Ĝisdatigeto kaj anonco

Plaatsingsdatum: Nov 29, 2011 7:33:47 PM

Saluton

krom la ĵusa mesaĝo pri la dua bulteno, jam delonge ne plu aperis mesaĝoj ĉi tie. Tio ne signifas ke nenio okazis, sed... okazis sufiĉe multe kaj pro tio mi ne plu pensis verki ankaŭ ĉi tie...

Mallonge pri tio kio okazis:

En majo kaj junio necesis venki malfacilaĵojn por venigi Sabrina Endang kaj Ilia Sondang Dewi al Eŭropo por partopreni en diversaj E-aranĝoj, kaj prepari instruvojaĝon por Tatjana Loskutova el Rusio en Indonezio. En julio, nur kelkajn tagojn antaŭ la foriro, Sabrina kaj Ilia fine ricevis la vizon, kaj povis, lastmomente aĉeti la flugbiletojn. Raportoj pri ilia vojaĝo aperas en la dua bulteno.

Same en julio, kaj ĝis aŭgusto, Tatjana sukcesis instrui en 5 urboj en Indonezio. Ankaŭ ŝia raporto estas en la dua bulteno, paĝon 1.

Nun Ilia kaj Sabrina denove estas en sia lando, kaj la movado tie daŭras, ne nur en iliaj urboj, sed ankaŭ en aliaj urboj. Kaj ne nur tie kie jam iris Tatjana aŭ Heidi. La Facebookpaĝoj helpas homojn trovi (hazarde aŭ ne) informojn pri Esperanto, sed pli grave (ĉar informojn ili povus trovi ankaŭ aliloke), informojn pri samlandanoj kiuj eklernas. Tiel estas ekzemple ankaŭ homoj en Kalimantan kiuj eklernas, solaj.

Eble mi iros tien dum mia venonta instruvojaĝo....

Kaj nun do, aperis la dua bulteno.

Kio en decembro?

La itala esperantisto Nino Vessella planas iri al Indonezio por turismumado, sed ankaŭ volas renkonti geesperantistojn. Certe en Ĝakarto li sukcesos tion fari. Kiu scias, ankaŭ en Balio eblos renkonti homojn kiuj interesiĝas pri Esperanto?

Jen lia vizitplano al Indonezio,

23/12     Alveno al Ĝakarta flughaveno je la 13:25

24/12     Alveno al Ubuda flughaveno je la 13:25

28/12     Alveno al Sanuro

31/12     Reveno al Ĝakarta flughaveno je la 10:05

6/1         Forflugo Ĝakarta flughaveno je la 15:35

Se vi volas renkonti lin, bv. kontakti lin rekte per Facebook.

Pliaj informoj sekvos!

Heidi