Leciono numero 1
Respondo de Teresa
KIUJN nutro-artiklojn Vi havas en via kuirejo nun?
Mi ne faris aĉetaĵojn jam kelkajn tagojn, do hejme mi havas farunon, sukeron, salon kaj rizon. Krome mi havas kelkajn legomojn: karoton, petroselon, cepon, tomatojn, terpomojn, paprikon kaj miajn plej ŝatatajn acidajn kukumojn.
KION Vi preparos el tiuj produktoj?
Mi preparis la supon de acidaj kukumoj. Alian supon mi ne scipovas kuiri.
KION kaj KIAM Vi hodiaŭ tagmanĝis?
Mi tagmanĝis je la 15.00 horo tre modeste – la menciitan supon, terpomojn kaj ovaĵon. Mi ne tro ŝatas kuiri kaj ne scipovas tion fari. Eble iu el vi havas simplan recepton por io bongusta?
Vortaro:
nutri – żywić ; artiklo- artykuł ; havi- mieć, posiadać ;
via – (zaimek dzierżawczy) – twój, twoja, twoje,
kuiri- gotować; ejo- pomieszczenie; nun- teraz ; fari- robić ,
aĉeti – kupować; aĉetaĵoj – zakupy (rzeczy materialne w postaci zakupów)
jam – już; kelkaj – kilka; tago- dzień; do – więc ;
hejmo – dom (rodzinny lub własne mieszkanie) ,
faruno – mąka; sukero - cukier; salo – sól; rizo - ryż, krome – oprócz;
legomo – warzywo; karoto- marchew; petroselo – pietruszka; cepo – cebula ;
tomato – pomidor; terpomo – ziemniak; papriko- papryka ;
mia – mój, moja, moje,
plej – element służący do tworzenia stopnia najwyższego przymiotników i przysłówków
(najbardziej, najwięcej, najmocniej itd.)
ŝati – lubić; ŝatataj - ulubione; acida – kwaśny; kukumo – ogórek;
prepari – przygotować; el- z; supo – zupa; alia- inny, inna; kiam – kiedy,
hodiaŭ – dzisiaj; tagmanĝo – obiad; tagmanĝi - jeść obiad ;
modeste - skromnie; mencii – wzmiankować; menciita – wymieniona, wymienione.
ovo – jajko; ovaĵo –potrawa jajeczna; tro – zbyt; scipovi - umieć, potrafić,
ebla – możliwy, eble - może; iu- ktoś; simpla – prosty, prosta,
recepto - recepta, przepis; bongusta - smaczny;
Respondo de Ewa R.
Saluton ! Mia kuirejo ne estas interesa por mi. Mi ne scias - kio estas nun en mia kuirejo. Mi pensas, ke estas kelkaj legomoj. Eble cepon, karotojn, tomatojn, kukumojn mi povos trovi .. El tiuj produktoj mi povas prepari nenion. Mi manĝos krude! Hodiaŭ mi ne tagmanĝis, mi estis laca kaj iris dormi. Ĝis !