la 8an de marto 2013

Alveno en Malajzio

Posttagmeze mi alvenis en la granda flughaveno de Kuala Lumpur, ĉefurbo de Malajzio. Mi ankoraŭ neniam antaŭe de tie veturis al la centro de Kuala Lumpur (en 2012 mi alvenis en la pli malgranda flughaveno LCCT el Indonezio) kaj devis iom serĉi por trovi la trajnon kiun mi devis preni. Ĝi estis tre moderna kaj veturis tre rapide, do mi jam baldaŭ alvenis en la centra stacidomo KL Sentral. Tiu stacidomo estas tre granda kaj havas plurajn etaĝojn. Tiumomente, malfrue posttagmeze, estis multaj homoj kiuj reiris hejmen per la publika transporto. La tuto ŝajnis al mi ĥaosa kaj mi devis peti iun helpi min por aĉeti bileton ĉe la biletmaŝino kaj montri al mi de kie forveturas 'mia' trajno. Alveninte en la stacidomo Wangsa Maju mi prenis taksion kaj alvenis baldaŭ ĉe mia Couchsurfing-gastigantino Jan. Post duŝado kaj iometa malpakado Jan kaj ŝia patrino akompanis min al restoracieto por manĝi. Ne estis multaj elekteblecoj por vegano, sed sufiĉaj. Vespere mi iom retumis kaj facile ekdormis.