Administraj dokumentoj

Dum la jaroj 2010-2012 Wim Vanseveren (https://nl.wikipedia.org/wiki/Wim_Vanseveren) analizis la kulturan vivon de Kortrijk. En sia fina raporto li (en nebula vortumo) skribis ke la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet ne plu havis rolon en la kultura vivo de la urbo kaj ke do ne plu restu spaco por ĝi en la urba biblioteko. Tio estis la komenco de la fino de la Fondaĵo.

Wim Vanseveren_cultuur_eindrapport_kortrijk.pdf

Ĉiam estis menciita ke la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet estas leĝe protektita kolekto. Tamen, ĝis nun ne estas trovita dokumento kiu vere pruvas ĝin; nur estas indikiloj kiuj sugestas tion. Jen superrigardo:

legxa protekto.pdf