En Indonezio

[EO] Bonvolu ĉi tie malkovri artikolojn kiuj aperis en Indonezio en la lastaj jaroj (artikoloj kiuj aperis antaŭ 2000 ne aperas ĉi tie. Eble poste mi listigos ilin en la paĝo pri historio...). La plej novaj estas supre. Se la artikoloj ne estas elektronikaj/en la reto, mi faris laŭeble skanaĵon, kaj tiuj estas legeblaj sube ĉe la dokumentoj. Se io mankas, bv. sciigi al ni. La artikoloj kies skanaĵo aŭ pdf-dokumento troviĝas sube estas markitaj per steleto antaŭ la dato.

[ID] Di sini Anda bisa klik dan baca artikel yang dipublikasikan di Indonesia tahun-tahun yang terakhir (yang hadir sebelum tahun 2000 tak ada di sini. Mungkin nanti saya akan daftar mereka di halama sejarah). Yang paling baru di atas. Yang tidak bisa dibaca online, saya skan dan Anda bisa baca artikel itu di bawah. Kalau ada yang kurang, tolong kasih tahu.

2018

*aprilo 2018

"Mahasiswa USM Belajar Bahasa Esperanto Sebagai Bahasa Internasional Kedua", Tribun Jateng (5/4/2018).

Artikolo ŝajne verkita de unu el la studentoj kiuj sekvis enkondukan lecionon mian en la Universitato de Semarang la 5-an de aprilo. Ili ne intervjuis min, kaj enestas eraroj, kiel tio, ke mi estus profesoro kaj doktoriĝinto, kio ambaŭ malveras.

2015

*julio 2015

"Cara Sederhana Tembus Sekat Dunia", Kompas (12/7/2015), p. 10, Aloysius Kurniawan.

2013

*marto 2013

(monata revuo, aperis fine de la monato)

""Esperanto" - Menjadi Bahasa Internasional?", Soulmaks, p. 20, de Rahmiana Rahman.

Preskaŭ tutpaga artikolo (A4) kun kvar malgrandaj sed koloraj fotoj de E-leciono kaj grup-stariga kunsido en Makassar. Aperis post kiam la ĵurnalistoj kaj Rahmiana Rahman kaj Ary Irawan partoprenis unu lecionon kaj poste intervjuis Heidi Goes ĵus antaŭ la kunsido por starigi la E-grupon en Makassar (ambaŭ okazis je la 13a de marto 2013).

*18/3/2013

"Dari Belgia Menelusuri Bahasa Esperanto di Indonesia - Tiga Jam di Rehobot, Ada Juga Yang Tertarik Jadi Esperantist", Ambon Expres, p. 1 kaj 11, de Arief Natsir.

Titolo: "De Belgio esplori Esperanton en Indonezio - Tri horoj, kaj jam estas kiuj volas iĝi esperantisto"

Aperis okaze de intervjuo kun Heidi Goes la 16an de marto en la oficejo de la gazeto en Ambon.

*17/3/2013

"Populerkan Bahasa Esperanto di Indonesia", Fajar - Makassar Weekend, p. 18, de Lily Sukriana.

La titolo signifas: "Popularigi Esperanton en Indonezio". Temas pri artikolo pri mi, kaj mia agado en Indonezio. Kun du grandaj koloraj fotoj de dum la intervjuo. La intervjuo okazis en la tereno de la universitato Hassanudin, la 12an de marto 2013, Makassar, Celebeso.

*16/3/2013

"Bahasa Esperanto Jadi Bahasa Pemersatu Bangsa-Bangsa", Siwalima, p. 13.

Titolo: "Esperanto iĝas popolunuiga lingvo". Simpla artikolo sen fotoj. Aperis okaze de intervjuo de Heidi Goes kun pluraj ĵurnalistoj la 15an de marto en la oficejo de la gazeto en Ambon.

06/01/2013

"Esperanto, dari Rusia ke seratus negara", Harian Detik, p. 16-17, de Ropesta Sitorus (online saja/nur enreta).

Rezulto de la vizito de Ropesta Sitorus al la kunveno de parto de la Loka Kongresa Komitato kaj Heidi Goes, la 19an de decembro 2012 en Plaza Semanggi, la kutima kunvenejo de la ĝakartaj esperantistoj (la granda foto en p. 16 ne datas de tiu kunveno, tri el la fotoj en p. 17 jes: la maldekstra, kaj la dua kaj kvara dekstre).

2012

22/11/2012

"Mengenang kembali Chailan Sjamsoe (1905-1962)", Kompasiana, de Heidi Goes.

Artikolo pri Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng, kiu en la 50aj jaroj estis la motoro de la indonezia E-movado. La 23an de novembro 1962 ŝi forpasis. Ĉi tiu artikolo aperis omaĝe al ŝi (kaj esperante ke ŝiaj genepoj legos ĝin kaj kontaktos la verkinton, kiu esploras pri la indonezia E-movado). La Esperanta versio de ĉi tiu artikolo estis dissendita al pluraj E-retlistoj kaj ankaŭ legeblas ĉi tie.

14/11/2012

"Komunitas Esperiga Suno populerkan Esperanto di Jakarta", Koran Jakarta (digital edition).

Longa artikolo pri Esperanto, la historia movado en Indonezio, la movado en Jakarta, la venonta kongreso en Bogor... Surbaze de intervjuo kun Ilia Sondang Dewi, sekretario de Esperiga Suna, la klubo de Jakarta.

20/10/2012

"Komunitas Esperanto Indonesia Semangat Persahabatan dan Cinta Damai, Kompasiana.

Eddy Roesdiono pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, la nuna movado kaj anonco pri la onta kongreso en Bogor, aprile 2013. Surbaze de intervjuo kun Ilia Sondang Dewi, sekretario de Esperiga Suna, la klubo de Jakarta.

19/10/2012

"Sahabat Museum Konperensi Asia Afrika menggemakan semangat Bandung", Kompasiana, de/oleh Ricky Mardiansyah.

La verkinto prezentas la klubojn kiuj ekzistas sine de la Muzeo pri la Konferenco Azio-Afriko. La laste aldonita klubo estas la Esperanto-klubo de Bandung, Ruĝa Formiko.

12/8/2012

"Bahasa Esperanto: Dunia Kata Komunitas Esperanto", Harian Jogja, p. 21 (rete kaj papere), de/oleh Anissa Nurul Kurniasari. 

Artikolo pri Esperanto ĝenerale, iomete pri la historio de la movado en Indonezio, kaj pri la nuna movado en la urbo Yogyakarta. La ĵurnalisto ĉeestis la feston okaze de la 125-jariĝo de Esperanto, la 26an de julio 2012. Tio estis samtempe la unua vera kunveno de la klubo 'La Verda Paco' en Yogyakarta, post kelkaj preparaj kunvenoj en la antaŭaj semajnoj (tiuj kunvenoj okazis kune kun Heidi Goes, en la semajno post la leciono la 14an de julio, samurbe, kie ĉeestis tutnovuloj, komencintoj, kaj veteranoj).

15/2/2012

"Pranko Raksasa Dipajang di Kantor Pos Cepu", Suara Merdeka, p.??, de/oleh Abdul Muiz.

Artikolo kun foto pri la grandegaj poŝtmarkoj kiujn Hadi Djuritno, delonge memlernanto de Esperanto, faras por reklami pri Esperanto. La poŝtmarkegoj estis ekspoziciataj en la poŝtoficejo de Cepu.

http://indonesiarayanews.com/news/kronik/09-08-2012-12-18/esperanto-menjembatani-perbedaan-kultural

2011

14/8/2011

Esperanto!, Kompasiana.

Haz Pohan verkis longan artikolon pri la utilo, karaktero kaj historio de Esperanto. Li rakontas ankaŭ pri sia vizito al Bialystok, la naskiĝurbo de Zamenhof, kiun li tre admiras.

27/5/2011

"Esperanto, Dicurigai Bahasa Komunis Kini Bahasa Gaul Dunia", Kompasiana.

Eddy Roesdiono verkis pri la historio kaj strukturo de Esperanto.

2010

20/9/2010-31/3/2011

"Bahasa Internasiona Baru Itu Bernama Esperanto", Bee Wise, nr. 2, p. 9-10.

Pri Esperanto ĝenerale, raporto pri la lecionoj de Heidi Goes en la kursejo de eie (English is Easy) Surabaya, dankoj al ĉiuj kunlaborintoj (inkluzive la najbarino kies parklokon oni uzis...).

"Selain bahasa Indonesia, sebenarnya bahasa mana yang harus dipelajari?", Bee Wise, nr. 2, p. 11.

La demando kiun oni provas respondi en tiu ĉi artikolo estas: 'Krom la indonezia, kiun lingvon ni vere devas lerni?'. La respondo estas: 1. la anglan, 2. Esperanton, 3. la javan aŭ la ĉinan, 4. la araban aŭ la latinan. De kursejo kiu instruas la anglan, oni ne povas atendi alian respondon, kaj fakte jam estas mirige ke ili tamen metis Esperanton antaŭ aliaj gravaj lingvoj en la lando. Ili aldonas ke Esperanto estas alternativo por tiuj kiuj havas malfacilaĵojn kun la angla. Ili pripensas eble malfermi klasojn ankaŭ por Esperanto, la java kaj la ĉina, sed aldonas ke ili ne scias kio okazos poste. (noto de HG: Ĝis nun ili ne instruas Esperanton)

*20/10/2012

"Pengenalan Esperanto di Universitas Gunadharma", Jurnal Bogor (de/oleh Eka Ardhinie).

La artikolo priparolas la prezenton kiun Heidi Goes faris en la granda salono de la universitato Gunadharma en Depok, la 15an de oktobro 2010, dum sia dua instruvojaĝo.

*10/10/2010

"??", Batam Pos (de/oleh??).

Artikolo pri Couchsurfing. Heidi Goes instruis al membroj de Couchsurfing en Batam, kaj tio estas menciita en la artikolo. Plie enestas foto de la grupo de lernantoj kun Eo-flago.

2009

 

20/12/2012

"Esperanto links people with no common language", The Jakarta Post, nur rete, Novia D. Rulistia.

Pri la leciono de Heidi Goes en la universitato Widyatama, Bandung, inkluzive intervjueton kun partopreninto, kaj pri Esperanto ĝenerale kaj ĝia utulo. Plejparto de la 'respondoj' de Heidi Goes tamen venis el teksto pri Esperanto kiun ŝi sendis al la intervjuinto, ne de ŝi persone, krom la lasta demando/respondo. Aldoniĝis kelkaj komentoj de esperantistoj.

 

*7-20/12/209

"Esperanto, apa itu? Kenalilah dia!", fordëp.com (papera gazeto!), nr. 369, p. 8-9, de/oleh Bagus Budi Santoso.

La artikolo aperis post la instru-vizito de Heidi Goes al Semarang, sed la enhavo estas la teksto de Esperanto ĝisdate en la indonezia, kaj la fotoj estas prenitaj (kun la Esperantaj subtekstoj!) el la facebook-grupa foto-albumo pri la instruado en pluraj urboj en Indonezio en novembro 2009.

4/12/2009

"Mengenal Esperanto Sebagai Bahasa Internasional", Jatenginfo, de/oleh Bagus Budi Santoso.

Ĉi tiu reta artikolo similas al tiu en fordëp.com (vidu supre), sed kun malpli da fotoj. Dum iom da tempo ĝi ne plu haveblis rete, ĉar la retejo estis 'hakita'. Poste la ĵurnalisto metis ĝin en alia servilo, tial la dato de la apero ne ĝustas. Almenaŭ ĝi nun denove haveblas.

Jateng = mallongigo por Jawa Tengah, Meza Javo.

*4/12/2009

"Esperanto, Bahasa Internasional Yang Masih Asing", fordep.in (reta gazeto!), de/oleh Bagus Budi Santoso.

Ĉi tiu reta artikolo preskaŭ egalas al tiu en Jateng.info (vidu supre), ŝajne nur estas alia titolo. Ĝi bedaŭrinde ne plu haveblas en la reto. Sube vi povas vidi skanaĵon de la printaĵo de la reta artikolo.

22/11/2009

"Bahasa Internasional, Bahasa Esperanto", Tribun Jabar,

Artikolo pri la kreo de Esperanto, pri la historio de Esperanto en Indonezio, kaj pri la lecionoj de Heidi Goes en la Universitato Widyatama, Bandung, novembro 2009. Surbaze de intervjuo kun Heidi Goes. Jabar = mallongigo por Jawa Barat, Okcidenta Javo.

16/11/2009

"Pelatihan Esperanto", Kompas, p.?.

Anonco pri la leciono en la Museŭm Konferensi Asia Afrika, kiu estis okazonta la 18an de novembro (en Bandung).

24/9/2009

"Esperanto Speakers Gather for Language Congress", The Jakarta Globe, de/oleh DPA.

En la angla pri la Renkontiĝo por Esperantaj Familioj.

2008

28/2/2008

"Bahasa Esperanto diajarkan gratis", Suara Merdeka, (papere kaj rete), p.?, de/oleh BJ Haryono.

La verkinto prezentas mallonge Esperanton (dum kiu li multe troigas pri la divastiĝo de Esperanto) kaj proponas al seriozaj interesiĝantoj lerni la lingvon senpage dum 3 monatoj. Validas nur por la unuaj cent (!) petantoj.

 

2007

19/5/2007

"Bahasa Esperanto", Suara Merdeka, Wacana lokal, Surat Pembaca (leganto-letero) (papere kaj rete), p. [?], de/oleh RM Francis Yury.

En ĉi tiu leganto-letero RM Francis Yury rakontas mallonge pri la historio kaj utilo de Esperanto, mencias ke li iam helpis finnlandan

esperantiston viziti la insulon Komodo (ni scivolas kiu tiu estis!) kaj invitas homojn registri sin ĉe li por sekvi senpagan sesmonatan kurson. Ses monatojn kaj kvar tagoj post la aperigo de ĉi tiu artikolo, la verkinto subite forpasis.

2005

 

*11/2005

"Esperanto - bahasa dunia masa depan", Intisari, p. 128-133, de/oleh Yohanes Manhitu (vidu la pdf-on sube/lihat di bawah).

Plurpaĝa artikolo pri Esperanto ĝenerale.

 

2003

(sen dato, sed inter la 88a kaj 89a UK, probable en 2003)

"Ragam Bahasa Dunia - Esperanto", en Analogia - Cerdas dan Berdaya, ed. III, p. 12, de Hazaririn Junep.

Unupaĝa enkonduko el Esperanto: historio, ideo, gramatiko.