la 1an de aprilo 2013

Jam frumatene ni ellitiĝis kaj iris al la laborejo de Ilia. Ni iom plulaboris, ĝis venis Pietro. Mi planis je tiu tago viziti al radio kaj gazetoj, kaj li volontulis kuniri. La unua etapo estis la nacia radio, kies konstruaĵo troviĝas je nur dekminuta piedira distanco de la oficejo de Ilia. La akceptistino irigis nin al la kvara etaĝo, kie la Monda Servo Voice of Indonesia, celante indonezianojn en eksterlando, funkcias. Ni estis akceptitaj tre bonkore kaj post nelonge mi povis mallonge intervjuiĝi pri Esperanto. La intervjuo okazis en la indonezia lingvo kaj estis aŭskultebla per la reto. La nomo de la programo estis Indonesia hari ini (Esperante: Indonezio hodiau). Post plia babilado kun la oficistoj de VOI Pietro kaj mi estis gviditaj al alia studio, de Pro 1. Tiu programo nomiĝis Metropolitan International Community Service, kaj celis eksterlandanojn en Ĝakarto.Ĝi komenciĝis per laŭtlegado de kelkaj novaĵoj en la angla. Poste Rigel Bogar, artista nomo Arbi, intervjuis anglalingve unue min kaj poste ankaŭ Pietron pri kio estas Esperanto, pri la kialo lerni ĝin ktp. Videble la ĵurnalisto, kiu apenaŭ havis okazon prepari sin, estis iom surprizita kaj ne ĉiam bone sciis kiel reagi al tio, kion ni diris. Tamen poste estis ĝuste li, kiu ĉeestis la tutan Indonezian Esperanto-Kongreson por kolekti materialon por elsendoj. Post la intervjuo ni ricevis manĝojn (kiujn mi apenaŭ povis manĝi pro trospiceco) kaj ni eliris, fiksintaj E-lecionojn por la sekvaj tagoj kaj ricevintaj promeson pri plia intervjuo poste. El longa listo de ĵurnaloj ni estis elektintaj la plej grandajn kaj iris unue al la oficejo de la gazeto Sindo. Almenaŭ, tio estis la celo. Kiam ni atingis la konstruaĵon kaj estis tie irigitaj al iu etaĝo, evidentiĝis, ke la gazeto tute ne troviĝis tie. Sed ke estis tie la oficejo de la televido de la MNC-Grupo. Ni pripensis, ke ankaŭ televida intervjuo bonas, kaj petis interparolon. Ni parolis kun du homoj de MNC-News, kiuj proponis tre – evidentiĝis ke multe tro – rapide, ke ili venos al la kongreso por filmi, kaj poste volas intervjuon dum Talk Show, en kiu ili montros tiujn bildojn. Ankaŭ iu de alia televidostacio de la sama grupo venis kaj diris, ke li preferas fari programon ĉirkaŭ la Esperanto-komunumo en Ĝakarto, ne pri la kongreso. Do, tre kontentaj, ni foriris (montriĝis poste ke ili tute ne plu kontaktis nin kaj ke tio do estis ilia maniere 'bele' forigi nin aŭ eble ili ĉefo tute ne konsentis kaj ili ne kuraĝis sciigi tion al ni...).

Unue la lasta ĵurnalisto gvidis nin ĝis la ĝusta oficejo de la gazeto Sindo, sed la taŭga persono ne ĉeestis kaj ne eblis ion ajn fari. Poste ni iris al la oficejo de Kompas, kiu jam ricevis la inviton al la kongreso sed ne reagis. Tiu oficejo relative foris kaj en iu momento nia taksio tute ne plu povis veturi pro la trafika ĥaoso. Mi demandis al la ŝoforo, kie ni estis, kaj evidentiĝis, ke ni estas ĉe Tanah Abang. Ĝi estas grandega bazaro. Ĝi situas en konstruaĵoj kun diversaj pluraj etaĝoj, kaj mi memoris la tempon, kiam mi vivis dum unu jaro en Ĝakarto kaj plurfoje vizitis la bazaron kun [adopta] onklino, kiu ege ŝatis marĉandi tie. Pro nostalgio kaj trafikĥaoso ni forlasis la taksion kaj iom promenis en la bazaro, antaŭ ol preni motorciklajn taksiojn al Kompas.

Alveninte ĉe tiu oficejego, ni devis iom argumenti, sed povis fine paroli kun sekretario, kiu klarigis, ke la oficejo ricevas 1000 retmesaĝojn tage, kaj ke ne eblas tiom longe (pli ol unu tago ŝajnis al ili longe) antaŭ la okazaĵo decidi pri partopreno al ĝi. Li donis alian retadreson, kien ni resendu la inviton, kaj promesis meti la aferon sur la agendon de la sekva kunsido de la ĵurnalistoj. Pluvis, kiam ni eliris la konstruaĵon. Ni atendis buson kaj reiris en la direkto de tiu parto de la urbo, kie ni ambaŭ tranoktis. Survoje ni disiĝis. Mi volis iri pli rapide, ĉar mi devis intervjuiĝi telefone, kaj tio tute ne eblas ekstere. Sed mi ne trovis taksion nek motorciklo-taksion kaj devis tamen iri buse. Mi devis longe atendi kaj komencis nervoziĝi pro malsato kaj perdo de tempo, dum oni povis ĉiumomente telefoni min, kaj la situacio tute ne taŭgis por rekta intervjuo per telefono. La bruo de la trafiko ja malebligas bone aŭdi tion, kion la alia persono diras. Tiamaniere intervjuo ne povas okazi.

Mi vidis, ke inter la homoj, kiuj atendis la buson estis alia juna blankulo, kaj mi alparolis lin. Mi ne ofte vidas blankulojn preni la buson kaj scivolis. Mi forgesis lian nomon, sed memoras, ke li estas germano, kiu laboris en la urbo, ĉar li ege ŝatis Ĝakarton, male al mi, kiu multe pli preferas malpli grandajn urbojn. Iel ajn, estis agrable babileti iom dum atendado. Ankaŭ dum la busvojaĝo ni daŭrigis la babiladon. Ni devis eliri ĉe la sama haltejo kaj tie preni malsaman buson. Ĝuste tie mi ricevis telefonvokon de la radio. La virino rapide komprenis, ke ne eblas intervjui min, kaj diris, ke ŝi retelefonos post horo. Post plia busvojaĝo kaj veturado per motorciklo-taksio mi fine alvenis en la hotelo, kie mi post ĉirkaŭ 10 minutoj estis intervjuita. La intervjuo daŭris ĉirkaŭ 7-8 minutoj kaj estis rekte aŭskultebla en la nacia novaĵprogramo Konsultasi. Post la intervjuo mi eliris por manĝi, iom laboris kaj poste enlitiĝis.