Novajhoj...

Plaatsingsdatum: Sep 29, 2010 3:47:25 AM

[ID] Sudah hari kelima di Indonesia. Mau laporkan sedikit tentang hari-hari terakhir.

 

Tiba tgl. 25 di Jakarta. Langsung dijemput sama presiden Rotaract Jakarta Cosmopolitan untuk mengajar di Museum Bank Mandiri kepada anggota Rotaract itu. Setelah itu, kita bikin foto diluar dengan bendera dan pergi makan bersama nasi uduk... Sebelum tidur, siapkan koper buat besoknya.

 

Hari Minggu tgl 26 September: 'Carfree day' di Jakarta.... aduh... tak bisa naik bis ke Kota.... gimana ya... Ada banyak sepeda (biasanya tak pernah lihat seorang naik sepeda.... Saya juga suka naik sepeda, tapi kata Acy, tak mungkin kita sewa sepeda untuk pergi ke Kota/Museum Bank Mandiri. Juga ada dangdut.... saya diminta joget.... satu lagu aja saya ada waktu.... kita harus ke Kota... bagaimana ya? Akhirnya naik ojek dong...

 

Mengajar kepada yang sudah dan belum belajar sama Ilia atau/dan saya, jadi harus ulang lagi dari awalnya... Siang cari jauh-jauh gado-gado.... terus mengajar lagi. Sekarang ada orang lain, dan cuma satu orang baru, jadi kita bikin latihan, lihat separuh dari film 'Mazi'...

 

Setelah les, ke bandara, minum dan makan disana, dan naik pesawat ke Batam. Tiba di sana sekitar jam setengah sebelas malam. Dijemput sama Reza Pahlevi, yang sudah belajar bahasa Esperanto sendirian.

Besoknya ikut dan memperkenalkan diri waktu upacara di SMAN 3 di Medan. Setelah itu mengajar kepada 3 grup, yang merupakan 5 kelas, atau 190 orang.

 

Malam tgl 27 itu, saya mengajar Esperanto kepada anggota Couchsurfing di Medan.

Tgl 28 September, programnya sama seperti kemarinnya: mengajar jam kedua kepada setiap grup murid² di SMAN 3, dan malamnya dua jam lagi kepada grup Couchsurfing itu.

 

Siang ini mau berangkat ke Batam....

 

 

[EO]

 

Antaŭ 5 tagojn mi alvenis en Indonezio, kaj mi volas iom raporti pri la lastaj tagoj.

Mi alvenis sabate la 25an de septembro en Jakarta, kaj trovis iom poste la prezidenton de Rotaract Jakarta Cosmopolitan, Chicko Chandayo, kiu akompanis min, buse kaj taksie, al la unua kursloko, la Muzeo de la Banko Mandiri (poste mi vidis ke en la sama strato estas pluraj tiaj muzeoj de bankoj... temas precipe pri la nederlanda tempo. Kiam ni poste grupete traveturis la straton, iu lernantino mia rimarkigis al mi tiujn plurajn muzeojn, aldonante, ke ne ekzistas muzeo de la korupcio...). Ni havis la lecionojn tie, ĉar Rotaract kutime tie kunvenas. Kiel kutime pluraj malfruis, do mi ĉiam komencas kun unu aŭ du ĉapitroj el la DVD 'Esperanto estas...' por tiuj kiuj ja venas ĝustatempe.

Bedaŭrinde la sono ne estis tre bona en la salono. Fine venis deko da homoj, kaj post la fotado kun la flago, kaj la alveno de mia gastigontino (kiu venis de kunveno de komencantoj en Jakarta! - kunveno kiu okazas ĉ. ĉiun duan semajnon), pluraj inter ni kuniris al manĝejo por manĝi kune lokan specialaĵon (nasi uduk, rizon kun kokosa lakto). Post iom da ripozado, mi ankoraŭ butikumis kun la gastigantino, Acy Roesman, kaj ŝia fianĉo, interalie aĉetante matenmanĝon, kaj numeron por la postelefono (necesa afero dum tiaj vojaĝoj, bedaŭrinde). Mi mallonge retumis en interretkafejo, sed estis tiom laca ke jam antaŭ la 22a mi ekdormis. Mia gastigantino tiom multe volis progresi en Esperanto (kiun ŝi ĵus estis eklerninta du tagojn antaŭe) ke ŝi ankoraŭ studis ĝis la unua nokte...

 

Sekvatage evidentiĝis ne facile alveni ĉe la kursloko, pro tio ke estis senaŭta tago en Jakarta! Nu, ne en la tuta grandega Jakarta, sed jes ĝuste en tiuj ĉefstratoj tra kie ni devis iri buse... Mi proponis lui biciklojn, ĉar da tiuj estis multegaj en la stratoj (kie mi kutime vidas neniun biciklon – pasintjare mi vidis unu en Jakarto – la biciklanto portis gasmaskon), sed tio ŝajnis malbona ideo pro la longa distanco. Estis muzikistoj kaj kantistoj en la strato. Ili ludis 'dangdut'-muzikon, lokan specialaĵon. Ne malfacilas danci laŭ tiu muziko, kaj mi kundancis unu numeron, post kio mi ricevis salutojn kaj gratulojn de la kundancistoj... amuze. Bedaŭrinde ne facilis ĉar mi kunhavis jam la kofron por la vespera flugo kaj ni ankaŭ ne povis plu prokrasti iri al la kursejo.

Ĉar tamen ne venontis busoj, ni prenis 'ojek', t.e. motorciklojn kiuj funckcias kiel taksioj.

Mi havis matenan kaj posttagmezan grupon. Kvankam estis la celo ke venu nur homoj kiuj jam havas iun bazan konon (pere de la lecionoj de Ilia), tamen venis ankaŭ novuloj... do mi tamen donis enkondukan lecionon matene. Posttagmeze estis nur unu novulino, do mi montris parton de 'Mazi' kaj poste donis iom da ekzercoj.

 

Post la lecionoj mi tuj iris al la fluĝaveno, akompanate de tri lernantinoj. Malfruvespere mi alvenis tute bone en Medan. Estis mia unua fojo en Sumatro. Mi tamen ne vidis multon de la insulo, ĉar mi instruis dum du tagoj de fruvespere ĝis tagmeze, kaj ankaŭ vespere. Posttagmeze mi precipe komputilumis/laboris kaj ripozis... La matena kurso estis en unu el la ŝtataj lernejoj. Ĉar estis lundo,  okazis la ĉiu-semajna flagceremonio. Dum ĝi oni tre solene levas la flagon, kantas la himnon, laŭtlegas la sendependecdeklaron, kaj aŭskultas kvazaŭ predikon de unu el la instruistoj, ĉi-foje pri disciplino.... Li tamen ne tro longe parolis, ĉar volis lasi al mi iom da tempo prezenti min. Kompreneble mi faris tion nur mallonge kaj daŭrigis kun prezento de Esperanto. Mi interalie substrekis ke en ilia urbo jam en 1952 estis granda grupo da lernantoj de Esperanto, same kiel en pluraj aliaj urboj en la lando, sed ke pro politikaj kialoj la movado ĉesis en la sesdekaj jaroj.

Post la ceremonio, mi havis formalan intervjueton ĉe la direktoro, kiu petis invitleteron (por ke estu oficiale) kaj volis ke mi ne faru el la leciono iun politikan aferon... Mi sciis ke tio estas ja tikla afero, sed nu ja... tamen ne estis sekvo, kaj la lernantoj konu la historion (de sia lando kaj de la E-movado...).

Estis elektitaj kelkaj klasoj kiuj rajtos sekvi la kurson kun mi. Mi gvidis tri grupoj de po ĉ. unu horo. En la unuaj du grupoj estis sepdeko da lernantoj (po du klasoj). En la tria 46 lernantoj (nur unu klaso). Sekvatage mi daŭrigis kun la samaj grupoj. Ĉar estis tiom grandaj grupoj, kaj tiuj kiuj eble malpli interesiĝis sidis malantaŭe kaj bruis, ne facilis la instruado, sed multe ĝojigis min la entuziasmo de la lernantoj en la unuaj vicoj. Post la dua leciono pluraj venis por saluti min laŭ respektplena maniero kaj danki al mi. Kaj jam post la unu leciono kelkaj ekuzis Esperanton en sia Facebookpaĝo....

 

Hieraŭposttagmeze miaj gastigantoj kunportis min al iu palaco kaj al unu muzeo pri la historio de la regiono. La lasta 'raja' (reĝo) kiu okupis la palacon, estis elektita urbestro, sed intertempe loĝas en malliberejo pro korupcio. Kvazaŭ por substreki la 'etoson', la pordisto petis de ni trioblan pagon ol de aliaj homoj....

 

Post kelkaj horoj mi flugas al Batam, kie mi instruos ĉi-vespere.