En Esperantujo/Di wilayah/tanah Esperanto

[EO]

En ĉi tiu paĝo vi povas trovi titolojn kaj aliajn bibliografiajn informojn pri artikoloj kiuj aperis en Esperant(uj)o pri Indonezio, indoneziaj instruvojaĝoj, la indonezia movado, ktp. La artikoloj estas dividitaj tiel: surloka kaj lastatempe movado, la diversaj vojaĝoj de eksterlandanoj instruintaj en Indonezio, kaj laste subtenpetoj ne rilate al la instruivojaĝoj. Ne ĉiam estas klare al kiu kategorio la artikolo apartenu, ĉar foje estas kaj iom da raportado kaj iom da peto, ktp. Tiam ni metis ĝin kie ĝi plej taŭgas. Se ne estas mencio pri aŭtoro, la tekstoj estas verkitaj de Heidi Goes.

Kelkaj el la artikoloj legeblas sube (vi povas elŝuti ĝian pdf-on kiam tio estas menciita post la informoj pri la koncerna artikolo). La tutaj revuoj Esperanto en Azio estas troveblaj (ĝis nr. 73) en la KAEM-retejo (momente ne plu: parte troveblas ĉi tie). Do tiujn artikolojn ni ne aldonas pdf-e ĉi tie. Se vi ne povas trovi la pdf-on de iu artikolo kiun vi volus legi, petu kaj ni aldonos ĝin. Kaj se vi verkis ion pri Indonezio, aŭ aperigis subvencipeton kaj la artikolo ne estas menciita ĉi tie, sendu al ni la informojn kaj se eble kopion aŭ skanaĵon de la artikolo.

ATENTU: se vi malfermas dokumenton sube, kaj poste fermas ĝin denove, vi ankaŭ fermas ĉi tiun paĝon. Do pli bone 'reiru' ol fermi.

[ID]

Di halaman ini, anda bisa menemukan judul-judul dan informasi-informasi mengenai bibliografi lainnya mengenai artikel-artikel yang bermunculan di wilayah/ranah atau bahasa Esperanto tentang Indonesia, perjalanan mengajar di Indonesia, pergerakan Esperanto di Indonesia, dan lain-lain. Artikel-artikel tersebut dipisahkan menurut wilayah lokal dan informasi pergerakan terbaru, berbagai perjalanan para warga asing mengajar di Indonesia, dan permintaan bantuan terakhir yang tidak berkaitan dengan perjalanan-perjalanan mengajar tersebut. Artikel-artikel berikut tidak semuanya termasuk dalam sebuah kategori yang jelas, karena kadang-kadang adalah berupa beberapa pelaporan dan beberapa petisi/permohonan, dan sebagainya. Kemudian kami menempatkan mereka ke kategori

yang paling cocok. Jika nama penulis tidak disebutkan, teks-teks tersebut ditulis oleh Heidi Goes.

Beberapa dari artikel-artikel tersebut bisa dibaca di bawah (anda bisa mengunduh versi pdfnya, yang akan tertera di bawah informasi-informasi tentang artikel yang dimaksud). Seluruh majalah Esperanto en Azio bisa ditemukan (sampai no. 73) di website KAEM (sementara tidak laku lagi; separuh ada di sini. Jadi, kami tidak memberikan versi pdf dari artikel-artikel tersebut di sini. Jika anda tidak dapat mencari versi pdf dari artikel yang anda ingin baca, mintalah dan kami akan memberikannya. Dan apabila anda pernah menulis sesuatu artikel tentang Indonesia, atau mempublikasikan permohonan subsidi dan artikel tersebut tidak ditampilkan di sini, kirimkan informasinya kepada kami dan jika memungkinkan salinan atau pindaian artikel tersebut.

PERHATIAN: Jika anda membuka dokumen di bawah, dan kemudian menutupnya kembali, anda juga menutup halaman ini. Jadi lebih baik 'kembali' daripada menutup.

Movado en Indonezio

*Indonezio - Post la novembraj kursoj: kio okazas nun?, en Esperanto en Azio, majo 2010, n-ro 67, p. 5 (de Heidi).

*Indonezio - Lerni Esperanton Kune, en Esperanto en Azio, majo 2010, n-ro 67, p. 6 (raporto de Eta Esperantina, Ilia Sumilfia kaj Bobby Mulyadi).

Ambaŭ artikoloj temas pri la kursoj kiuj okazis en Indonezio post la unua instruvojaĝo de Heidi.

*Ĝakarto, Indonezio, en Esperanto en Azio, jan. 2011, n-ro 70, p. 11.

*Zamenhoftago 2010 - Indonezio, en Esperanto, februaro 2011, 1244, p. 41.  Vidu sube la pdf-on sub RE.

Ambaŭ artikoloj temas pri la Zamenhof-festo en Ĝakarto, dec. 2010 kaj estas verkitaj de de Ilia Sumilfia Sondang Dewi, sekretario de la klubo de Ĝakarto/Jakarta.

*Tra la mondo, en La Revuo Orienta, jan. 2011, p. 32 [en la japana, transprenita kaj tradukita el mesaĝo de Heidi].

Pri la nova klubo en Ĝakarto, Esperiga Suno.

*Indonezio - Novaĵoj pri la indonezia movado: UK:IJK, tria bulteno, Indonezia E-kongreso!, en Esperanto en Azio, julio 2012, n-ro 76, p. 21.

*Indonezio: tri bonaj novaĵoj, en Norvega Esperantisto, 2012/3 (majo-junio), p. 15.

*Azio - Agado en Indonezio, en EAB-Ĝisdate, 2012/2 (suma nr. 57, aprilo-junio 2012), p. 10.

Ĝisdatigo pri la lastatempa agado, kaj peti helpon por la partopreno de indonezianoj al UK kaj IJK en 2012.

*Indioneziaj kongresanoj (tiel!), en Loa! Loa! Loa! - Kongresa kuriero de UK-97, nr. 5 (2/8/2012), p. 3.

En ĉi tiu artikolo estas erare menciita ke partoprenis 14 indonezianoj al la kongreso. Tiu nombro ja aperis en la kongreslibro, sed unu aliĝinto tamen ne venis, do partopenis 13 indonezianoj, el kiuj 11 estis unuafojaj kongresanoj. La artikolo plue notas kelkajn impresojn de Abdul Haris Adnan kaj Ilia Sumilfia Dewi, respektive prezidanto kaj sekretariino de la klubo de Ĝakarto. Ĝi ne mencias aŭtoron. 

*La movado en Indonezio reviviĝas, Libera Folio (nur rete, aperis 15an de majo 2013). Bazita sur intervjuo de Kalle Kniivälle kun Heidi Goes, la 27an de aprilo en Roterdamo, tuj post la Malferma Tago, kie Heidi prezentis sian agadon en Indonezio kaj Orienta Timoro dum la antaŭaj semajnoj.

Krome aperas en la bulteno Esperanto en Indonezio multo pri la nuna movado.

Instruvojaĝoj

(en kronologia ordo)

***Unua instruvojaĝo de Heidi (novembro 2009):

 

(raportoj)

*Indonezio - Raporto kaj Planoj pri Esperanto-instruado, en Esperanto en Azio, jan. 2010, n-ro 66, p. 26 - 28.

 

*Instruado kaj esplorado en Indonezio, en Esperanto, febr. 2010, n-ro 1233, p. 44.

 

*Instrui Esperanton en Indonezio, en Internacia Pedagogia Revuo, 2010/1, 40a jaro, p. 31 -33 plus fotoj p. 43. Por la artikolo vidu sube ĉe IPR.

 

*Intervjuo kun juna aktivulo (4) - (1), en Verda Voĉo, 2010/2, aprilo 2010, n-ro 44, p. 24-26 en La Lanterno Azia, 36/265(4). Unua parto de intervjuo kun Heidi Goes. Vidu sube la pdf-on sub Verda Voĉo.

*Intervjuo kun juna aktivulo (4) - (2), en Verda Voĉo, 2010/3, junio 2010, n-ro 45, p. 24-25 en La Lanterno Azia, 36/267(6). Dua parto de intervjuo kun Heidi Goes. Vidu sube la pdf-on sub Verda Voĉo.

*Heidi Goes: Esperanto-movado en Indonezio?, en FEN-X, 2010/3 (majo-junio 2010), p. 12.

*Esperanto-movado en Indonezio?!, en Horizontaal, 2010/4 (julio-aŭgusto 2010), p. 8-9.

Ĉi-artikoloj samas kaj klarigas kiel Heidi Goes ekesploris pri la Esperanto-movado en Indonezio kaj kiel ŝi ekinstruis tie. En ĝi estas ankaŭ sugestoj pri kiel kontribui al la instruado aŭ esplorado kaj ligiloj al retejoj pri la vojaĝo.

 

*Azia Vegetarana Kongreso, en Esperantista Vegetarano, 2010/1, julio 2010, p. 2-6.

 

*Heidi Goes: Esperanto en Indonezio, en FEN-X, 2011/1 (januaro-februaro 2011), p. 7. Ĉi tiu artikolo egalas al la teksto sur la unua paĝo de ĉi tiu retejo, kiel ĝi aspektis en la dua duono de 2010 kaj komence de 2011. En 2011 ĝi jam ne plu ĝisdatis, sed la redaktoro Ko Hammer transprenis la tekston, pro tempomanko, sen peto aŭ mencio de la fonto. Pro tio aperis en marto 2011 en la sama revuo repliko kaj raporto pri la dua vojaĝo, jes verkita speciale por Fen-X (vidu la liston de artikoloj pri la vojaĝo en 2010).

(mallongaj mencioj pri la unua vojaĝo, ne verkitaj de Heidi Goes, ne estas menciita aŭtoro)

 

*Tra la Mondo, en La Revuo Orienta, dec. 2010, p. 37.

 

*Tra la Mondo, en La Revuo Orienta, jan. 2010, p. 34.

 

*Unufraze, en Ondo de Esperanto, 2010/2, p. 16.

 

*Indonezio, en Ondo de Esperanto, 2010/4, p. 23.

 

*Novaĵoj el eksterlando - Kursoj por 500 en Indonezio, en Norvega Esperantisto, 2010/2, aprilo 2010, p. 7 (aperis korekto en Norvega Esperantisto, 2010/3, junio 2010, p. 7)

*Tra la mondo - Kursoj por 500 en Indonezio, en La Espero, 2010/3, junio 2010, p. 5.

 

 

***Dua instruvojaĝo de Heidi (septembro-oktobro 2010):

  

(Anonc-artikoloj/alvokoj por helpi pri la dua instru- kaj esplorvojaĝo)

*Novaĵoj el eksterlando - Refoje en Indonezio, en Norvega Esperantisto, 2010/3, junio 2010, p. 7-8.

 

*Esperanto-movado en Indonezio?!, en Horizontaal, 2010/4, julio-aŭgusto 2010, n-ro 244, p. 8-9.

 

*Ĉu vi sciis ke..., en Esperantista Vegetarano, 2010/1, julio 2010, p. 12.

*Heidi refoje en Indonezio, en Internacia Pedagogia Revuo, 2010/2, p. 38-40. Vidu sube ĉe IPR.

(raportoj)

*Indonezio: Novaj Esperanto-kluboj, en La Ondo de Esperanto, 2010/12 (decembro), p. 11. Vidu sube la pdf-on sub LOdE.

*Indonezio, en La Ondo de Esperanto, decembro 2010, p. 23. (foto de unu el la klasoj en Medan) Vidu sube la pdf-on sub LOdE.

*Krei klubojn en Indonezio, en Esperanto, decembro 2010, 1242, p. 248. Vidu sube la pdf-on sub RE. Nur la plej supra foto datas de la dua vojaĝo. La ceteraj datas de la unua vojaĝo, en 2009, pro erara redaktado.

*TEVA dum Monda Vegetarana Kongreso, en Esperantista Vegetarano 2010/2 (aperis dec. 2010), p. 2-4. Vidu sube la pdf-ojn sub EV.

*Indonezio - Novaj Esperanto-kluboj, en Esperanto en Azio, jan. 2011, n-ro 70, p. 29-30.

*Heidi Goes: Esperanto en Indonezio: repliko kaj raporto, en FEN-X, 2011/2 (aperis marto 2011), p. 12.

*Indonezio -- Refoje instrui Esperanton en Indonezio, en Internacia Pedagogia Revuo, 2011/2, 41a jaro, p. 35-36 plus fotoj p. 44.

*Dua esplor- kaj instruvojaĝo al Indonezio, en Horizontaal, n-ro 248, 2011/2 (marto-aprilo 2011), p. 6-10. Vidu sube ĉe Horizontaal.

***Unua instruvojaĝo de Tatjana (julio 2011):

*Indonezio - Raporto pri la E-instruvojaĝo al Indonezio - julie-aŭguste 2011, en Esperanto en Azio, jan. 2012, n-ro 73, p. 18-21. Verkita de Tatjana Loskutova.

.

***Tria instruvojaĝo de Heidi (junio-julio 2012):

(raportoj)

*Indonezio, en La Ondo de Esperanto, 2012/8-9 (aŭgusto-septembro), p. 27. Vidu sube la pdf-on sub LOdE.

Raporteto kun foto de la grupo en Yogya.

* en Internacia Pedagogia Revuo, 2012/2, 42a jaro, p. ??.

(mencioj, reprenitaj aŭ resumitaj el retaj raportoj)

*(kiel unu el la) Pozitivaj novaĵoj el Esperantujo, La Progreso, 2012/5 (jaro 40), p. 2. La Progreso estas dumonata revuo de la samnoma E-klubo de Gento, Belgio. Heidi parolis jam du fojojn pri siaj vojaĝoj en tiu klubo, kiu helpis la movadon kaj la vojaĝon de Heidi al Indonezio. 

***Dua Trilanda Kongreso, Bekasi (2018) 

*La Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, en Esperanto en Azio kaj Oceanio, aprilo 2018, p. 14-16. Vidu sube la pdf-on sub Dewi.

Artikolo kun fotoj, verkita de Ilia Sumilfia Dewi, pri la Dua Trilanda Kongreso en Bekasi.

*Iom da agado okaze de la Trilanda Kongreso, en Esperanto en Azio kaj Oceanio, aprilo 2018, p. 17-18. Vidu sube la pdf-on sub Goes.

Artikolo verkita de Heidi Goes, pri ŝia agado en Indonezio okaze kaj post la Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, marto-aprilo 2018.

Subtenpetoj ne rilate al instruvojaĝoj

(sed helpe al partopreno de indonezianoj en E-aranĝoj)

*Indonezio - Kiel helpi al la movado en Indonezio, en Esperanto en Azio, aprilo 2011, n-ro 71, p. 10-11.

*Saluton!, en Horizontaal, 2011/3, (majo-junio), n-ro 249, p. 10.

*Denove centoj da komencantoj en Indonezio - helpo bezonata, en EAB-Ĝisdate, 2011/3 (suma nr. 54, julio-septembro 2011), p. 15.

Peto helpi finance indonezianojn partopreni en UK, ILEI-Konferenco kaj SES (somero 2011). Sukcesis veni 2 indonezianinoj. Ili raportas en la bulteno Esperanto en Indonezio (nov. 2011).

*Indonezio, en Esperanto en Azio, jan. 2012, n-ro 74, p. 14-15.

*Indonezio - La movado en Indonezio kreskas, en Esperanto en Azio, aprilo 2012, n-ro 75, p. 16-17.

Ambaŭ estis (similaj) petoj helpi finance indonezianojn partopreni en la UK kaj IJK en Vjetnamio. La artikoloj estis verkitaj kiel retmesaĝoj dissenditaj al pluraj retlistoj kaj interesiĝintoj. Danke al la helpo, sukcesis veni 13 indonezianoj al UK kaj ses inter ili ankaŭ iris al IJK. Raportoj aperas en la bulteno Esperanto en Indonezio (nov. 2012).

*Tra la mondo - Esperanto en Indonezio - Alvoko, en La Espero, 2012/3, majo 2010, p. 5.

*fine de la Protokolo de la 21-a ĝenerala kunveno de Esperanto Nederland, okazinta la 9-an de junio 2012 [...] Utrecht, estas menciita ke Ans Bakker dum tiu kunveno diris "ke en Indonezio la movado reviviĝas, pere de Heidi Goes. Ili eĉ eldonas revuon. Estas havebla po € 1,00. La movado bezonas stimulon. Do estas bone, se la novaj homoj en Indonezio vizitos la kongreson." kaj ke ŝi sugestis subteni pere de la UEA-konto. Raporto farita de Madzy van der Kooij en FEN-X, 2012/6 (aperis nov-dec. 2012), p. 3-5.