Fondaĵo: Finaj Inventaroj

Ĉirkaŭ la jarfino de 2020 la havaĵoj de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet estis transdonitaj al aliaj arĥivoj kaj bibliotekoj, ĉefe al la Consciencebiblioteko (https://www.consciencebibliotheek.be/) kaj al la Internacia Esperanto-Arkivo (http://www.iespa.eu/). Tiu lasta prizorgas la pludonon al aliaj interesitaj bibliotekoj, i.a. al la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko (https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj).

Por ke oni poste sciu kiuj estis en la Fondaĵo, sekvas la partajinventaroj de la kolekto. Pro la granda kvanto da dokumentoj pritraktitaj en mallonga tempo, ne eblis por ĉiu ero indiki kien ĝi iros. La finaj inventaroj ankaŭ ne estas centprocente fidindaj; foje dokumento menciita en inventaro ne troveblis.

Libroj: https://drive.google.com/file/d/140haMH-nFNXnFFbObR9HCjZ2IcM4JlVL/view?usp=sharing

Revuoj: https://drive.google.com/file/d/1F8FqyCjh9ZiyfZmBNfnMVicj7G-R3swH/view?usp=sharing

Aliaj:

De la fotoj nur parto estis inventarigita kaj priskribita. Ankaŭ serĉu je www.flickr.com, uzante serĉvortojn "esperanto kortrijk" (kaj eventuale pliajn vortojn).