la 26an de marto 2013

Reen al Indonezio

Kiel jam kutime dum la lastaj flugoj mi provis legi sed jam rapide endormiĝis. Post alveno ĉiuj pasaĝeroj devis unue enviciĝi por pagi la vizon, kaj poste pli longe por ricevi la vizon. Ricevi indonezian vizon tamen ne estas problemo. Oni starigas neniun demandon ĉe la giĉetoj. Horon post la alteriĝo mi eliris la flughavenon kaj iris al la hotelo. Mi duŝis min kaj foriris kun amiko al la nacia radiostacio. Hazarde estis unu el la tri liberaj tagoj por hinduoj okaze de la hindua festotago “Galungan”. Pro tio en multaj oficejoj oni ne aŭ nur parte (ne-hinduoj) laboris, kaj ne certis ĉu eblos trovi iun ĉe la radio, kaj aldone jam malfruis, sed mi tamen nepre volis provi. Pri la gazeto Bali Post, kiu troviĝis relative malproksime, mi rezignis. Survoje videblis en la stratoj multaj ornamaĵoj kaj hinduoj vestitaj tute blankaj survoje al religiaj kunvenoj. Ĉe la radio haveblis tamen iu sinjoro, Ida Bagus Arkaweda, kiu bonvolis aŭskulti min.

Li faris notojn kaj registris parton de tio, kion mi diris. Li promesis en elsendo de la regiona programado sciigi pri Esperanto, kaj peti la sekciestron de la nacia programado ankaŭ tie fari la samon (ĝis nun ne estas novaĵoj pri tio). Pro la ferio li ne povis fari pli tiam, sed instigis min reveni al la radio ĉe sekva vizito al Balio. Poste ni serĉis la restoracion, kie mi devus renkontiĝi kun Peter, junulo, kiu de 2012 laboras en Balio. Li konatiĝis kun Esperanto, kiam mi en junio 2012 pere de Couchsurfing serĉis lokon por instrui Esperanton en Ĝakarto. Pro tio, ke li poste translokiĝis, la lecionoj ĉe lia oficejo en Ĝakarto ne povis okazi, sed de tiam li provas mem lerni la lingvon. Ĉe la adreso, kie devus esti la vegetara restoracio, troviĝis... oficejo de la gazeto NusaBali.... Do, necesis kompreneble peti intervjuon. Kvankam ĉeestis iu, ne eblis intervjuiĝi pro la ferioj. Sed la ĵurnalisto, Agustinus Wibowo, promesis verki artikolon el materialo sendota de mi kaj intervjui la solan lokan parolanton de Esperanto, Pande Sri. La informoj estas senditaj, sed ne jam venis reago.

Ni kontaktis Peter, kaj fine renkontiĝis en alia restoracio, pli proksime al lia laborloko. Triope ni pasigis belan vesperon kun vigla babilado. Mi esperas ke Peter nun pli entuziasme lernos Esperanton.