2. Cervoj de Nara

1. Cervoj de Nara, senditoj de dio

Cervoj de Nara rilatas kun Kasuga-taiŝa Sanktejo. Nome, tio dependas de la legendo, ke en 710, kiam ĉefurbo estis translokita, s-ro Huĵiŭara fondis Kasuga-taiŝa Sanktejon alvokante dion el la loko Kasima kaj la dio venis sur dorse de cervo. La cervoj troviĝas en Nara, estas idoj de ĝi, laŭ la legendo. Laŭ la utaoj de utaaro Manjo-ŝu (kolektaĵo de utaoj de 7-8a jarcento), sovaĝaj cervoj vivis ĉirkaŭ la loko Kasuga. Legendo rakontas, ke en 768, la dio Takemikazuĉi -no -mikoto sur dorse de blanka cervo, venis el Kasima Sanktejo al Kasuga Sanktejo. Do, cervoj estis protektata kiel sankta sendito de dio.


2. Historio de cervo-protekto

En la epoko de Kamakura, reganto s-ro Hoĵo Tokimune, dum 1275 -1277, ordonis ke mortiginto de cervo estu mortopuno. En la epoko Edo(1600-1867) ŝtata oficisto estis metata kaj mortigi dio-cervon estas mortopuno. Ankaŭ hundoj estis disciplinata el vagado, bariero por cervo-foriro estis metata.

Sub-templo de Kohuku-ĵi Templo, Bodai-in-oomidoo havas ŝtonan monumenton de "loko de puni knabo Sansaku je ŝtona-morto". La rakonto/legendo estas jene. Estis malgranda lernejo tie, kaj knabo Sansaku lernis literojn en ĝi. Cervo prenis la paperon por manĝi. Sansaku por repreni ĝin, ĵetis pezilon al la cervo. Ĝi trafis kaj mortis la cervo. La knabo Sanaku reicevis mortopunon per pleni ŝtonoj. Patrino faris tombon kaj plantis aceron. Por preĝi la animon, oni sonigis sonorilon matene 7a kaj vespere 6a (Laŭ la japana malnova halloĝa sistemo). Tial Nara-ano nomas ĝin (Bodai-in-oomidoo Templo) 13 sonoj-domo. Kialo de tiama Nara-ano ellitiĝas frue, fama afero, estas ke en mateno se cervo mortas aŭ kuŝas antaŭ sia domo, por eviti puno, li aŭ ŝi devas transloki ĝin ekzemple antaŭ najbara domo, eble.

En la epoko Meiĵi (ekde 1867) kapti cervoj estis permesata, kiel malutila animalo. Tempe 700 da cervoj estis. Tamen subite malmultiĝis je 40 da cervoj pro kaj malsanoj kaj hundoatakoj. Do, oni fiksis zonon, en kie ne estis permesata mortigi kaj vundi cervojn. En 1891 volontuloj fondis "Kasuga-Cervo-Protekto-Societo". Tiel ĝi sekvis protektadon de urbanaj volontuloj. Sekva jaro, estis konstruita cervo-helpo-instalaĵo kiu zorgas malsanajn cervojn kaj vunditajn cervojn pro atakoj de hundoj. Tempe 900 da cervoj, tuj post la milito(1945) fariĝis 79. Por bonigi tian situacion, subtenante la gubernio Nara, la urbo Nara kaj Kasuga-taiŝa Sanktejo, oni faris "Fonduso de Nara-Cervo-Protekto-Societo" kaj pro la agado, kuranta nombro de la cervoj fariĝis 1200. Oni diras ke 1000 da cervojn la Nara Parko herbejo povas nutri.


3. Natura memoraĵo Nara-Cervo

Estis nomumita "Natura momoraĵo Nara-Cervo" en 1957. La specio estas sama kun normala japana cervo. Kialo estas esti sovaĝa malsovaøa cervoj kaj historia valoro.

4. La historio de detranĉi kornojn de cervoj

Oni rakontas ke en 1671, tiama cervo-kontrolisto Kohuku-ĵi Templo, antaŭ Nara-ekzekutiveja oficisto, komencis la detranĉi-kornojn. Ĉar en aŭtuno, adoleska tempo, multaj viraj cervoj vundis homojn aŭ la aliajn cervojn. Por protekti tiajn vundojn aŭ mortojn, la detranĉo komenciĝis.

La detranæi kornojn estas tradicia evento kvankam interĉesis milito-tempo de la epoko Meiĵi kaj Ŝoŭa. Unue batuisto surmetante laborveston batuas 3-4 viraj cervojn en la areo, korno-tranĉejo (Similas kun bovobatalo-areo). En la areo, oni kaptas cervon per ligna kruco aŭ reto impligante kernojn, kaj proksimigas cervon al centra kolono tirante la ŝnuron de kruco aŭ reto.

Kaj dio-oficisto de Kasuga-taiŝa Sanktejo vestante ĉapon Eboŝi kaj veston Hitatare, unue donas akvon al cervo por trankviligi kaj per segilo detranĉas kornojn kaj ĝin oferas al dio.

La evento estas en sabato dimanĉo festtago de mezoktobro. Tempo estas 11:30-14:30. Buleto 700 jenoj, kaj 300 jenoj por la aĝa 4-15.

La areo korno-detarnĉejo estas konstruita en 1966. Eble baldaŭ preskaŭ ne povos uzi la ovalan spektejon. Ĝi kadukiĝis kaj armaturoj de betono rustas kaj ŝvelas parte betono disiĝis. Post la forteco -ekzameno estas parte danĝera. Por tempa riparo necesas 20milionoj jenoj. Por rekonstrui 100milionoj jenoj necesas. Kaj instalaĵo por helpi cervon jam pasis 80 jaroj de la konstruo. Ankaŭ ĝi necesas 80milionoj da jenojn por ripari. Nuna fonduso de "Nara-Cervo -Protekto-Societo", mono malmultiĝas pro malmultiĝo de membroj. Plue la gubernio kaj la urbo malmuligas la helpon. Ĝi akceptas la mono-oferon. Tamen malmultaj respndas.

5. Cervo-linio

Por arboj, inter tero kaj ĉirkaŭ 190-195 centimetroj supren, ne estas folio-branĉo nek herboj, tion oni nomas cervo-linion. Tamen malofte estas folioj. Ili estas arbo Nagi(nagio) kaj Asebi(asebio), kiuj havus toksion por cervoj.

6. Vivo kaj vivdaŭro de cervoj

Vivdaŭro de la cervoj estas ĉirkaŭ 18 jaroj. Vivas 1200 cervoj en Nara parko. Naskiĝas 200cervoj kaj mortas 200 cervoj po unu jaro. Ĉ 70 cervoj de mortintoj estas pro trafika akcidento. ĵus aperis informo de ĉi jaro pri la nombro de cervoj. Inter 16a de Julio en 2006 kaj 15a de julio en 2007, 366 cervoj mortis. Ĝi estas dua granda nombro en la pasint-jara registro. Pro trafika akcidento estas 96. Multiĝis je 22 kompare kun la lasta. Viraj cervoj estas 246 kaj virinaj estas 742.

Se la membro ekvidas cervon en gravedeco, li portas ĝin al cervo -helpo-instalaĵo kaj helpas por naski. Ili havas teritorion kaj amase vivas. Oni petas turistoj ne donu nutraĵon escepte de cervo -platakukon. Cervo estas remaĉa animalo, tial legomo havas tro da akvo por cervoj. Troviĝas tiuj kiuj planas doni ĉirkaŭaĵon de pano. Tio ankaŭ malbona por cervoj. Eble gisto malhelpas. Glano estas bona. Cervo-platakuko konsistas el rizo, rizbrano kaj faruno. Ĝi ne havas guston. Se oni donas al cervoj platakukon por homoj, la salo estas bongusta por cervoj. Konante la bongustecon, cervoj ekvolas manĝi homajn kukojn. "Cervo-protekto-Societo" alvolkas turistoj ne donu homajn kukojn al cervo.