Alvoko por indonezianoj

Plaatsingsdatum: Dec 10, 2011 6:49:40 PM

Ĉi tiu alvoko aperis en la dua bulteno de Esperanto en Indonezio...

Ĉu vi volas partopreni en la venontjara Universala Kongreso?

Se vi estas indonezia esperantisto loĝanta en Indonezio kaj:

● posedas Esperanton sufiĉe bone por kompreni tiun ĉi tekston,

● pretas partopreni en la plej ampleksa Esperanto-aranĝo,

● estos libera kaj povos vojaĝi al Vjetnamio (28 julio— 4 aŭgusto 2012),

● povos mem parte financi viajn vojaĝkostojn,

● konsideras vin sufiĉe merita por ricevi financan helpon, tiam kontaktu nin, en Esperanto, por kandidatiĝi

por parte subvenciata partopreno en la Universala Kongreso en Hanojo, menciante vian agadon por/

per Esperanto. Mesaĝu al ni: redakcio-ideo@googlegroups.com.

Indonezianojn al la Hanoja UK!

Por profiti de la proksimeco de la venontjara UK ni lanĉas kampanjon helpi indoneziajn esperantistojn

partopreni la plej grandan Esperanto-aranĝon de la jaro. Se vi povas kaj volas partopreni en tiu

kampanjo, bonvolu kontakti nin por ricevi pliajn informojn kaj detalojn. Bonvolu mesaĝi al nia ret-

adreso indikita ĉi-supre.