Revuoj

Sube estas listo de revuoj kiujn la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet bitigis dum sia ekzisto. Eble ankoraŭ estos aldonataj revuoj; prioritaton havos la lokaj flandraj revuoj, de kiuj nun ofte nur unu aŭ kelkaj ekzempleroj estas konataj.

Sekvas du listoj: unua kun la nomoj de dosierujoj, dua kun nomo de dosieroj. Al la nomo sekvas, post steleto "*", mallonga klarigo. Serĉu la koncernatan dosier(uj) je Google Drive, https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHUEZ3dVZiV2VhUDA?usp=sharing .

Multe pli granda kolekto de bitigitaj revuoj estas je www.bitarkivo.org.


Dosierujoj (se estas minimume du revunumeroj)


Antauen_PacokajJusteco *Revuo de grupo “Paco kaj Justeco”, 1941-1947

Bela Mondo *Unuaj numeroj de revuo kiu aperis 1908-1909, red. Albert Schramm, Dresden

Belga Sonorilo *Kompleta serio (1902-1914) de belga revuo kiu idistiĝis

BelgaEsp *Kompleta serio (1908-1961) de “Belga Esperantisto”, anstataŭanto de Belga Sonorilo

BelgaKatoliko *Eble ne tute kompleta serio (1911-1913) de “Belga Katoliko”

Brita Esperantisto *Numeroj 157-168 (1918) kaj 396 (1938)

Bulteno APPK Antwerpen *Antverpena poresperanto propaganda komitato (1925-1929)

Bulteno de La Rekta Vojo Antw - nekompleta *Nekompleta (1930-1931)

Bulteno ILO *Internacia Labor-Oficejo, Genève (1924-1931, nekompleta)

ChehhoslavakaGazeto *Unu numero (1921 numero 2) kaj aparto bildo

EkonomiaEgaleco *Du numeroj (1950 k 1954) de organo de Internacia Asocio Bellamy

Esperantist *Tri numeroj (1950, 1951, 1965) de nederlanda revuo “De Esperantist”

EsperantisteCatholique *Numeroj 1910 4 k 5 de franca revuo “L’Espérantiste Catholique”

Esperanto en Belgio *Kompleta serio (1980-1989)

EsperantoPanorama-Horizon-taal *Parta kolekto (1995-1997) de flandra revuo; vidu je https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-Panorama kaj kompletan serion je https://www.esperanto.be/fel/nl/horindex.php ; eble pli facile konsulteblas je https://bitarkivo.org/gazetoj/horizontaal

Flandra Esperantisto *Revuo de Flandra Ligo Esperantista, kompleta serio 1929-1961

FlandraKatoliko *Nekompleta serio (1935-1946); aperis ĝis 1988

FlandraStudanto *Aldono al Flandra Esperantisto, 1939, poste rubriko en FE

Generalitat *Komunikilo de la Generalitat de Catalunya, Barcelona; numeroj 11 k 19 el 1937

GentEsperanto *Komence “L’Esperanto”, poste “Gento-Esperanto”, monata propaganda bulteno de la Esperanto-grupo de Gent-Gand (Belgio) (1913-1914, nekompleta)

Grupa Vivo FLE *Disaj konsiloj kaj sugestoj por la sekciestroj de Flandra Ligo Esperantista; estas nur numeroj 1 (1937) kaj 3 (1938)

Hinda Esperantisto *Organo de la esperantistoj en nuna Indonezio, nl-eo; tri numeroj el 1931-1932

Informa Bulteno Roeselare *Ligilo inter la geesperantistoj de la ruselara regiono (Belgio); tri numeroj el 1932 kaj 1934

Informilo *Revuo de la aktivuloj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL); plena kolekto 1981-1992

InternaciaBulteno *Germana informilo pri la milito; numeroj 49 kaj 54 el 1918

InternaciaJurnalisto *Du numeroj el 1995 kaj 1997: kompleta kolekto 1957-2004 je https://bitarkivo.org/gazetoj/internaciajhurnalisto

InternaciaSociaRevuo *”Gazeto pri ĉio, kio interesas la homaran vivadon”; nekompleta kolekto 1907-1920

ItalaEsperantaRevuo1926-27 *Poste “L’Esperanto”; numeroj el 1926-1927 kaj 1932, 1935, 1935

JunaBatalanto *Organo de la Internacia Katolika Junulmovado, aldono al Katolika Mondo; numeroj el 1926-1934

KatalunaEsperantisto *Organo de la Kataluna Esperantista Federacio kaj de la Internacia Floraj Ludoj, Barcelona; numeroj 11 (1925) kaj 177 (1931)

Komerco *Oficiala Bulteno de Komercista Esperanto-Unio; ses numeroj el 1931-1936

Komunikoj FLE *Ligilo inter la sekcioj kaj reprezentantoj de Flandra Ligo Esperantista; nekompleta kolekto 1937-1940

Konkordo Kortrijk *Revuoj (kun diversaj titoloj) de grupo La Konkordo el Kortrijk, Belgio, 1972-1986

KooperativaStelo *Cirkulero de Kooperativa E-movado el Bekes, Hungario; du numeroj el 1982-1983

LaboristaEsperantisto *Revuoj de nederlandlingvaj laboristoj; numeroj el 1945-1947

Librovermeto *Revueto de la libroservo de Flandra Esperanto-Ligo, 1984-1985, nekompleta

Merkato *Revuo de IKEF, Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, kompleta (100 numeroj)

NiaFolieto *Revuo de klubo La Progreso, Gent (Belgio); 1919-1920, nekompleta

NordaGazeto *Bulteno de Nordfranca Esperanto-Federacio; numeroj 62 (1931) kaj 274 (1978)

NordfrancaEsperantisto *Kunigo de Pikarda Stelo, Norda Gazeto kaj Antaŭen; nekompleta serio 1912-1939

Novajxletero_Brugge *Revueto de Bruĝa Grupo Esperantista, 1983-1986, kompleta

PacokajAmo *Revuo de samnoma societo el Barcelona; numeroj 164 kaj 166 (1934)

PANORAMO DE LA GRANDA INSULO *Reta revuo el Malagasio; numeroj 1, 7, 8 (2014, 2020)

Revuo Esperanto *Revuo de Universala Esperanto-Asocio, 2004-2017

Senlime Verviers *Ankaŭ konata kiel “Voĉo de Amikejo” kaj “Senlime”; 2004, 2009, 2020, 2020

Sonorilo *Revuo de Belga Esperanto-Federacio, kompleta serio 1962-1974

Speciala Cirkulero Paderborn *Informilo de Esperanto-Centro Paderborn, numeroj 44 (1983) kaj 49 (1985)

SurPosteno *Revuo de IPE (Internacio de Proleta Esperantistaro), numeroj el 1934-1936

tralamondo *Ilustrita revuo redaktita en Meudon (F), presita en Belgio; kompleta serio 1905-1908

trilandakuriero *Organo de la Esperantista Rondo Aachen (Germanio); du numeroj (1984 kaj 1987)

TurkaStelo *Revueto de la turka esperantistaro; tri numeroj el 2018-2019

Vegetarano *Nekompleta serio ekde 1921


Dosieroj (unuopaj revunumeroj aŭ pluraj numeroj grupigitaj en unu dosiero)


AnoncaBultenoEsp_1924.pdf *Aldono al revuo Esperanto; komercaj anoncoj

Bulletin de la Section de Propagande de la Ligue Esperantiste Belge nro 1 juillet 1914.pdf *Sola numero

Bulteno de La Progreso Gent 1976-1.pdf *Informilo de gentaj esperantistoj

danaesperantisto_1909jan.pdf *Oficiala organo de la Centra Dana Esperantista Ligo

Distro_1951_marto-aprilo.pdf *Germanlingve “Der Zeitvertreib”, revuo de la aŭstria E-junularo. En ĉi tiu numero: “El la historio de nia lingvo” de H. Sirk (teksto de parolado dum aŭstria kongreso 1948)

EkonomiaKuriero(N-ro_2_Februaro_1925).pdf *Komerca kaj ekonomia gazeto internacia, aldono al revuo Esperanto, red. Robert Kreuz

EsperantaAbelo_1909.pdf *Itala revuo; en tiu numero: Simbola kaj heraldika lingvaĵo (terminaro)

Esperanto - jhurnalo por propagando de lingvo internacia en Ruslando.pdf *Red. d-ro I. Ostrovski

Esperanto au Plateau 7-8 1987.pdf *Revueto eldonita de G. Rabosée, Olne (B)

esperanto_commerce_paris.pdf *Ne vere revuo, sed aliĝilo al asocio “Esperanto & Commerce”, Paris, sed dato

Esperanto-Servo Praha_1949-okt.pdf *Aktuala informa bulteno (pri rilatoj Ĉeĥoslovakio-Sovetio)

EVDL_Esperanto-Vereinigung Deutscher Lehrer.pdf *Unua cirkulero, 1958, Ernst Bepperling

FLETERO_1979nov.pdf *Inform-letero de la Asocio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la Nederlanda Lingvo, Rotterdam

Gazeto de la Amikoj de E.R.B. (GAERB)_Buenting.pdf *Unua numero januaro 1939 en nl; estas ankaŭ versio fr (ne trovita). E.R.B. = Esperantista Reprezentantaro Brusela

Ĝenerala Ligo de la Blinduloj de Flandrujo numero 5 1929.pdf *Sola konata numero; enhavas studon (de Frans Fiten?) pri la Eduko de la Flandraj Blinduloj kaj la Blindul-antaŭzorgo

Germana Esperanto-Asocio_Informilo 1_1947maj junio.pdf *Eldono de E-grupo “Laboro”, München

Hindujo (du numeroj 1933-1934)

HistoriajStudoj_1987-1_nura aperinta numero.pdf *Jara Revuo eldonata de la Societo por Studo pri la Historio de Esperanto; iniciato de Hilary Chapman, redaktoro Katelina Halo

historiarevuo-00.pdf *Nula numero de ‘sendependa magazino pri la historio de Esperanto’ (Sikosek)

ikr_24_1922_majo-junio.pdf *Internacia Komerca Revuo, centra organo ilustrita por komerco, industrio kaj tekniko; redaktisto Hj. Unger, Zürich

Informa Bulteno de la Mehhlena Esperantista Grupo La Estonto (Mechelen).pdf *1935, eld. H. Rainson

Informilo Calais 1sep1908.pdf *”L’Informilo”, N° 1, 3me Edition, nur franclingva

Informilo OkcOrFlandrio_1951_1-2.pdf *Kontaktilo inter la geesperantistoj el la Provincoj Okcident- kaj Orienta Flandrio (Belgio)

InformiloporInterlingvistoj 80 (1- 2012).pdf *Mallongitite “IEI”; eld. Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, Rotterdam); redaktoro Detlev Blanke

InterlingvistischeInformationen 82 (1 - 2012).pdf *Mitteilungsblatt der Gesellschaft für Interlinguistik (GIL); redaktoro Detlev Blanke

InternaciaKulturo_Sofia_1949sep.pdf *Kultura kaj socia revuo de la danubregionaj Esperanto-asocioj, Sofia, red. Assen Grigorov

JEN_JongerenEsperantoNieuws_1989-6.pdf *Komuna junulara revuo por Nederlando kaj Belgio; kompleta kolekto preta por bitigo

JunaIdeo_1936-3.pdf *Revuo por la (belga kaj nederlanda?) katolika junularo

Katholiek Esperanto Bulletijn 11 okt. 1935.pdf *Monata Bulteno de la Flandra Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj (FUKE); eld. J. Van Deun, Borgerhout-Antwerpen

KomercaBulteno_1911_1-3.pdf *Organo de la Komerca Fako de UEA; red. W.-A. Vogler, Hamburg

Kroniko de Balkanio.pdf *Antologio de Balkana Verda Stelo 2015-2017 kompilita de Johan Derks

LE INFORMILO - Interkontaktilo por la Laborista Esperantistaro Antverpena 29-1953.pdf *Kontribuis: Stella De Weerd

Libera Esperantisto 143 1975.pdf *Organo de la Libera Esperanto-Asocio por Germanlingvaj Landoj; red. Eduard Weichmann, Dortmund

Limburgaj Esperantonovajxoj_1976-1.pdf *Trimonata revuo de Limburga Esperanto Grupo, Eisden-Maasmechelen (Belgio)

Lumturo 1-9 1980-1982.pdf *9 numeroj en unu dosiero; Forumo pri filozofio, kosmologio, metafiziko, parapsikologio, sociologio, k.s. Eld. J. Kerfs, Antwerpen (=Movado sen Nomo?)

LVdUME Marto 2010_Malagasio.pdf *La Voĉo de Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj

MalgrandaRevuo_Engholm_1943.pdf *Eld. Stellan Engholm, Svedujo

Mirmekobo 13 junio 2011.pdf *Red. Donald Broadribb

Monata Informilo_Charleroi_6-1968.pdf *Eld. Andrée Orsolini, Charleroi, Belgio

Mondsindikatisto_5-6 1995.pdf *Eld. ATAC/FGTB-Esperanto, Namur, Belgio.

Nia Esperantista Hejmo - Hebrea Esperantista Grupo - Bruselo - 1946.pdf *La Voĉo de Izrealo, informa bulteno por literaturo kaj politiko, Bruselo, kunlaboris i.a. D.J. Rabinovic-Tajc

Nia Espero - Informilo de la Flandra Federacio de Laboristaj Esperantistoj.pdf *Eld. Albert Bracke, Gent, Belgio

NiaVivo_Zaragoza_1958.pdf *Jubilea Numero (1908-1958) de Esperanta Societo “Frateco”

Nord-Atena Bulteno Valenciennes 308 2013.pdf *Bulteno de Valenciennes-Espéranto (Francio)

Ondo de Daugavan 1931 32 35 36 fragmentoj.pdf *Eld. A. Kazoka, Latva Esperanto-Societo, Riga

osterr.esp.verbande_steiermark_apenau legebla.pdf *Cirkuleroj el Aŭstrio-Steiermark, 1950-1951

Peranto inter la perantoj TJO Woerden 1940 6-7.pdf *Propagandorgano de Tutmonda Junular-Organizo, red. Floor Meydam kaj Job Kars, Leerdam

PikardaStelo_Amiens_1933 marto.pdf *Monata bulteno de “Groupe Espérantiste d’Amiens” kaj “Picardie Espéranto”; eld. A. Colleatte, Amiens

Ponto Limburgo 01.pdf *Dumonata periodaĵo de la Limburga Esperantista Asocio (LEA), red. Pieter Jan Doumen, Hechtel-Eksel, Belgio

Ponto posxgazeto dumonata 1993-2.pdf *Dumonata poŝgazeto fondita de Agim Peraj, Albanio

PorAntverpeno_1928_nr32.pdf *Ilustrita Semajna Revuo por komerca kaj turisma propagando; speciala eldono por la 20a UK 1928 Antverpeno

porfrancujoperesperanto.pdf *Celas faciligi la senpartion juĝon de la neŭtraluloj pri la Milito 1914-1915; kunigo de pluraj numeroj

Radiesteza Gazeto 1937-1938.pdf *Internacia esperantlingva organo de la radiestezistoj kaj radiestezo-amikoj; eld. Pierre Delaire, Orléans, Francio

Sago_13-SAG-feb2005w.pdf *SAT-Amikara Gazeto, eld. Henri Masson

Sperto_Makassar_Indon_1935jan.pdf *Gazeto el Makassar (Nederlanda Hindio, nun Indonezio)

Vok de Neo 1963-4.pdf *Revueto en planlingvo Neo, eld. Pierre Notaerts, Sint-Pieters-Leeuw, Belgio

(ĝisdatigita 19.8.2021)