la 3an de aprilo 2013

Post matenmanĝo mi promenis al la nacia radio por la dua leciono. Estis agrabla sento, kvazaŭ mi iris al ĉiutaga laboro, apuda kaj plezuriga. Mi kunhavis ekzemplerojn de la libro Esperantodengan Metode Langsung kaj ĝi bone vendiĝis (danke al la Oceania Komisiono ni povas vendi ĝin kontraŭ reduktita prezo). Posttagmeze mi redaktis informfolion. La antaŭa versio ne plu aktualis kaj plie ni volis havi multajn por disdoni grandkvante en la kongreso. Tiel esperantistoj el diversaj urboj povos kunporti staketojn por disdoni en siaj urboj. Mi ankaŭ relegis la mesaĝojn de Mireille pri la ILEI-ekzamenoj, por bone scii kion mi devas elpresi por la sesio okazonta dum la kongreso.

Post la vespermanĝo mi eliris kun malajzia amiko al dancejo. Nu, char mi neniam eliris por danci en Ĝakarto krom la 15an de marto 1995 en Hard Rock Café por mia 19a naskiĝdatreveno, mi ne bone sciis, kien iri por serĉi bonan danclokon. Laŭ la interreto Jalan Jaksa estas 'la' loko por eliri por eksterlandanoj kaj indonezianoj, sed tie ni ne trovis ion taŭgan. Ni promenis pli for, provis diversajn lokojn, kaj fine trovis ejon, kie muzikgrupo ludis dancigan muzikon, kaj restis tie ĝis mia kapo turniĝis pro la dancado.... (vi komprenas, ke mi ŝatas danci, sed bedaŭrinde mia kapo ne eltenas tro da turniĝoj....).