Fotoj kaj poŝtkartoj

En la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet estas, krom kelkaj albumoj, ankaŭ granda kvanto da (parte ankoraŭ neordigitaj) fotoj kaj poŝtkartoj. Ankoraŭ estas serĉata la plej taŭga metodo por montri ilin al la ekstera publiko.

Plejparto estas ĉe www.flickr.com (uzu serĉvortojn: 'fonds.vanbiervliet', 'esperanto' kaj eventuale aliajn), sed eblas ke iuj nur estas je Google Drive.