6.Manjooŝuu

Kio estas "Manjooŝuu"


"Manjooŝuu (万葉集)" estas la plej malnova pluviva japana poezio-kolekto en Japanio, kiu verŝajne estis establita fine de la periodo Nara. Ĉiuj poemoj en Manjooŝuu estas verkitaj nur per ĉinaj literoj. Entute 20 volumoj kaj pli ol 4.500 poemoj estas dividitaj en tri ĝenrojn; "Zoka (雑歌)", "Soumonka (相聞歌)", kaj "Banka (挽歌)". Zoka signifas diversajn utaojn inkluzive de bankedaj, vojaĝaj kaj publikaj utaoj. "Somonka" signifas reciprokitajn utaojn por private interkomunikiĝi, precipe inter viroj kaj virinoj. "Banka" signifas elegion, utaojn pri mortintojn por pacigi ilian spiritojn. Alie kiel kelkaj terminaloj, ekzemple Makurakotoba, Ĵokotoba, ripetoj, paretoj, ktp estas uzataj en la esprimtekniko de japanaj utaoj.


Ĝi enhavas utaojn verkitajn pri homoj de diversaj statoj kaj klasoj, kiel la imperiestro, aristokratoj, malaltklasaj oficialuloj, gardistoj, stratprezentistoj, farmistoj, kaj popoloj en orientaj provincoj. Kaj estas pli ol 2100 utaoj de nekonataj homoj. Oni ofte miskomprenas ke utaoj en Manjooŝuu estis verkitaj de homoj de diversaj statoj kaj klasoj. Ĉiuj utaoj estis verkitaj de kleraj homoj en alta socio.Ĝi enhavas utaojn dum ĉirkaŭ 130 jaroj de la unua duono de la 7-a jarcento ĝis 759 kaj oni kredas ke la utaoj estis establitaj de 759 ĝis 780. Laŭdire Ootomono Jakamoĉi estis implikita en la kompilo iel. La originalo ne ekzistas kaj la plej malnova pluviva manuskripto estas nomata la Katsuragi Manjooŝuu (nur parto de Volumo 4) en ĉi-lasta duono de la 11-a jarcento. Kaj la kompleta manuskripto estas nomata la Niŝi Honganĵi Manjooŝuu, kiu laŭtakse malfruas en la periodo Kamakura.

Manjooŝuu, la origino de japana poezio, estis transdonita tra la jarcentoj kaj influis posteularajn verkojn kaj estas bonega historia fonto en japana literaturo. Ankaŭ ĝi havas dialektologiajn informojn, kiuj estas grava historia materialo.

La origino de la japana erao "Reiŭa" baziĝas sur la parto de la "prefaco kaj enkonduko de 32 utaoj pri floroj de umeujo en Volumo 5 " de ĉi tiu Manjooŝuu, kaj estas la unua ekzemplo de la originalo de japana klasikaĵo.