Raporto vizito al Balio kaj Yogyakarta 2014 (Heidi)

En 2014 mi, Heidi Goes, vojaĝis al Orienta Timoro por instrui Esperanton. Post tiuj kvin semajnoj, kiujn mi pasigis precipe en Dilio, mi devis revojaĝi al Belgio pere de Balio, Indonezio. Por iomete helpi al la movado en Indonezio, mi pasigis tie semajnon. Ilia Sumilfia Dewi, prezidanto de la Indonezia Esperanto-Asocio, ankaŭ venis al Balio, kie ni kune laboris kelkajn tagojn. Poste mi flugis al Yogyakarta, por viziti mian patrinon. Hazarde estis tie ankaŭ hispana esperantisto, Ivan Garcia Cortijo, kun kiu mi renkontiĝis.

Do, ĉi tie vi povas legi la raporton pri tiu semajno. Se vi volas legi pri aliaj vojaĝoj miaj al Indonezio, vidu la menuon maldekstre. Por raportoj pri la vojaĝo en Orienta Timoro, vidu ĉi tie.

10/9

Je la fino de la posttagmezo mi alvenas en Denpasar, Balio, Indonezio. Ilia alvenos nur post pluraj horoj. Mi manĝas kaj retumas kaj atendas ŝin, kaj poste ni iras kune al amiko ŝia, kie ni tranoktos. Jam tre malfruas, tamen necesas iom da babilado kun la gastigantoj antaŭ ekdormi. Unu el ili estas portugalo kaj antaŭe laboris en Orienta Timoro! Do, ni tuj havas ion por priparoli. Nur tre malfrue ni povas ekdormi.

 

11/9

Matene Ilia aranĝas motorciklon kiun ni luis dum kelkaj tagoj. Pro tio ke apenaŭ estas publika transporto en la urbo, kaj pro tio ke ni loĝas ekster la centro de granda urbo Denpasar, tio estas la plej oportuna veturilo. Ni unue vizitas la oficejon de la nacia radio. Tie mi jam iris pasintjare, kaj pro tio ke estis hindua festo, ne eblis intervjuiĝi, sed oni tiam diris ke mi ĉiam povas reveni. Hazarde estas refoje festotago: la 69-jariĝo de la nacia radio (dum la pasinta monato oni festis la 69-jariĝon de la sendependiĝo de la lando). La personaro sidas ekstere kaj spektas spektakon televide, dum ankaŭ prezentistoj alparolas la publikon. Dum Ilia parolas kun iu respondeculino, iu alia alparolas min. Li interesiĝas, kaj mi iras en la oficejon kun li por kopii elektronikan lerno-materialon al lia komputilo. Ni ankaŭ parolas pri Esperanto kun ĵurnalisto de Tribun Bali, kiu interesiĝas pri historio. Post longa tagmanĝa paŭzo ni iras al la oficejo de la gazeto Bali Post. Unue ni devas atendi, sed dum ni ekster la oficejo ankoraŭ pripensas kien iri, kontaktante aliajn oficejojn, oni jam telefonas al ni por diri ke la ĝusta homoj jam alvenis, pli frue ol antaŭvidita. Ni parolas relative longe kun Gugiek Savindra, redaktoro de Bali Post kaj faris fotojn kune. Poste ni renkontiĝas kun Piter James, membro de Couchsurfing kiu interesiĝas pri Esperanto (sed ankoraŭ ne komencis lerni). Mi jam renkontis lin en 2013, sed por Ilia kaj Piter estis la unua renkontiĝo. Ni iras manĝi en iu bazaro kie estas multaj etaj budoj kun manĝoj. Estas multe da turistoj tie. Poste ni iras babili kaj trinki en iu kafejo, kie poste alvenas plia membro de Couchsurfing. Temas pri la regula kunvenejo por enlandaj kaj eksterlandaj membroj de Couchsurfing. Ni sukcesas babili ankaŭ pri Esperanto... Ilia kaj mi ambaŭ lacas, kaj ni kontentas povi dormi. La distancoj kiujn ni faris hodiaŭ estis sufiĉe longaj kaj per motorciklo en plenaj stratoj kiujn ni ne bone konas, la veturado lacigas...

 

12/9

Longajn distancojn ni antaŭvidas ankaŭ hodiaŭ. Unue ni veturas al la flughaveno, kie ni retumas interalie por trovi adresojn de bibliotekoj kaj gazetoficejoj. Poste ni veturas al iu regiona biblioteko. Bedaŭrinde ĝi estas fermita. Sed Ilia sukcesas konvinki la gardiston akcepti la librojn kiujn li donacu poste al la biblioteko (intertempe Pande Sri, la sola Esperantisto en Balio, kontrolis kaj vidis ke ili efektive troviĝas tie). Ni serĉas manĝejon kie mi povu trovi ion vegetaran sed la manĝo ne bongustas por mi (multe tro spica, kvankam mi petis ke ĝi ne estu spica), tiel ke mi malfacile sukcesas iom manĝi kvankam mi malsata kaj estas tiom da kuloj kiuj pikas min, ke mi komencas dubi pri tio kial mi estas tie…

Ni havas rendevuon kun Pande en lia universitato. Ankaŭ lin mi jam renkontis, en 2012, sed Ilia ne jam renkontis lin. Ni babilas kaj donacas librojn al Pande kaj al la universitata biblioteko. Dum mi helpas la deĵorantinon kopii lernomaterialon de mia memorbastono al ŝia komputilo, ni interbabilas. La rezulto estas ke ŝi telefonas al la deĵorantoj de la studenta radio por peti intervjuon. Jam baldaŭ venas la pozitiva respondo. Ni havas 17-minutan intervjuon. La deĵorantino kaj Pande intervjuas Ilia-n kaj min. Post iom da fotado por rememoraĵoj, Pande telefonas al kelkaj siaj amikinoj kiuj montras sin pretaj aŭskulti enkondukon pri Esperanto.

Ilia prezentas Esperanton uzante la prezentaĵon kiun mi kutime uzas. Ni devas ĉesi kiam malheliĝas ĉar ne estas lumo. Mi ankoraŭ donacas la kursojn kiujn mi havas en mia memorbastono. Du tagojn poste montriĝos ke tiam aldoniĝis virusoj en mia memorbastono, kaj ke ĉio, escepte de la radio-intervjuo, sed inkluzive la filmojn kiujn mi ricevis en Orienta Timoro pri tiu lando, ne plu havas enhavon. Nu, mi konsolas min ke feliĉe ĝi ne jam eniris mian komputilon, kaj ke nenio vere grava perdiĝis: la kursojn mi ja ankaŭ havas en la komputilo, kaj la filmojn mi povas peti denove. Kun parto de la lernantoj ni iras manĝi laŭlonge de la strato. Ni manĝas jam pli proksime al la domo de la gastiganto, tiel ni mallongigante la serĉendan vojon. Denove la manĝo estas tro spica kaj mi apenaŭ manĝas. Post hejmenveno, mi iras piede aĉeti fruktojn, babilas kun la gastiganto kaj plia gasto (el Germanio), iom telefonas, kaj dormas refoje malfrue.

 

13/9

Iom malfrue mi vekiĝas. Hodiaŭ ni volas iri al la gazeto Pos Bali. La rendevuon ni jam faris hieraŭ, telefone. Precipe Ilia babilas kun la ĵurnalistino (ĝis nun tamen, ni ne ricevis iun sciigon pri eventuala aperigo de artikolo). Apud la gazeto estas radio, Radio Gema Merdeka. Ni tie iom babilas, sed oni ne invitas nin por intervjuo. Ili precipe aŭskultigas tradician hinduan muzikon. Poste ni iras manĝi en vegetara restoracio, enordigas kelkajn lastajn aferojn, kaj veturas ‘hejmen’. Mi finpakas, adiaŭas, kaj iras per taksio al la flughaveno. Mi iom babilas kun la ŝoforo, kiu diras ke li konas Belgion pro tio ke ili liveris armilojn al Indonezio en la okdekaj jaroj. Li demandas iom malestime ĉu en Dilio oni jam iom progresis intertempe… Mi apenaŭ povas kredi ke oni tion demandas. La iama ne-progreso aŭ eĉ malprogreso ja estas grandparte sekvo de la okupado fare de Indonezio?

En la flughaveno mi kunmetas pakaĵojn, por lasi nur unu valizon ĉe la gardejo (oni pagas laŭ nombro de pakaĵo, kaj sufiĉe multe), kaj laboras iom komputile.  La flugo al Yogya daŭras iom pli longe ol antaŭvidite, kaj mi devas longe atendi miajn pakaĵojn. Mi ĝojas ke mi havas kun mi nur malmulte da pakaĵoj, tiel ke mi povas simple iri piede al la domo de mia kara indonezia patrino. La homoj rigardas iom strange al mi, sed mi ignoras tion. Mi ŝatas tion, ke mi ne devas uzi motorciklon aŭ taksion. Ĉar mi jam iom malfruas (dum la flughaveno ne estas for  --  mi promenis ĉirkaŭ 25 minutojn), ŝi jam telefonas por demandi kie mi estas… La revido estas tre korvarmiga kaj ĝojiga. Mi povas tuj trinki teon kaj manĝi. Ni multe babilas, kaj ŝi montras la artikolon el Kompas kun intervjuo kun mi. Ŝi (aŭ fakte mia frato) hazarde renkontis ĝin pastinjare, kaj ŝi konservis ĝin por mi. Mi ĝojas ke mi jam havas vestaĵojn ĉi tie, kaj ĉar ĉi-foje mi veturos rekte de Yogya al Belgio, mi lasas eĉ pli da vestaĵoj. Iam mi volas reveni ĉi tien por pli longa tempo. Kie scias, eble mi povas iam plustudi en la malnova universitato?

Pro kuloj kaj moskeo-alvokoj mi ege malbone dormas, sed tamen ĝojegas pro la sento esti vere ‘hejme’.

14/9

Estas dimanĉo. Dum estas la naskiĝdatreveno de mia belga patrino, mi akompanas mian indonezian patrinon al granda familikunveno. Temas pri la parencoj de tri generacioj supre kaj tri generacioj sub mia patrino, do sufiĉe foraj familianoj. Preskaŭ neniu tie jam konatiĝis kun mi, do kompreneble ili demandas al mia patrino kiu mi estas. Kvankam ŝi estas profesorino, ŝi estas tre modesta. Tamen mi vidas ke ŝi iom fiere diras ke mi estas ŝia filino kaj ke ĉiufoje kiam mi venas al Indonezio, mi vizitas ŝin. Ni klarigas ke ni jam antaŭ preskaŭ 20 jaroj konatiĝis, kiam mi estis kultura interŝangstudento, kaj ke nun mi instruas Esperanton. La kunveno konsistas el paroladoj kaj cetere manĝado kaj babilado. Interesa afero estas ke en tiu granda familio, estas homoj de tri religioj: precipe islamanoj, sed pluraj katolikoj (kiel mia patrino) kaj iu kuzino estas protestantino. Ili daŭre kunvenas unu fojon ĉiun trian monaton, kvankam kelkaj loĝas en foraj urboj, por ne perdi la kontakton.

Posttagmeze, hejme, mi ripozas, kaj poste serĉas en miaj antaŭaj raportoj kiujn gazet-oficejojn mi vizitis pasintjare. Ne estas interreto en la domo. Mi povas kunveturi kun iu laboristo ĝis al granda vojo. Tie mi serĉas interretkafejon, sed ne trovas. Mi promenas fine refoje ĝis la flughaveno, ĉar tie devus esti sendrata interreto. Normale oni bezonas flugbileton por rajti eniri la flughavenon. Mi klarigas ke mi havas flugbileton, kvankam ne por tiu tago, sed bezonas interreton. Pro mia malnova komputilo kun apenaŭ funkcianta baterio, mi estas devigata labori sur la malvarma planko apud giĉeto kie homoj devas pagi la flughavenimposton. Mi enmetas la ontan kunvenon kun la indonezia veterano Gunawan kaj la hispana esperantisto Ivan en Facebook, kontaktas Hendrikus, kiu laboras en la arkivo de la regiono, kaj Wawan, la ĵurnaliston de Kompas kiu aperigis pasintjare ampleksan artikolon surbaze de nia intervjuo. Bedaŭrinde li ne plu laboras en Yogya, sed en Jakarta, do ni ne povas renkontiĝi. Vespere mi interalie preparas mian morgaŭa viziton al la arkivo.

 

15/9

Mi kunveturas kun mia patrino al la universitato UGM (Universitas Gajah Mada). Tie mi informiĝas ĉu ili interesiĝas refoje havi intervjuon kun mi, kiel pasintjare. Ili diras ke ili retelefonos (sed la intervjuo tamen ne eblas). Mi vizitas la tuj apudan, relative novan, muzeon de la universitato. Apenaŭ estas aliaj vizitantoj, sed estas interese. En kelkaj ĉambroj de la muzeo la usona prezidanto Barack Obama pasigis siajn feriojn kiam li loĝis en Indonezio. Estas ankaŭ multaj informoj pri la historio de la universitato, kaj pri esploroj kiuj okazis tie kaj famaj esploristoj kiuj studis aŭ instruis tie. Post la vizito mi promenas al la gazet-oficejo de Tribun Jogja. Survoje mi vidas kelkajn stratmuzikantojn. Mi alrigardas/aŭskultas ilin, kaj ili proponas ke mi kunludu. Mi akceptas kaj ŝatas. Tamen post iom da tempo mi devas daŭrigi mian vojon… Ĉe la gazeto mi rakontas pri Esperanto, sed ŝajne ili ne aperigis artikolon sekve de mia pasintjara vizito. Ili diras ke ili eble telefonos, sed ne faras tion. Poste al alia gazet-oficejo: Kedaulatan Rakyat: mi volas informiĝi ĉu ili aperigis artikolon sekve de mia intervjuo pasintjare. Ili eĉ prenis foton, do mi havis iom pli da esperoj ol ĉe Tribun Jogja. Tamen, ĉar mi ne memoras la nomon de la ĵurnalistino, kaj ĉar ili ne povas traserĉi plurajn gazetojn samtempe, ili ne povas helpi min. La sola ebleco estas ke mi mem trarigardu la gazetojn. Mi planas reveni sekvatage por tio.

Mi unue volas iri al la arkivo. Mi iras tro for, konfuziĝas, kaj fine trovas ĝin. Mi iras manĝi kun Hendrikus, mia amiko tie. Poste ni serĉas en la malnovaj gazetoj artikolojn pri Esperanto. Tamen, tiun kiun mi serĉas, Jawa Pos de marto 2013, estas tute netrovebla. La arkivo havas tro malmulte da laborforto kaj la gazetoj tute ne estas bone ordigitaj. Multaj simple kuŝas surplanke en hazarda sinsekvo. Ni ja trovas iun artikolon enreta, sed tiun mi jam havis (artikolo de la 12a de aŭgusto 2012 en Harian Jogja. Ni serĉas la adreson kaj telefonnumeron de Jawa Pos/Radar Jogja, telefonas, sed neniu respondas.

Ivan Garcia, hispana esperantisto kiu nun loĝas en Indonezio por lerni la indonezian lingvon, alvenas kaj post iom da babilado, ni iras al la oficejo de la veterano Gunawan Esperantista, kie ni kutime renkontiĝas. Tamen li jam forluis ĝin, do ni devas iri al lia domo. Ni babilas, kvankam iom malfacilas, ĉar Ivan ankoraŭ en bone parolas la indonezian, kaj Gunawan ne plu bone parolas Esperanton. Ĉar ankaŭ Ivan estas vegano, kiel mi, ni ankoraŭ vizitas amikinojn de Gunawan, kiuj estas vegetaranoj pro religiaj kialoj. Ili starigas multajn demandojn pri niaj kialoj manĝi vegane, sed nia ankaŭ povas iom rakonti pri Esperanto. Miaucau, origine el Singapuro, veturigas min kaj Gunawan al mia hejmo, kie ili konatiĝas kun mia patrino.

Vespere mi metas lernomaterialon sur la memorbastono de Ivan, kiu volas ekinstrui Esperanton (tion li intertempe faris, kaj en Facebook eblas vidi fotojn kaj entuziasmajn reagojn de liaj lernantoj. Li ankaŭ faris kaj filmis intervjueton, parte en la indonezia, parte en Esperanto, kun unu el la lernantinoj).

 

16/9

Matene mi sukcesas retumi en malgranda retejkafejo kiun mi intertempe trovis je pieddistanco de la domo de mia patrino. La interreto tie ne bone funkcias, sed mi rajtas senpage uzi la komputilon de la estro mem, la solan komputilon ĉe kiu funkcias la interreto. Bona novaĵo: pere de sia konsilistino, pere dekiu mi donacis librojn kaj leterojn al li, Xanana Gusmão sendis al mi leteron por danki min pro la libroj, kaj sciigi ke li iam volus priparoli la filozofion de Esperanto kaj ĝian evoluon en la mondo kun mi. Bone… tiel eble mi pli facile povos renkonti lin ĉe venonta vizito al la lando (vidu la raportojn pri Orienta Timoro, precipe de 20/8/2014).

Mi vizitas la ĉokoladfabrikon, kaj sukcesas babileti kun la franclingva belga estro. Plejparte el lia ĉokolado estas vegana, kio kompreneble tre plaĉas al mi. Poste mi vizitas la oficejon de la gazeto Jawa Pos/Radar Jogja.  Pasintjare mi havis ankaŭ tie intervjuon. Sed mi ne scias ĉu ili publikigis la artikolon. La nomo de la ĵurnalistino ne estas konata al la junulino kiu akceptas min. Ŝi serĉas en la datumbazo, sed ankaŭ ĉi tie ne eblas serĉi en multaj gazetoj samtempe. Ŝi trovas nenion en la tuta semajno post la intervjuo, kvankam oni sciigis al mi ke oni publikigis ĝin la 29an de marto.

Mi revizitas la arkivon, prenas iom da fotoj kun Hendrikus, kopias la artikolon kiun mia patrino konservis por mi, por lasi ĉe ŝi kopion de ĝi. Poste ni promenas en la strato de la arkivo, kiu estas ankaŭ la plej granda butikumstrato de Yogyakarta (Jalan Malioboro). Laŭ peto de Christian KleiBle ni fotas stratnomŝildojn (kiuj tie havas tradukon en la java lingvo, pri kiu Christian estas verkanta libron). Poste piede al Legend Coffee. Mi renkontis tie unue du, poste entute kvar knabinojn, el kiuj tri interesiĝas pri Esperanto. Ili kolektas poŝtkartojn kaj scias pri Esperanto pere de Pande Sri en Balio. Mi rakontas al ili pri Esperanto, respondas iliajn demandojn, sciigas kiel lerni, kiun kontakti en Yogya, ktp. Mi esperas ke ili sukcesos finlerni la lingvon. Certe ne mankis la entuziasmo por eklerni. Poste venas kelkaj amikoj miaj, kaj kun babilado kun ili, mi buse reveturas hejmen. Dum tiu lasta vespero mi montras al mia patrino fotojn de Orienta Timoro.

17/9

Frumatena adiaŭo kaj foriro… Flugo al Balio, psote al kuala Lumpur, Abu Dhabi, kaj… Bruselo. Fino de eĉ plia instruvojaĝo, kiun mi volonte ripetos….