Lektury

W tej części prezentujemy wybór krótkich tekstów pochodzących z książki Unua Legolibro, opublikowanej w 1907 roku przez polskiego lekarza-okulistę Kazimierza Beina (1872-1959), wybitnego polskiego esperantystę, tłumacza, przyjaciela Ludwika Zamenhofa, piszącego pod pseudonimem Kabe.

Teksty zostały opatrzone listami trudniejszych wyrazów.

Tito

Tito, la roma imperiestro, rememorante foje vespere, ke dum la tuta tago li faris nenion bonan, diris: "Ho ve, miaj amikoj, mi perdis la tagon."

roma – rzymski; imperiestro – cesarz; rememori – przypominać sobie; foje – kiedyś, pewnego razu; ho ve – kurza twarz! kurde! biada! (wykrzyknik)

Filipo Macedona

Kiam oni rakontis al Filipo Macedona, ke multaj atenaj oratoroj kalumnias lin en siaj paroladoj, li diris: "Mi penos pruvi per mia vivo kaj miaj agoj, ke ili estas mensogemuloj."

rakonti – opowiadać; atena – ateński; macedona – macedoński; oratoro – orator, mówca; kalumnii – szkalować; peni – starać się, usiłować; mensogemulo – kłamca

Sokrato

Sokrato salutis junan riĉan homon, kiun li renkontis sur la strato. La riĉulo ne resalutis.  La amikoj de Sokrato indignis, sed li diris: „Kial vi tiel koleras? Ke li ne estas tiel afabla, kiel mi?"

Sokrato – Sokrates; renkonti – spotykać; resaluti – odwzajemnić pozdrowienia; indigni – oburzać się; koleri – gniewać się; afabla – uprzejmy

Polikrato

Polikrato, la tirano de Samoso, donacis al la greka poeto Anakreono grandan sumon da mono. La poeto akceptis kaj tiel maltrankviliĝis pro la oro, ke li ne povis dormi kelkajn noktojn. Tiam li resendis la monon kun la vortoj: „Ĝi ne valoras la maltrankvilon, kiun ĝi kaŭzas al mi."

maltrankviliĝi – martwić się; oro – złoto; resendi – odesłać; valori – być  maltrankvilo - niepokój

Naiveco

Knabino sesjara havis katon kaj pupon. lu demandis ŝin, kiun el la du ŝi preferas. Ŝi ne volis respondi, fine ŝi diris al li en la orelon "Mi preferas mian katon, sed ne diru, mi petas vin, tion al mia pupo."

naiveco – naiwność; pupo – lalka; orelo – ucho

Milton

Karlo la II-a kaj lia frato Jakobo venis al Milton por riproĉi lin, superŝutis lin per insultoj kaj finis per la la vortoj: "Fripono, via blindeco estas puno de l'sorto pro viaj pekoj." La respektinda bardo respondis: "Se la sorto punis min per blindeco pro miaj pekoj, kiaj estis la pekoj de via patro, kiu estis punita per morto!"

riproĉi – ganić, strofować; superŝuti – obsypywać; insulto – obelga; fripono - łotr; respektinda - czcigodny; bardo - wieszcz, bard; puni - karać; peko - grzech

Varma pluvo

Du kamparanoj parolis pri la bela vetero, favora por la tritiko, antaŭ nelonge semita de ili. "Se la varmaj pluvoj daŭros — diris unu — ĉio eliros el la tero." — „Kion vi babilas — diras la alia — mi havas du edzinojn en la tombejo; mi timas, ke ili revenos al mi."

kamparano - wieśniak, chłop; tritiko - pszenica; semi - siać, zasiewać; eliri - wychodzić; tombejo - cmentarz

Ŝparema kanceliero

Kiam Morus, la kanceliero de Anglujo, estis en malliberejo, kaj oni iutage volis fortondi lian longan barbon, li forsendis la barbiston dirante: "La reĝo kaj mi procesas pri mia kapo, mi ne faros elspezojn por mia barbo pli frue, ol mi scios, kiu havos la kapon."

ŝparema – oszczędny; kanceliero - kanclerz; malliberejo - więzienie; iutage - któregoś dnia; fortondi - odcinać, strzyc; barbo - broda; forsendi – odprawiać, odsyłać; barbisto (= frizisto) - fryzjer; elspezo - wydatek

Reĝo, komercisto aŭ buĉisto

Malek, la veziro de l' kalifo Mustafa, venkis grekojn kaj kaptis ilian reĝon. Li ordonis konduki la kaptiton en sian tendon kaj demandis, kion li atendas de la venkinto. La reĝo respondis: "Se vi faras la militon kiel reĝo, donacu al mi la liberecon; se vi faras ĝin kiel komercisto, vendu min; se vi faras ĝin kiel buĉisto, ordonu mortigi min." La turka militestro donacis al li la liberecon.

komercisto – handlarz; buĉisto - rzeźnik; veziro - wezyr; kalifo - kalif; greko - Grek; kapti - chwytać; ordoni - polecać, kazać; kaptito - schwytany; tendo - namiot; atendi - oczekiwać; donaci - podarować; mortigi - zabijać; militestro - dowódca; libereco - wolność

Al kio oni povas kutimi

Pastro vidis kamparaninon, senhaŭtigantan angilojn. "Kiel vi povas esti tiel kruela — diris li al ŝi —, ĉu vi ne komprenas, ke la malfeliĉaj bestoj suferas?" — "Ah — respondis ŝi —, mi faras tion jam de dudek jaroj, kaj nun ili sendube tute kutimis al ĉio."

pastro – ksiądz, duchowny; kamparanino - chłopka, wieśniaczka; senhaŭtigi - odzierać ze skóry; angilo - węgorz; kruela - okrutny; suferi - cierpieć; kutimi - być przyzwyczajonym

La grafo de Grance

Kiam la grafo de Grance estis vundita per kuglo en la genuo, la ĥirurgiistoj faris tranĉojn, por trovi la plumbon. Fine perdante la paciencon, la grafo demandis, kial ili tiel turmentas lin. "Ni serĉas la kuglon" — diris ili. "Kial vi ne diris tion pli frue — ekkriis la grafo — mi havas ĝin en la poŝo."

grafo - graf; vundi - ranić; kuglo - kula, pocisk; genuo - kolano; tranĉo - cięcie; plumbo - ołów; perdi - tracić; pacienco - cierpliwość; turmenti - męczyć, dręczyć; ekkrii - zakrzyknąć; poŝo - kieszeń

Dek konsiloj de Jefferson por la praktika vivo

konsilo - rada; prokrasti - odraczać, odwlekać; trudi - narzucać; plenumi - wypełniać, wykonywać; elspezi - wydawać; posedi - posiadać; fiero - duma, chluba; malutili - szkodzić; malsato - głód, soifo - pragnienie; maltrankviliĝi - niepokoić się; rigardi - patrzeć, oglądać; flanko - strona; koleri - złościć się, gniewać się

Kiu li estis?

Juna homo estis iam en malliberejo, kaj malpermesite estis al iu ajn viziti lin ekster liaj parencoj.  Foje maljunulo venis en la maliiberejon kaj volis vidi la junan homon.

— Ĉu vi estas parenco de la malliberulo? — demandis la gardisto, — oni ne enlasas fremdulojn.

— Jes — respondis la maljuna homo.

— Kiu do vi estas?

— Aŭskultu, mi diros tion al vi: mi havas nek fratojn, nek fratinojn, sed la patro de la junulo estas filo de mia patro.

malliberejo - więzienie; malpermesi - zabraniać, zakazywać; parencoj - krewni; gardisto - strażnik, dozorca; enlasi - wpuszczać; fremdulo - obcy

Seruristo anstataŭ forĝisto

Forĝisto de vilaĝo mortigis homon kaj estis kondamnita al pendigo. La kamparanoj petegis la juĝiston pardoni la forĝiston, ĉar la vilaĝo nepre bezonas lin.

— Kiel mi plenumos mian devon de l'justeco? — demandis la juĝisto.

— Sinjoro — respondis kamparano — ni havas du seruristojn, kaj por tiel malgranda vilaĝo unu sufiĉas, pendigu la alian.

seruristo - ślusarz; forĝisto - kowal; kondamni - skazywać; pendigo - powieszenie; nepre - koniecznie; plenumi - wypełniać, wykonywać; justeco - sprawiedliwość; juĝisto - sędzia

Tri musoj

Superstiĉa princo vidis foje en sonĝo tri musojn grasan, malgrasan kaj blindan. La princo demandis diveniston, kiu jene klarigis la sonĝon: "La grasa muso estas via ministro, la malgrasa estas via popolo, kaj la blinda estas via portreto, mia princo."

muso - mysz; superstiĉa - przesądny; princo - książę; foje - pewnego razu; sonĝo - sen; blinda - ślepy, niewidomy; divenisto - wróżbita, prorok

Eraro kaj korekto

Juna homo sidis en loĝio kun la lordo North, kiun li ne konis, kaj komencis interparoladon. Du sinjorinoj eniris la kontraŭan loĝion.

— Ĉu vi ne povas diri al mi — demandis la junulo —, kiu estas la malbela maljuna virino, kiu ĵus eniris?

— Jes — respondis la lordo North kun gaja mieno —, mi povas diri al vi, tio estas mia edzino.

— Mi petas vian pardonon — balbutis la ruĝiĝinta junulo —, mi ne demandis pri ŝi, mi demandis pri la terura monstro, kiu estas kun ŝi.

— Tio estas mia filino — respondis ridetante la lordo.

eraro - błąd; korekto – poprawka; loĝio - loża; eniri - wchodzić; ĵus - właśnie, dopiero co; gaja - wesoły; mieno - mina, wyraz twarzy; balbuti - bełkotać; ruĝiĝi - rumienić się; terura - straszny; monstro - monstruum, potwór

Riĉuloj kaj scienculoj

Riĉa vantulo demandis scienculon:

— Kial oni ofte vidas literaturistojn kaj scienculojn en la domoj de l'riĉuloj, sed malofte riĉulojn en la hejmoj de l'scienculoj?

— Ĉar la saĝaj homoj — respondis li — konas la valoron de la riĉeco kaj la riĉaj ofte ne komprenas la valoron de l'saĝeco.

riĉulo – bogacz; scienculo - uczony; vantulo – próżniak, chełpliwiec; literaturisto – literat; malofte - rzadko; saĝa – mądry

Ne grave

Dum edziĝa festeno mallerta lakeo elverŝis plenan supujon sur la veston de sinjorino, kiu tre ĉagreniĝis kaj preskaŭ svenis. "Ne grave — diris afable la lakeo, — restis ankoraŭ multe da supo en la kuirejo."

grave - ważne; edziĝa - weselny; festeno - uczta, przyjęcie; mallerta - niezręczny, nieudolny; lakeo - lokaj;

elverŝi - wylewać; supujo - naczynie z zupą; vesto - ubranie; ĉagreniĝi - zmartwić się; sveni - zasłabnąć, zemdleć; afable - uprzejmie; kuirejo - kuchnia

Kurba vojo

Usonano rakontis, ke en la orientaj ŝtatoj de Usono la rapida vagonaro, en kiu li veturis, venis foje en lokon, kie la relvojo estis ekstreme kurba. Estis malluma nokto, la vagonaro rapidis kiel sago, kiam subite la maŝinisto rimarkis du grandajn lumojn antaŭ la lokomotivo. Li senprokraste haltigis la vagonaron por eviti katastrofon. La du lumoj antaŭ li restis sur la sama loko. Li malsupreniris de la lokomotivo por esplori la aferon, sed imagu la surprizon: proksimiĝinte li ekvidis la du malantaŭajn lanternojn de la lasta vagono de sia vagonaro. Tiel kurba estis tie la vojo.

kurba - kręty, krzywy; rakonti - opowiadać; ŝtato - stan; Usono – Stany Zjednoczone; vagonaro - pociąg; relvojo - tor; malluma - ciemny, bez światła; sago - strzała; subite - nagle; senprokraste- bezzwłocznie; eviti - unikać; malsupreniri - schodzić; esplori - badać; surprizo - niespodzianka, zaskoczenie; proksimiĝi - bliżać się; lanterno - latarnia

Mi ne scias

Duval, la fama bibliotekisto de Francisko la I-a; respondis ofte la demandojn pri diversaj sciencaj problemoj per la vortoj: "Mi ne scias tion." — "Sed — diris al li foje malsaĝulo —, la reĝo pagas al vi, por ke vi sciu tion." — "Li pagas por tio, kion mi scias — respondis modeste la scienculo —; se li volus pagi al mi por tio, kion mi ne scias, ne sufiĉus ĉiuj trezoroj de lia regno."

fama - sławny; bibliotekisto – bibliotekarz; diversa - różny, rozmaity; foje - kiedyś, pewnego razu; malsaĝulo - głupiec, tuman; pagi - płacić; modeste - skromnie; sufiĉi - starczać, wystarczać; trezoro - skarb; regno - królestwo

Perdita kaj retrovita

Dum festena tagmanĝo malaperis arĝenta kulero. Ĉiuj gastoj volis montri siajn poŝojn, sed la mastro, sprita ruzulo, diris: „Sinjoroj, ne montru la poŝojn, mi konas certan rimedon por trovi la ŝtelinton; metu viajn kapojn sub la tablon, mi petas vin." Kiam oni faris tion, li laŭte diris: "Ĉu ĉiu havas la kapon sub la tablo?"

— "Jes" — estis la unuvoĉa respondo. "Ankaŭ tiu, kiu ŝtelis la kuleron?" — demandis rapide la mastro. „Jes" - senpripense respondis la ŝtelinto.

perdi - tracić, gubić; retrovi - odnajdywać, odzyskiwać; festena - świąteczny; malaperi - znikać; arĝenta - srebrny; kulero - łyżka; poŝo - kieszeń; mastro - gospodarz; sprita - dowcipny; ruzulo - spryciarz, cwaniak; rimedo - sposób, środek; ŝtelinto - złodziej (ten, który ukradł); unuvoĉa - jednogłośny; respondo - odpowiedź; ŝteli - kraść; senpripense – bezmyślnie, bez zastanowienia

Lordo kaj bovido

Lordo Abington promenis foje tra vilaĝo proksime de Oksfordo kaj renkontis knabon, kiu trenis post si bovidon. Kiam lia lorda moŝto proksimiĝis, la knabo haltis kaj rigardis lin kun malfermita buŝo. La lorda demandis la knabon: "Ĉu vi konas min?" — „Jes" — respondis la knabo. "Kiel oni nomas min?" — "Lordo Abington" — estis la respondo. "Kial do vi ne demetas la ĉapelon?" — "Mi volonte faros tion — respondis la vilaĝano - se vi dume tenos la bovidon."

bovido - cielę; promeni - spacerować; proksime - blisko, koło, w pobliżu; renkonti - spotykać, napotykać; treni - ciągnąć, wlec; moŝto - mość; halti - stawać, zatrzymywać się; buŝo - usta; nomi - zwać, nazywać; demeti - zdejmować

Admiralo Hawke

Kiam la fama angla admiralo Hawke estis ankoraŭ knabo kaj la patro unuafoje prenis lin sur ŝipon, li admonis lin bone konduti kaj aldonis: "Tiam mi esperas vidi vin kapitano." — „Kapitano? — ekkriis la knabo —, kara patro, se mi ne esperus fariĝi admiralo, mi ne konsentus esti maristo."

unuafoje - po raz pierwszy; ŝipo - statek, okręt; admoni - strofować, upominać; konduti - sprawować się, zachowywać się; aldoni - dodawać; ekkrii – zakrzyknąć, wykrzyknąć; fariĝi - stawać się, zostać; konsenti - godzić się, zgadzać się; maristo - marynarz

Reĝo kaj muzika instruisto

La violonisto Salomons, kiu donis lecionojn al la angla reĝo Georgo III-a, diris foje al sia eminenta lernanto: "La violonistojn oni dividas en tri klasojn: al la unua apartenas tiuj, kiuj tute ne scias ludi; al la dua tiuj, kiuj ludas tre malbone; al la tria fine tiuj, kiuj bone ludas.  Via Reĝa Moŝto jam atingis la duan.

reĝo - król; violonisto - skrzypek; eminenta - znamienity, znakomity; aparteni - należeć; ludi - grać; via reĝa moŝto - wasza królewska mość; atingi - osiągać, uzyskiwać

Leono kaj leporo

Leono favoris leporon per sia amikeco. Foje la leporo demandis sian amikon:

- Oni diras, ke mizera krianta koko facile fortimigas vin, leonojn; ĉu tio estas vera?

- Jes — respondis la leono —; estas konata fakto, ke ni grandaj bestoj havas niajn malgrandajn malfortaĵojn; ekzemple la gruntado de porko kaŭzas al la elefantoj tremon kaj abomenon.

- Efektive — interrompis la leporo. — Nun mi komprenas kial ni leporoj tiel timas la hundojn.

leono - lew; leporo - zając; favori - sprzyjać, faworyzować; mizera - lichy, żałosny; koko - kura; fortimigi - płoszyć, odstraszać; malfortaĵo - słabość, słabostka; gruntado - chrząkanie; porko - świnia; tremo - drżenie; abomeno - wstręt, odraza; interrompi - przerywać

Granda kapo de brasiko

Du metiaj knaboj, Petro kaj Benedikto, paŝis foje preter legoma ĝardeno.

- Rigardu — diris Petro —, kiel grandaj brasikaj kapoj!

- Tute ne grandaj — respondis Benedikto, granda fanfaronemulo. — Dum mia migrado mi vidis foje brasikan kapon, kiu estis kvarfoje pli granda, ol la paroĥa domo.

Petro, kiu estis kupristo, diris: — Granda estis via brasika kapo. Sed mi foje faris kaldronon, kiu estis tiel granda, kiel la preĝejo.

- Pro Dio — ekkriis Benedikto —, por kio oni bezonis tiel grandan kaldronon?

- Kredeble — respondis Petro — por kuiri en ĝi vian brasikan kapon.

kapo - głowa; brasiko - kapusta; metia - rzemieślniczy; preter - obok, wzdłuż; legoma - warzywny; fanfaronemulo - chełpliwiec, fanfaroniarz; migrado - wędrówka; kvarfoje - czterokrotnie; paroĥa - parafialny; kupristo - rzemieślnik od miedzi; kaldrono - kocioł; preĝejo - kościół; bezoni - potrzebować; kredeble - chyba, prawdopodobnie; kuiri - gotować

Varma vesto

Malriĉa franco, vestita nur per malpeza somera surtuto, promenis en bela vintra tago sur la stratoj de Parizo. La reĝo, renkontante lin, miris pro lia somera vesto kaj demandis:

- Kial vi promenas en tiel malpeza vesto?

- Via Reĝa Moŝto — respondis la franco — imitu min, kaj vi neniam sentos malvarmon.

- Kion vi faras? — demandis la reĝo.

- Mi surmetas ĉiujn miajn vestojn — estis la respondo.

vesto - odzież, ubranie; malriĉa - biedny, ubogi; vestita - ubrany; malpeza - lekki; surtuto - surdut, płaszcz; promeni - spacerować; reĝo - król; miri - dziwić się; moŝto - mość; imiti - imitować, naśladować; senti - czuć, odczuwać; malvarmo - zimno, chłód; surmeti - wkładać, nakładać

Sinjorino Rothschild

Maljuna sinjorino Rothschild, la patrino de la potenca kapitalisto, atingis la aĝon de naŭdek ok jaroj; ŝia rimarkinda spriteco kaj neordinara inteligenteco konserviĝis ĝis ŝia morto. Dum sia lasta malsano, ĉirkaŭita de la tuta familio, ŝi diris al la kuracisto per petega tono: "Kara doktoro, provu fari ion por mi." — "Sinjorino, kion mi povas fari? Mi ja ne povas rejunigi vin." — "Ne, doktoro, mi ne deziras esti ree juna, mi deziras daŭrigi maljuniĝon."

potenca - możny, potężny; atingi - osiągać; rimarkinda - znamienny, godny uwagi; spriteco - dowcip, poczucie humoru; neordinara - niezwykły, niepospolity; konserviĝi - zachować się, przetrwać; ĉirkaŭi - otaczać; petega - błagalny; tono - ton, brzmienie; rejunigi - odmładzać; deziri - pragnąć; ree - znowu, ponownie; daŭrigi - kontynuować; maljuniĝo - starzenie się

Konfeso

- Ĉu ĉion vi konfesis? — diris respektinda pastro al pekulo dum la konfesado.

- Ne, ankoraŭ unu peko ŝarĝas mian konsciencon: mi ŝtelis poŝhorloĝon, ĉu vi akceptos ĝin?

- Mi? — diris la ofendita pastro. — Vi kuraĝas ofendi min kaj mian sanktan profesion? Redonu senprokraste la horloĝon al tiu, de kiu vi ŝtelis.

- Mi jam provis redoni, sed li ne volas ĝin akcepti: mi petegas vin, prenu ĝin.

- Ĉesu ofendi min, — diris la pastro — vi devis ripeti vian peton.

- Mi faris tion — respondis la ŝtelisto —, sed li ne volas akcepti.

- En tia okazo — diris la sankta, nenion suspektanta pastro, — mi povas senpekigi vin, sed mi insiste ordonas al vi ne ŝteli plu.

Baldaŭ post la foriro de la konfesinto, la pastro rimarkis, ke lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita de la hoko, sur kiu li ordinare pendigis ĝin.

konfeso - spowiedź, wyznanie; respektinda - wielebny, czcigodny; pekulo - grzesznik; peko - grzech; ŝarĝi - ciążyć, obciążać; konscienco - sumienie; ŝteli - kraść; poŝhorloĝo - zegarek kieszonkowy; akcepti - przyjmować; ofendi - obrażać; pastro - ksiądz, duchowny; kuraĝi - odważać się, mieć śmiałość; sankta - święty; redoni - oddawać; senprokraste - bezzwłocznie; horloĝo - zegar, zegarek; petegi - błagać; ĉesi - przestawać; okazo - okazja, przypadek; suspekti - podejrzewać; senpekigi - rozgrzeszać; insiste - usilnie, natarczywie; ordoni - nakazywać, polecać; plu - nadal, dłużej; foriro - odejście; hoko - hak, zaczep; ordinare - zwykle, zazwyczaj; pendigi – wieszać, zawieszać

Vulpo

Kuracisto havis tiel malsovaĝan vulpon, ke li lasis ĝin libera la tutan tagon, ĉar ĝi atakis neniun. Ĝi eĉ iris arbaron, sed revenis ĉiuvespere; nur nokte oni ligis ĝin al ĉeno. Foje ĝi rimarkis, ke la ĉirkaŭkolo estas tro vasta, eliĝis el ĝi kaj iris en najbaran domon ŝteli kokon; sed antaŭ la tagiĝo ĝi revenis kaj enrampis en la ĉirkaŭkolon. Ĉiutage oni vidis ĝin ligitan al la ĉeno kaj suspektis nenion. Ĝia ruzo estis malkaŝita nur kiam ĝi falis en kaptilon de la najbaro.

vulpo - lis; kuracisto - lekarz; malsovaĝa - oswojony; lasi - puszczać, zostawiać; arbaro - las; reveni - powracać; ĉiuvespere - każdego wieczora; ligi - wiązać; ĉeno - łańcuch; ĉirkaŭkolo - obroża; vasta - szeroki, obszerny, eliĝi - wydostać się; najbara - sąsiedni; ŝteli - kraść; koko - kura; tagiĝo - świt; enrampi - wczołgać się; ĉiutage - każdego dnia; suspekti - podejrzewać; ruzo - spryt, chytrość; malkaŝi - odkrywać, ujawniać; fali - wpadać; kaptilo - sidło

Saĝa hundo

La ĥirurgiisto Morand en Parizo havis amikon, kies hundo rompis al si kruron. Morand, por esti kompleza al la amiko, prenis la hundon en sian domon kaj resanigis ĝin. Post iom da tempo io gratis la pordon de l'ĉambro, kie laboris Morand. Kiam li malfermis, eniris la resanigita hundo kun alia, kiu ankaŭ havis rompitan kruron kaj pene sekvis sur tri piedoj sian gvidanton. La resanigita hundo komprenigis per signoj al la kuracisto, ke ĝi petas lin resanigi ankaŭ la kamaradon. Morand volonte akceptis la malsanulon kaj admiris la saĝecon de sia antaŭa flegito.

saĝa - mądry; rompi - łamać, rozbijać; kruro - łapa, noga; kompleza - grzeczny, uprzejmy; resanigi - wyleczyć, przyzwrócić do zdrowia; grati - ddrapać, skrobać; malfermi - otwierać; pene - ciężko; sekvi - podążać; gvidanto - przewodnik, przywódca; komprenigi - dawać do zrozumienia; signo - znak; kamarado - towarzysz; malsanulo - chory; admiri - podziwiać; saĝeco - mądrość; flegito – podopieczny, pacjent

Malgranda tamburisto

En milito kontraŭ Francujo dekkvinjara angla tamburisto, kiu troproksimiĝis al la franca linio, estis kaptita kaj alkondukita al la franca generalo. Kiam tiu demandis lin, kiu li estas, li respondis: „Angla tamburisto." Ĉar tion oni ne kredis, oni donis al li tamburon kaj ordonis bati kelkajn marŝojn; la knabo tion faris. Tamen la suspekto de la generalo daŭris ankoraŭ kaj li ordonis al la tamburisto bati la returnan marŝon. "Returnan marŝon? — demandis la juna anglo, — mi ne scias, kio ĝi estas." La respondo tiel plaĉis al la franca oficiro, ke li ellasis lin kaj skribis al lia generalo por laŭdi lian bravan konduton.

tamburisto - dobosz; troproksimiĝi - zbytnio się zbliżyć; kapti - chwytać, pojmać; alkonduki - doprowadzać; kredi - wierzyć; tamburo - bęben; ordoni - kazać, polecać; bati - wybijać; suspekto - podejrzenie; daŭri - trwać; returna - odwrotowy; plaĉi - podobać się; ellasi - wypuszczać; laŭdi - chwalić, pochwalać; brava - dzielny, odważny; konduto - zachowanie

La egaleco

Juna princo, ĉirkaŭita de la tuta kortego, promenis foje en kamparo. Li ekvidis derviŝon, kiu atente esploris homan kranion.

- Kion vi faras tie? — demandis mirigite la monarĥo.

- Mi dezirus ekscii — respondis la derviŝo —, ĉu la kapo apartenis al reĝo aŭ al almozulo, sed mi ne sukcesas.

egaleco - równość; princo - książę; ĉirkaŭi - otaczać; kortego - dwór; promeni - spacerować; kamparo - wieś, pola; ekvidi - zobaczyć, ujrzeć; atente - uważnie; esplori - badać; kranio - czaszka; mirigite - w zdumieniu; aparteni - należeć; almozulo - żebrak

Malsata arabo

Arabo perdis la vojon en dezerto. Dum du tagoj li trovis nenion por manĝi kaj jam minacis lin la danĝero morti de l'malsato, kiam fine li venis al puto, kie la vojaĝantoj ordinare donas akvon al siaj kameloj. Tie li rimarkis sur la sablo malgrandan ledan sakon. Li palpis ĝin kaj diris: "Benata estu Dio, tio estas, mi pensas, daktiloj aŭ nuksoj; vera regalo por mi!" Plena de ĉi tiu dolĉa espero, li malfermis la sakon, rigardis internen kaj ekkriis malĝoje: „Ho ve, tio estas nur perloj."

malsata - głodny; perdi - gubić, tracić; dezerto - pustynia; trovi - znajdować; manĝi - jeść; minaci - grozić, zagrażać; puto - studnia; ordinare - zwykle, zazwyczaj; kamelo - wielbłąd; rimarki - dostrzec, zauważyć; leda - skórzany; sako - worek, sakwa; palpi - macać, obmacywać; benata - błogosławiony; daktilo - daktyl; nukso - orzech; regalo - poczęstunek; dolĉa - słodki; malfermi - otwierać; rigardi - patrzeć, zaglądać; internen - do środka; malĝoje - ze smutkiem; ho ve – biada! kurcze!; perlo - perła

Unu pomon tro multe

Juna homo demandis Franklinon, kial la posedo de grandaj riĉaĵoj estas ĉiam akompanata de seniluziiĝo kaj maltrankvilo. Franklin, vidante antaŭ si korbon plenan de fruktoj, prenis el ĝi unu pomon kaj donis ĝin al infano, kiu ludis en la ĉambro. La infano apenaŭ povis teni ĝin en la mano. Franklin donis al la infano duan pomon, kiu estis ankaŭ ĝoje akceptita.

Fine Franklin elektis trian pli belan ol la du unuaj kaj donacis ĝin al la knabo, kiu ekpremis siajn du plenajn manojn al la brusto kaj penis teni la trian pomon sur la du aliaj. Sed vanaj estis liaj penoj, la tria pomo falis teren kaj li laŭte ekploris.

Franklin, sin turnante al la demandinto, diris: "Jen estas malgranda homo, kiu havas tro multe da riĉaĵoj kaj tial ne povas ĝui ilin. Havante du pomojn, li estis feliĉa, la tria neniigis la egalpezon."

pomo - jabłko; posedo - posiadanie; riĉaĵo - bogactwo; akompani - towarzyszyć; seniluziiĝo - utrata iluzji; maltrankvilo - niepokój; plena - pełny, pełen; korbo - kosz; frukto - owoc; apenaŭ - ledwie, zaledwie; teni - trzymać; ĝoje - radośnie; akcepti - przyjmować, akceptować; elekti - wybierać; donaci - dawać, podarować; ekpremi - przyciskać; brusto - pierś; peni - starać się, usiłować; vana - próżny, daremny; peno - wysiłek, trud, fatyga; fali - padać, upadać; teren - na ziemię; ekplori - zapłakać; turni sin - zwracać się; demandinto – pytający, który zapytał; ĝui - cieszyć się, rozkoszować się; feliĉa-  szczęśliwy; neniigi - unicestwić; egalpezo - równowaga

Lupo kaj juna ŝafido

Du ŝafidoj estis sur sendanĝera paŝtejo; la hundoj dormis, kaj la paŝtisto en la ombro de granda ulmo ludis fluton kun najbaraj paŝtistoj. Malsata lupo rimarkis tra fendoj de l' ĉirkaŭbarilo la staton de l' aro. Juna nesperta ŝafido, kiu vidis ankoraŭ ne multon, ekparolis al ĝi.

- Kion vi serĉas ĉi tie? - diris ĝi al la lupo.

- Herbon delikatan kaj florantan —, diris la lupo. — Vi scias, ke nenio estas pli dolĉa, ol sin paŝti sur verda herbejo kolorita de floroj por kvietigi la malsaton, kaj sattrinki en klara rivereto: mi trovas ĉi tie ambaŭ plezurojn. Kion oni povas plu postuli? Mi amas la filozofion, kiu instruas sin kontentigi per malmulto.

- Efektive vi ne manĝas do bestan viandon — diris la ŝafido —, kaj iom da herbo sufiĉas al vi! Se tiel estas, ni vivu kiel fratoj, kaj ni nin paŝtu kune.

La ŝafido, dirinte tion, iris trans la ĉirkaŭbarilon, kaj la filozofo tuj disŝiris ĝin kaj englutis.

Ne kredu al belaj vortoj de tiuj, kiuj laŭdas la proprajn virtojn. Juĝu ilin laŭ iliaj agoj, ne laŭ iliaj paroloj.

lupo - wilk; ŝafido - jagnię; sendanĝera - bezpieczny; paŝtejo - pastwisko; paŝtisto - pasterz; ombro - cień; ulmo - wiąz; fluto - flet; fendo - szpara; ĉirkaŭbarilo - płot, ogrodzenie; nesperta - niedoświadczony; herbo - trawa; sin paŝti - paść się; herbejo - łąka; kvietigi - zaspokajać; sattrinki – zaspokoić pragnienie; plezuro - przyjemność; sin kontentigi - zadowalać się; efektive - rzeczywiście; viando - mięso; sufiĉi - wystarczać; kune - razem; disŝiri - rozdzierać; engluti - połykać; kredi - wierzyć; laŭdi – chwalić; propra – własny; virto – cnota, zasługa; juĝi - osądzać

En angulo de kampo

Du junaj knaboj sidis en angulo de kampo. Unu estis infano de l' kamparo, la alia infano de l' urbo. jam de tri tagoj ili estis amikoj.

- Kiam vi venos al ni — diris la infano de l' urbo —, mi montros al vi belajn domojn, palacojn, grandajn preĝejojn kaj niajn stratojn, kiuj estas tiel bone lumigataj vespere, ke oni vidas ĉion, kvazaŭ en klara tago!

- Kaj mi — diris la infano de l' kamparo —, mi montros al vi arbetarojn, kie oni kolektas la fragojn, nuksojn kaj prunelojn kaj grandajn abiajn arbarojn, kie estas mallume, kvazaŭ en la nokto.

- Kaj kion vi instruos al mi?

- Mi montros al vi, kiel oni kondukas la ŝafidojn sur la paŝtejon, kiel oni faras la fromaĝon el la lakto de niaj belaj bovinoj, kaj kiel oni plugas per niaj grandaj bovoj. Mi klarigos al vi, kiam oni devas semi la tritikon, hordeon kaj sekalon; kiel oni ligas la garbojn kaj premas la vinberojn, kiel oni pistas la linon kaj kanabon. Mi instruos al vi, kiel oni faras korbojn el la salikoj kaj matojn el la kanoj, kiuj kreskas sur la bordoj de lagetoj ...

- Bone estas scii ĉion ĉi — respondis la infano de l' urbo —; sed mi instruos al vi ion alian, ankoraŭ pli bonan: mi instruos vin legi!

angulo - kąt, narożnik, róg; kampo - pole; montri - pokazywać; preĝejo - kościół; strato - ulica; lumigata - oświetlony; kvazaŭ - jakby; arbetaro - gaj, zagajnik; frago - truskawka, poziomka; nukso - orzech; prunelo - śliwka tarniny; abia - jodłowy; mallume - ciemno; paŝtejo - pastwisko; fromaĝo - ser; bovino - krowa; semi - siać; tritiko - pszenica; hordeo - jęczmień; sekalo - żyto; ligi - wiązać; garbo - snop; premi - wyciskać; vinbero - winogrono; pisti - miażdżyć; lino - len; kanabo - konopie; korbo - kosz; saliko - wierzba; mato - mata, plecionka; kano - trzcina; lageto - staw

Ĉemizo

Orienta monarĥo, posteulo de la granda Harun-al-Raŝid, estis riĉa kaj potenca kiel lia praavo, sed li ne estis feliĉa. Li iris al maljuna derviŝo por peti konsilon.

La saĝulo respondis, ke la feliĉo estas malofta en tiu ĉi mondo, sed ke li konas rimedon por ĝin trovi. "Komuniku ĝin al mi" - diris la princo. - "Jen la rimedo - diris la derviŝo -, oni devas meti sur sian korpon ĉemizon de feliĉa homo." La princo kisis la maljunulon kaj foriris serĉi la talismanon.

Li vizitas la ĉefurbojn de la tero, li provas ĉemizojn de korteganoj, de reĝoj, de imperiestroj, - li ne fariĝas pli feliĉa. Tiam li surmetas ĉemizojn de komercistoj, de soldatoj, de artistoj, - vana peno! Li volas kapti la feliĉon, sed ĝi estas ne kaptebla.

Malesperinte li estis revenanta sian regnon, kiam foje li renkontis en kamparo malriĉan plugiston, kiu puŝis sian ilon, ridante kaj kantante. "Mi ne eraras, jen estas tiu, kiun mi serĉas." Li proksimiĝas al la kamparano: "Bonan tagon, ĉu vi estas feliĉa?" -- „Jes", - respondis la plugisto. - "Vi plendas pri nenio, vi deziras nenion?"

- "Ne." - "Vi ne interŝanĝus vian sorton kun reĝo?"

- "Neniam." - "Bone, vendu al mi vian ĉemizon." - "Mian ĉemizon? mi ĝin ne posedas."

ĉemizo - koszula; posteulo - potomek, następca; potenca - możny, potężny; derviŝo - derwisz; konsilo - rada, porada; rimedo - sposób, środek; trovi - znajdować; komuniki - komunikować, informować, powiadamiać; kisi - całować; serĉi - szukać; talismano - talizman; ĉefurbo - stolica; provi - próbować; kortegano - dworzanin; imperiestro - cesarz; fariĝi - stawać się; surmeti - wkładać, nakładać; vana - próżny, daremny; peno - trud, wysiłek, fatyga; kapti - chwytać; kaptebla - uchwytny; malesperi - rozpaczać; reveni - powracać; regno - królestwo; plugisto - oracz; puŝi - pchać, popychać; proksimiĝi - zbliżać się; plendi - narzekać, skarżyć się; interŝanĝi - zamieniać; sorto - los, dola

La timo

Kavaliro rajdis de Bejruto Damaskon. Sur la vojo li renkontis ĉe palmarbo maljunulinon en ĉifonoj, kun sulkiĝinta vizaĝo. Ŝi ploris kaj diris per tremanta voĉo: "Kiu kondukos min Damaskon?" La juna homo haltis, rigardis la malfeliĉulinon kaj, kortuŝita per ŝia doloro, sidigis ŝin post si sur la ĉevalo. Ili forrajdis.

Dum la vojo la junulo demandis: "Kion vi faras, kia estas via nomo, kompatinda, kies okuloj brilas de la febro?" - "Amiko - respondis la maljunulino -, mi estas Nigra Pesto." La kavaliro, tremante de teruro, volis deĵeti ŝin de l' ĉevalo. "Senutile! - diris ŝi -,

eĉ sen vi mi atingos Damaskon. Cetere, mi ne havas malbonajn intencojn kontraŭ vi, mi eĉ estas preta rekompenci vian bonan koron; diru kion vi deziras?" - "Bone - respondis li -, mi portos vin ĝis la urbo, sed vi mortigos tie neniun."

- "Tio estas ne ebla; sed diru kiom da personoj mi devas mortigi."

- "Ne pli multe ol sesdek." - "Sesdek? ... Mi konsentas." - "Sed - aldonis la kavaliro -, kiel mi punos vin, se vi ne plenumos la promeson?" - "Vi min trovos vespere post la granda preĝejo kaj mortigos min." - "Mi konsentas."

Atinginte la celon de sia vojaĝo, la junulo zorgis pri siaj aferoj. En la sekvinta tago dek kvin personoj mortis en Damasko, en la dua pereis tridek, en la tria sesdek. Indigninte la vojaĝanto kuris al la preĝejo kaj trovis tie la maljunulinon. "Jen kiel vi plenumas vian promeson!" - "Vi povas nenion riproĉi al mi - respondis ŝi per kvieta tono -; mi faris, kion mi promesis: en la unua tago mi mortigis dek kvin personojn, en la dua dudek, en la tria dudek kvin." - "Sed la ceteraj, fripono!" -"La ceteraj? Ili ĉiuj mortis de l' timo."

timo - strach; kavaliro - rycerz; rajdi - jechać wierzchem; renkonti - spotykać, napotykać; palmarbo - drzewo palmowe; maljunulino - staruszka; ĉifono - łach, strzęp; sulkiĝinta - pomarszczony; plori - płakać; tremanta - drżący; konduki - prowadzić; halti - zatrzymywać się; malfeliĉulino - nieszczęsna (osoba); kortuŝita - wzruszony; forrajdi - odjechać (wierzchem); kompatinda - godny współczucia; febro - gorączka, febra; pesto - zaraza, mór; teruro - zgroza, przerażenie; deĵeti - zrucać, odrzucać; senutile - na próżno, bezskutecznie; atingi - osiągać; intenco - intencja, zamiar; rekompenci - zadośćuczynić, rekompensować; porti - nosić, wozić; konsenti - zgadzać się, przystawać; puni - karać; plenumi - wypełniać, wykonywać; promeso - obietnica; preĝejo - kościół; zorgi - troszczyć się, dbać; sekvinta - następujący; perei - ginąć, umierać; indigni - oburzać się; vojaĝanto - podróżny; riproĉi - zarzucać, wyrzucać; kvieta - spokojny, łagodny; tono - ton, brzmienie; fripono - łotr, nędznik

Ĉarlatano

Prave oni diras: "De ŝtelisto unu gesto estas ofte kulpatesto."

Estis iam ĉarlatano, kiu promesis trovi, kiu ŝtelis rublon. Kolektinte ĉiujn servistojn en la ĉambro, li estingis la lumon, kovris nigran kokon per kribrilo kaj ordonis ĉiujn vice aliri kaj, singarde karesinte la dorson de l' koko, ree lin kovri: tuj kiam la ŝtelisto tuŝos lin, li ekkrios per tuta sia voĉo.

"Ĉu ĉiuj aliris?" - "Ĉiuj." - "Kaj ĉiuj karesis la kokon?" - "Ĉiuj." Kaj la koko eĉ ne intencis krii! "Ne - diris la ĉarlatano, - mi ion suspektas; donu la lumon kaj montru ĉiuj kune la manojn!" Rigardu - ĉiuj havas unu manon fulgitan, ĉar la ĉarlatano ŝmiris la nigran kokon per fulgo, nur unu junulo havas ambaŭ manojn purajn.

"Jen la ŝtelisto!" - ekkriis la ĉarlatano kaj kaptis la blankmanulon ĉe la kolumo.

ĉarlatano - szarlatan, oszust, szalbierz; prave - słusznie; ŝtelisto - złodziej; gesto - gest; kulpatesto - dowód winy; promesi - przyrzekać, obiecywać; trovi - znajdować; servisto - służący; estingi - gasić; kovri - przykrywać; koko - kura; kribrilo - durszlak, sito; vice - kolejno; aliri - podchodzić; singarde - ostroznie; karesi - głaskać, pieścić; dorso - grzbiet, plecy; ree - ponownie, znowu; tuŝi - dotykać; ekkrii - zakrzyknąć; intenci - zamierzać; suspekti - podejrzewać; montri - pokazywać, okazywać; fulgita - okopcony; ŝmiri - smarować, mazać; fulgo - sadza; kapti - chwytać, łapać; blankmanulo - mający czyste ręce; kolumo - kołnierz

Kamparano kaj leporo

Malriĉa kamparano iris sur vasta kampo, ekvidis leporon, ekĝojis kaj diris: "Jen mi fondos hejmon! Mi mortigos la leporon per vipo kaj vendos por duono da rublo; mi aĉetos porkinon: ŝi donos a! mi dek du idojn, la idoj elkreskos kaj donos ankaŭ ĉiu po dek du porkidoj, mi ĉiujn grasigos, kolektos monton da viando; la viandon mi vendos, fondos hejmon kaj edziĝos. La edzino naskos al mi du filojn: Joĉjon kaj Bazilĉjon. La infanoj plugos la kampon, mi sidos ĉe la fenestro kaj komandos: "Infanoj - krios mi -, Joĉjo kaj Bazilĉjo, ne turmentu la homojn per la laboro. Neniam, oni vidas, vi mem estis en mizero!" La kamparano ekkriis tiel laŭte, ke la leporo ektimis kaj forkuris. La domo kun la tuta riĉaĵo, kun la edzino kaj infanoj estis perdita.

leporo - zając; vasta - szeroki, rozległy; ekĝoji - ucieszyć się; fondi - zakładać, ustanawiać; vipo - bat, bicz; vendi - sprzedawać; porkino - świnia; ido - dziecko, potomek; porkido - prosię; elkreski - wyrastać; grasigi - tuczyć; monto - góra; viando - mięso; edziĝi - ożenić się; naski - rodzić; plugi - orać; komandi - rozkazywać, komenderować; turmenti - męczyć, katować; mizero - nędza, bieda; laŭte - głośno, gromko; ektimi - zlęknąć się, przestraszyć się; forkuri - czmychnąć, pierzchnąć; riĉaĵo - bogactwo, dostatek; perdita - stracony, zgubiony