Skribas malliberulo

Kara Amikino,

Mi ne konas vin, sed vi permesos, ĉu ne?, ke mi nomu vin amikino. Mi ne scias, kiel danki vin. Via letero estas por mi tiel neatendita belaĵo, ke mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentas. Ĝi estis korvarmiga. Kaj mi starigas al mi multajn demandojn: Kiel vi eksciis pri mi? Kiu pri mi parolis al vi? Kiel eblas, ke vi havis tiun ideon ekrilati kun mi letere? Kiu ajn intervenis por rilatigi vin kun mi, mi tiun plej sincere dankas.

Jes, kiel vi diras en via letero — kaj mi gratulas vin pro via realeca imagpovo — vivo en malliberejo ne estas facila. Tiuj, kiuj estas plene liberaj, ne konas la valoron de libereco. Libereco similas al sano. Oni ekkonscias ĝian havindecon nur post kiam oni perdis ĝin. Ĉu vi konas la komencon de «Sinjoro Tadeo» de Mickiewicz[1]?

Litvo[2]! Patrujo[3] mia, simila al sano,

Vian grandan valoron ekkonas litvano

Vin perdinte...

Nu, tion saman mi povas diri pri libereco.

Pri manĝoj kaj similaj aferoj mi ne tro povus plendi. Ni ne estas en granda, riĉula hotelo, kompreneble, sed tiuj aspektoj de nia vivo estas akcepteblaj. Kio apenaŭ estas eltenebla[4], tio estas la manko de libereco. Ne povi eliri. Ne povi viziti magazenojn. Neniam povi decidi pri siaj movoj. Ne promeni en naturo. Ne vidi domojn, urbon, kampojn. Scii, ke antaŭ longe ne estos libertempo, ne estos ebleco vojaĝi al maro aŭ montoj. Tio estas... kiel mi povus diri? Ne ekzistas vorto por klarigi tion... tio estas subiga. Subfaliga. Ĉu vi komprenas?

La alia terura afero, por viroj, en la malliberejoj de ĉi tiu lando, estas la manko de virinoj. Vi ne imagas, kiom mankas virinoj al ni. Ne nur por para amo aŭ por plezuro korpa. Sed nur vidi virinon, aŭdi inan voĉon, rigardi la belecon kaj dolĉecon de ina persono! Tiu neebleco estas terura manko por ni.

Estas ĉi tie kelkaj junuloj kun bela vizaĝo kaj korpo maldika. Se vi scius, kiel oni rigardas ilin! Kaj ne temas nur pri rigardoj, kompreneble. Ĉu vi trovas min aĉa, ĉar mi priparolas tiajn aferojn? Pardonu min. Ili estas parto de nia realo ĉi tie, kaj la afero estas perfekte komprenebla en mondo, kie virinoj tute forestas.

La fakto, ke la propono interŝanĝi leterojn kun kompatinda malliberulo venis de virino, igis la aferon eĉ pli kor-altiga al mi. Ĉu vi komprenas mian esprimon? «Kor-altiga»: per tio, mi volas diri, ke mi sentas, kvazaŭ mia koro estus pli bela, pli granda, pli sana, nu, pli alta, tio estas, en pli bona pozicio.

Jes, la ideo, ke iu nekonata virino pensas pri mi, deziras skribi al mi, eĉ sciante, ke mi malbonagis, tio estas plaĉe varmiga al mia koro. Se vi scius, kiel sola mi estas!

Amikojn oni trovas mem, ĉu ne?, kaj ili estas grava parto de la vivo. Oni decidas mem, ke kun tiu aŭ alia persono oni ekrilatos amike. Sed ĉi tie estas neniu amiko, neniu persono estas kun ni, ĉar ni decidis esti kune. Tio estas terura. Eĉ la anoj de la bando, kiuj estis arestitaj kun mi, tute ne estas amikoj. Nur kunlaborantoj. Aĉaj kunkrimuloj, fakte.

Ĉu eble ni iĝos geamikoj? Mi tion esperas. Sed eble tio estas troa. Mi ne rajtas esperi tion. Kiel vi amikus al mi, kiu mem metis min ekster la normalan vivon?

Pardonu min, se mi diras al vi aferojn, kiuj ne plaĉas. Mi sentas min ĝenata. Mi ne scias, kion skribi, kaj mi estas tiel kontenta skribi, pensi pri vi, imagi vin. Ĉu vi bonvolos sendi al mi foton de vi? Vi igas min malpli sola. Vi venas aldoni al la ĉi-tiea nenormala, soldateca atmosfero ion virinecan, kion ĝi vere bezonas.

Nun mi devas halti. Mi tre streĉe atendas vian respondon.

Via sincera amiko malliberulo,

Paŭlo

Notoj :