Peperstraete

Joris (Georges) Peperstraete estas flandra pastro kiu instruis ĉefe en Belgio, sed kiu ankaŭ dum pluraj jaroj laboris en Afriko. Li krome multe vojaĝis.

En la 1990aj jaroj li faris multajn PowerPoint-prezentadojn, kiuj nun - pro la rapide teknika evoluo - malmoderniĝis, sed restas uzeblaj. Parte ankaŭ estas la originalaj fotoj per kiuj la prezentadoj estas faritaj.

La Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet ricevis kelkdekajn prezentadojn en Esperanto. Ĉar por iuj bildoj povas esti kopirajtaj limigoj kaj la dosieroj estas tre pezaj, tial ili ne aperas publike, sed eblas peti ilin. Listo de la prezentadoj estas ĉi tie: https://drive.google.com/file/d/1wWY6fBdcV-mlCcEHsTwwjEBd9Dko8Oo9/view?usp=sharing .