La 22a Esperanto-kongreso de Ĉugoku kaj Ŝikoku
dato: la 1a de oktobro, 2023
loko: Okajama- internacia interŝanĝa centro en la urbo Okajama
nombro de partoprenintoj: 52+ 12(Zumo)
Antaŭtagmezaj prezentadoj estas jene:
Travivanta en Hiroŝimo Sperto de s-ino KIRIAKE Ĉieko, prezentanto: OŜIOKA Taeko (Hiroŝimo)
Kelkaj lokoj, kiujn tristoj malofte vizitas, prezentanto: MABEŜIMA Hirojuki (Kooĉi)biciklo
Turismo per biciklo en Ukrainio, prezentanto: ARAI Toŝinobu (Okajama)
Laŭ mia impreso, jam delonge ne okazis la kongreso, kie studentoj kaj lernatoj estis tiel aktivaj per videomesaĝoj.
Posttagmezaj programeroj estas jene:
Kaligrafia prezento: studento en la 3a jaro de Okayama-Universitato
2. Prezento de Esperanto-klubo de Alta Lernejo, Sanyo Gakuen (4 personoj?)
3. Video pri Ushimado-Legend en Okajama-gubernio (2 unuaj jarstudantoj en Okayama-Universitao)
4. Prezento de Esperanta komponaĵo (teksto de Masaharu Fukui, muziko de 4a jara studento de Okajama-Universitato)
5. Video de nova studento, kiu estas membro de 8 monatoj . Pri ŝia revo - Esperanto-interŝanĝo en virtuala urbo
Krome, tri studentoj en Osaka-metropola universitato (大阪公立大学) partoprenis por subteni sin al ekzameno.