Edzokaptaj inoj

Jes, kiam, antaŭ kelkaj jaroj, li diris al mi, ke mi estas la plej bela knabino, kiun li iam ajn vidis, mi preskaŭ enamiĝis. Neniam viro parolis pri mia beleco similvorte. Neniam viro, simple parolante, direktis tiajn kortuŝajn okulojn al mi.

Sed post iom da tempo mi konsciiĝis, ke li ne vere amas min, kaj ke mi neniam povos lin ami, eĉ se nur pro lia mono. Kaj nun ni eksciis, ke li volas edziĝi al Aneta!

Ĉu vi komprenas, kial li volas edziĝi al ŝi? Ŝi havas plaĉan vizaĝon, iamaniere, sed ŝi ne estas bela. Li estas tre riĉa. Verŝajne ŝin interesas lia mono. Nu, se li volas esti malsaĝa, tio estas lia problemo.

Lia fratino edziniĝis al riĉulo, kaj tio estas multe pli sendanĝera. Se la edzo havas tiom da mono, kiom la edzino, almenaŭ ambaŭ havas dekomence certecon, ke la alia ne serĉas en geedziĝo eblecon riĉe vivi.

Multaj knabinoj jam provis edziniĝe ŝteli la monon de Rikardo. Se vi scius, kiom da edzkaptemaj inoj li jam devis forsendi! Sed ĉiam revenas novaj, kaj ĉi tiu sukcesis. Ĉi-foje, li estas kaptita. Finita, la libereco. Li falis en ŝian kaptilon. Antaŭe li estis tre singarda[1]. Li bone gardis sin je ĉiu provo lin faligi en la kaptilon. Sed la lasta ino — kiel do ŝi nomiĝas? mi forgesis... ha jes! Aneta! — Aneta, la lasta el longa aro, perfekte ludis sian rolon. La lastan fojon, li preskaŭ kaptiĝis, kio montras, ke eble li fariĝis malpli singarda.

Tiun lastan fojon, pri kiu mi parolas... eble mi devus diri «la antaŭlastan fojon», se vi konsideras, ke la vera lasta fojo estas ĉi tiu fojo, kun tiu Aneta... nu, negrave... tiun lastan fojon, mi diris, la kaptemulino estis tute senmona. La plej senhava, plej malriĉa knabino el la tuta urbo. Sed ŝi estis bela. Granda, sportema, sentima[2], sed sentema[2] — almenaŭ laŭŝajne — ŝi montris sin tiel aminda, ke li preskaŭ ekamis ŝin je la unua rigardo. La afero daŭris pli ol unu jaron. Ho jes, dum pli ol unu jaro ili vidadis unu la alian kvazaŭ sen interrompo.

Ekzistas tia tipo de virino, kiu tre nature plaĉas. Ŝi estas tia. Tamen, ŝi sukcesis plaĉi al li ne nur pro sia natura amindeco, sed, krom tio, ankaŭ pro io alia. Pro volo. Pro decido. Ŝi volis lian monon, ŝi decidis, ke ŝi havos ĝin, kaj do — samokaze — lin. Kaj ŝi agis tute laŭplane, bone pripensante unu paŝon post la alia, por realigi sian deziron. Ŝi neniam mispaŝis.

Ŝi serĉis pri li ĉiaspecajn informojn, kaj ŝi uzis siajn sciojn por plejproksimiĝi al li, kaj al lia koro. Ekzemple, kiam ŝi eksciis, ke li estas tre kantema, kaj eĉ estas ano de iu gea kantogrupo, ŝi tuj decidis aniĝi al tiu grupo. Alian fojon, oni diris al ŝi, ke li ĵus eliĝis el la militservo. Nu, ŝi serĉis la plej etajn informojn pri li, kaj sukcesis aranĝi la aferojn tiamaniere, ke ŝi estu la unua persono, kiu troviĝos sur lia vojo, kiam li alvenos en la urbon.

Kaj ne nur ŝi agis. Ankaŭ ŝiaj gepatroj trovis pseŭdomotivon por esti foje akceptitaj de lia patro. Ŝi kvazaŭ ŝtele eniris en lian mondon por ŝteli lian amon, kaj la tutan riĈon, kiu iras kun ĝi, ĉe tia multmona homo. Ŝi uzis plej plene sian imagon por elpensi plej malsamajn manierojn enŝteliĝi[3] en lian vivon, kaj plaĉi al li. Sed eble ŝi trouzis ilin. Eble li suspektis ŝian planon kaj la ne plene honestajn motivojn, kiuj kuŝis malantaŭ ŝiaj tro oftaj aperoj ĉe lia flanko.

Subite, liaj amikoj rimarkis, ke li fariĝas pli kaj pli malvarma en siaj rilatoj kun ŝi. Oni sentis, ke la speco de espero kaj amemo, kiu ĵus batigis lian koron, nun iom post iom malaperas, lasante la lokon al iu malŝato... ne, ne vere malŝato, kiel diri? Mi serĉas la ĝustan vorton, sed ne trovas ĝin, kiel ofte okazas al mi... do, ne estis malŝato, sed iu sento proksima al ĝi, iom simila... ha : jen mi trovis la vorton: neŝato. Neplaĉo. Li ne malamis ŝin, kompreneble, ankaŭ ne malŝatis ŝin, sed, tute simple, ŝi ne plu plaĉis al li. La sentoj, kiujn ŝi antaŭe estigis en li, simple malaperis. Mi gratulis lin. Li tiel ĵus eligis sin el serioza risko, el la risko edziĝi al monserĈa aventurulino, kiu ne indis, ke li kunigu sian vivon al la ŝia.

Sed jen novan fojon simila situacio ĵus aperis. Pro tiu Aneta, jen lia koro ĵus rekomencis batadi pli vive, jen reaperis la konata miksaĵo el espero kaj, se ne amo mem, almenaŭ deziro ami, kaj nun, jen ni ekscias, ke li decidis fariĝi sia edzo.

Eble tamen Aneta ne kaptis lin por lia mono. Finfine, mi ne konas la tutan historion. Kio ebligus al mi diri tion? Vi pravas. Se sincere paroli, mi ne rajtas tion diri pri ŝi. Mi preskaŭ ne konas ŝin. Pro kio do mi esprimis al vi tiujn malŝatajn ideojn, kiujn mi havis pri Aneta? Kial mi lasis mian imagon kapti min, koncerne ŝiajn motivojn ? Mi ne estas honesta. Sed pro kio do? Ĉu pro deziro haltigi la geedziĝon? Ĉu tion mi deziras? Ĉu mi finfine rigardu la veron vizaĝ-al-vizaĝe? Kaj kiu estas tiu vero, se ne ke iĝi la edzino de Rikardo deziras plej forte mi?

Notoj :