Belga Esperanto-Federacio

Iam Belga Esperanto-Federacio (BEF) estis la ĉefa Esperanto-asocio en Belgio. Pro ŝanĝoj en la ŝtatstrukturo de Belgio ekestis regionaj asocioj (Association pour l'Espéranto, Esperantista Brusela Grupo kaj Flandra Esperanto-Ligo). BEF restis kupola asocio kies ĉefa tasko estis la mastrumo de kelkaj fondaĵoj. En 2005 la jura asocio senprofitcela estis malfondita kaj la fondaĵoj estis dividitaj inter la regionaj asocioj. Ekde tiam BEF nur havas simbolan signifon.

Ĉar BEF ne havis propran revuon, la protokoloj de kunvenoj ktp nenie aperis kaj apenaŭ estis troveblaj. Je Google: https://drive.google.com/folderview?id=0B9tLG3H5mGpHdFR0aTBfRFhfSUE&usp=sharing kaj OneDrive: http://1drv.ms/12l2az9 estas grupigitiaj diversaj BEF-dokumentoj de la periodo 1965-2013.