo kutime komenciĝas la unua leciono en la lernejo?
Je kioma horo hodiaű komenciĝis la unua leciono en la lernejo?
Kial la unua leciono ne komenciĝis akurate?
Ĉu la instruisto malfruiĝis?
Kiam kutime finiĝas la lecionoj en la lernejo?
VORTARETO / SŁOWNICZEK
akurate – punktualnie, akurata - punktualny
apliki – stosować; aplikado - stosowanie
daŭrigo - ciąg dalszy: daŭri – trwać; daŭre – nadal
ekzemplo – przykład
fini – kończyć (coś); finiĝi – kończyć się
frazo – zdanie
instrua – uczący; nauczający /a/e/
komenco – początek,
komenci – zaczynać (kogo? co?)
komenciĝi - zaczynać się
kutimo – zwyczaj; kutime – zazwyczaj; zwyczajnie
malfruiĝi – spóźnić się (dosłownie „iĝi malfrua” stać się późnym)
W zdaniach oraz w pytaniach występują czasowniki przechodnie i nieprzechodnie.
Czasowniki przechodnie to takie, w których czynność (działanie) wyrażone tym czasownikiem, przechodzi z podmiotu na dopełnienie: „Mi finas la lecionon” - wtedy stosujemy biernik czyli w dopełnieniu końcówkę –n.
Po dodaniu do czasownika przyrostka – iĝ czasownik staje się nieprzechodnim - „la leciono finiĝas”.