Peto helpi finance al miaj laborvojaĝoj al Azio

(verkita inter la vojaĝo de decembro 2012 kaj tiu de marto-aprilo 2013)

Pluraj homoj ekpensas ke mi loĝas en Indonezio. Tio ne estas la kazo. Mi devas por ĉiu vojaĝo preni feriojn kaj pagi flugbileton tien kaj surloke plurajn trajnbiletojn kaj enlandajn flugbiletojn. Kvankam mi provas malmulte flugi surloke, mi tamen, pro la mallonga tempo kiun mi havas jam ĉiu-foje prenis minimume unu enlandan flugon. En marto-aprilo, por la sekva vojaĝo, mi havos 5 semajnojn, sed eĉ tio malmultas por tia granda lando. Plie, pro la decido viziti plurajn insulojn, kaj ankaŭ iri al Kuala Lumpur kaj Orienta Timoro, nun necesos preni minimume ses flugojn en la regiono.

La vojaĝon al Orienta Timoro mi ne faros sola. Dony Sunjaya Silva, studanta en Yogyakarta sed origine el Orienta Timoro akompanos min. Li helpos antaŭ la vojaĝo traduki tekstojn al Tetum, la loka lingvo, kaj surloke helpos kontakti homojn kiuj eventuale volas lerni Esperanton. Malgranda enketo jam montris ke trovi tiajn homojn estos pli malfacila en Orienta Timoro ol en Indonezio. Do, lia helpo certe estos necesa por iel sukcesi, eĉ se nur pro tio ke mi, kontraŭe al la indonezian, ne parolas la lokan lingvon tie (kvankam multaj ankoraŭ komprenas la indonezian kaj ke mi iom komprenas jam Tetum, kiu ŝajnas miksaĵo de la indonezia kaj la portugala). Ĉar ne eblas flugi rekte el Yogyakarta al Dili, la ĉefurbo de Orienta Timoro, necesas pluraj flugoj. Ni taksas la kostojn por lia akompano je 4-500 eŭroj. Legu pli pri la vojaĝo ĉi tie.

Ĉar ankaŭ hejme mi uzas multe da tempo por la indonezia movado (ekz. retbabilante kun indonezianoj: aktivuloj, tutkomencantoj, ĵurnalistoj por klarigi pri Esperanto aŭ helpi starigi lokan movadon, laborante pri la retejoj pri la kongreso kaj la movado, laborante por la kongreso, provlegante instrulibrojn ktp) kaj ĉar mi estos for dum 5 semajnoj, kio kostus preskaŭ ĉiujn miajn feritagojn por la tuta jaro, mi ĉi-foje prenis tri monatojn da sensalajra ferio. Do, vi komprenos ke ne estos tiom facile pagi tute sola la surlokajn transportkostojn, en periodo sen salajro. La flugon tien mi feliĉe jam povis pagi danke al subteno de individuaj esperantistoj. Sed pro la multaj surlokaj flugoj, ankaŭ de/al aliaj landoj (Kuala Lumpur/Orienta Timoro) la kosto de mia surloka transportado estas taksata nun je 800 eŭroj.

Feliĉe jam helpis KAEM kaj individuoj por antaŭaj vojaĝoj, sed mi mem (antaŭ-)pagis la tutan vojaĝon kiun mi faris en decembro: flugon kaj surlokajn vojaĝkostojn. Mi volonte pagas mem la plej grandan parton de tiu vojaĝo, sed iomete da helpo por tio belus, precipe ĉar pro la ferioj la surlokaj vojaĝkostoj estis pli grandaj ol kutime kaj mi tamen faris ilin precipe nur por/pro Esperanto.