Fondaĵo ECV: Enkonduko

Origino

La Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet originas el la persona kolekto de Esperanto-objektoj de Cesar Vanbiervliet (1905-1992), esperantisto kaj iama estro de la civila registrejo de la urba administrado de Kortrijk. Iom post iom la kolekto pligrandiĝis kaj plivaloriĝis. Tial Cesar serĉis fidindan ejon por ĝi. Li ekhavas la brilan ideon donaci la kolekton al la urbo. Tiam (1972) la kolekto ricevis la nomon "Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet' kaj estis lokigita en la urba biblioteko, kie ĝi ankoraŭ nun estas kaj kreskas.

La nuna administranto - ekde 1998 - estas Hugo Rau, kiu kun helpo de aliaj volontuloj klopodas ordigi kaj registri la daŭran fluon da envenantaj Esperanto-objektoj.

Laŭ la lastaj kalkuloj la fondaĵo havas proksimume 8500 librojn, 10 000 binditajn jarkolektojn de revuoj kaj multajn aliajn objektojn rilate al Esperanto kaj aliaj planlingvoj, entute ĉ. 300 metroj da bretoj. Ĝi estas inter la plej gravaj similaj kolektoj en la mondo kaj estas bone konata en esperantistaj medioj en- kaj eksterlande.

(Laŭ Piet Glorieux en "Horizon.taal", 2005/2; pri la sekvo, vidu la Vikipedio-paĝon https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-Fondaĵo_Cesar_Vanbiervliet)


Strukturo de ĉi tiu retpaĝo

En la sekvantaj eroj de la menuo estas:

  • La finaj inventaroj de la havaĵo je la momento de la disdivido de la Fondaĵo (enhavo kiu principe restos senŝanĝa)

  • La dokumentoj de la Fondaĵo kiu estis bitigitaj dum ĝia ekzisto (eble ankoraŭ venos pli da bitigitaj dokumentoj)

  • Jarraportoj kaj administraj dokumentoj kiuj ilustras la historion de la Fondaĵo