Prelegoj
De tempo al tempo mi rakontas pri (la historio de) la movado en Indonezio aŭ pri miaj instruvojaĝoj al Indonezio, kaj lastatempe, ankaŭ pri Orienta Timoro. Por mem ne forgesi pri ili, kaj eventuale instigi ankaŭ vian klubon aŭ asocion inviti min por paroli pri unu el tiuj temoj, mi listigas ilin ĉi tie. Se tiu prelego estis ie menciita en raporto aŭ gazeto, mi aldonas. La listo de antaŭaj prelegoj eble ankoraŭ ne estas kompleta ĉar mi ne tuj komencis la liston kaj eble ion forgesis. Bonvolu kontakti min se vi scias pri iu prelego pri kiu mi forgesis!
Por veni prelegi mi ne petas honorarion, sed ja la vojaĝkostojn. Estus bele se al tio aldoniĝas subteno por miaj vojaĝoj aŭ por la movado.
Venontaj prelegoj (unue la plej fruaj)
18/9/2013 - Bruselo, Belgio
Okazo: Kutima kunveno de la loka klubo.
Temo: Konatiĝo kun Orienta Timoro.
Pri la historio de Orienta Timoro, la aspekto de la nuna lando, kaj mia agado en Orienta Timoro (18-26/3/2013)
Daŭro: 18h30-20h
30/9/2013 - Tienen, Belgio
Okazo: Kutima kunveno de la loka klubo 'La Hirundo'.
Temo: ne jam fiksita
Daŭro: 19h-??
25/9/2013 - Gento, Belgio
Okazo: Kutima kunveno de la loka klubo 'La Progreso'.
Temo: Konatiĝo kun Orienta Timoro.
Pri la historio de Orienta Timoro, la aspekto de la nuna lando, kaj mia agado en Orienta Timoro (18-26/3/2013)
Daŭro: 20h-21h30
Pasintaj prelegoj (unue la plej lastaj)
2013
11/5/2013 - Duisburg, Germanio
Speciala renkontiĝo de la Duisburga Esperanto-grupo
Temo: Esperanto-agado en Indonezio
Daŭro: 16h30-18h15
La kunveno komencis per manĝado de kukoj kaj babilado. La prelego mem estis kvazaŭ resumo de ĉiuj kvin instruvojaĝoj kiujn mi jam faris al Indonezio. Mallonge mi ankaŭ parolis pri Orienta Timoro.
3/5/2013 - Antverpeno, Belgio
Okazo: Kutima kunveno de la loka klubo.
Daŭro: 20h10 - 21h15
Temo: Konatiĝo kun Orienta Timoro.
Pri la historio de Orienta Timoro, la aspekto de la nuna lando, kaj mia agado en Orienta Timoro (18-26/3/2013)
27/4/2013 - Roterdamo, Nederlando
Okazo: Malferma Tago de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio.
Daŭro: 12h15-12h45
Temo: Progreso de la E-movado en Indonezio kaj Orienta Timoro.
13/2/2013 - Vieno, Aŭstrio
Okazo: Eksterordinara kunveno de la loka klubo
Daŭro: 19h-21h
Temo: La nuna Esperanto-movado en Indonezio
14/2/2013 - Linz, Aŭstrio
Okazo: Kutima kunveno de la loka klubo
Daŭro: 17h-19h
Temo: La nuna Esperanto-movado en Indonezio
Surbaze de tiu prelego aperis poste artikolo en Esperanto Aktuell (2013/2).
2012
26/9/2012 - Bruselo, Belgio
Okazo: Semajna klubvespero de la Brusela Grupo Esperantista
Daŭro: 18h30-20h30
Temo: Instrui Esperanton en Indonezio
1/2/2012 - Bruselo, Belgio
Okazo: Semajna klubvespero de la Brusela Grupo Esperantista
Temo: La E-movado en Indonezio
Pro malfrua anonco, teknikaj mankoj kaj neatendita eksterlanda gasto (Giorgio Silfer, kiu ankaŭ prelegis) mia prelego estis mallongigita al nur duona horo.
2011
10/12/2011 - Hago, Nederlando
Okazo: Zamenhoftago
Temo: miaj travivaĵoj en Indonezio, kie mi tiam jam du fojojn instruis.
Post la prelegoj okazis komuna manĝo kaj kvizo.
Aperis bela foto de la grupo de la festantoj kaj raporto en Fen-X, 17/2 (marto-aprilo 2012): p. 4.
1/11/2011 - Antverpeno, Belgio
Okazo: kutima vendredvespera kunveno de la klubo La Verda Stelo kaj kadre de la prelegserio Vila Cabral
Temo: Aktuala situacio de la Esperanto-movado en Indonezio
Fotoj aperas en la retejo de la klubo.
2010
13/5/2010 - Antverpeno, Belgio
Okazo: Beneluksa Kongreso.
Daŭro: 13h30-15h
Temoj: La Esperantomovado en Indonezio - historie kaj nuntempe
Mallonge menciita en raporto pri la kongreso en Fen-X, 15/4 (julio-aŭgusto 2010): p. 7.
Krome en Horizontaal (informo sekvos).
2008
3/5/2008 - Gotenburgo, Svedio
Okazo: Sveda Esperanto-Kongreso
Temoj:
9h30-10h30: La historio de la Esperanto-movado en Afriko
11h - 12h: La historio de la E-movado en Indonezio.
Menciita en interalie en La Espero.