Inkunabloj

Inkunabloj estas libroj presitaj antaŭ la jaro 1501, do en la plej frua epoko de la libropresado. En esperantistaj rondoj temas pri libroj el la 19a jarcento. Ĉi tie rilatas al dokumentoj belaj, valoraj kaj/aŭ gravaj por la historio de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet.

  • Libreto La Rochelle: memorlibreto de Maria Posenaer el periodo 1912-1914, en kiu personoj kiujn ŝi renkontis skribis iun tekston (nun survojas al Letterenhuis, Antwerpen, por aldono al la postkarto-albumo de Maria Posenaer).

  • Laborlibreto (werkboekje) en kiu la volontuloj de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet ekde 1995 foje detale, foje malpli zorge, notis la taskojn kiujn ilin plenumis (post analizo transdonota al Trezoor, urba arĥivo de Kortrijk).

  • Flago de la kortrijka grupo La Konkordo (transdonita al Trezoor, urba arĥivo de Kortrijk).

  • Ora Libro de La Konkordo uzata ankaŭ (eĉ ĉefe) por registri la gravajn vizitantojn al la Fondaĵo (transdonita al Trezoor, urba arĥivo de Kortrijk).

ink_posenaer_memorlibreto_1912-1914.pdf
ink_werkboekje.pdf
ink_oralibrokortrijk_20210121.pdf