Fondaĵo: Bitigitaj dokumentoj

Same en Kortrijk kiel en aliaj E-bibliotekoj dokumentoj estas ciferecigitaj (aŭ bitigitaj), t.e. konvertitaj de papero al komputile legebla formo. Foje estis planita, sed ankaŭ povas esti hazarda, ekzemple kiam iu libro estas petata el eksterlando kaj apenaŭ estas pli da laboro por skani kaj konverti la dokumenton al pdf, ol por sendi ĝin por normale poŝto.

Estas subpaĝoj por la diversaj kategorioj.

La suba dokumento montras la strukturon de la dosierujoj. La tute konsulteblas je https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHdFR0aTBfRFhfSUE?usp=sharing .

Atendante pli bonan solvon, la bildoj (albumoj, fotoj, poŝtkartoj...) plejparte troveblas ĉe www.flickr.com, kie eblas fari priskribon, doni komentojn, ktp. Fine de 2021 la kontrakto kun Flickr estis ĉesigita, ĉar la bildoj estas apenaŭ konsulteblaj por ne-registritaj Flickr-uzantoj kaj malbone troveblaj rete. Ekzistas rezerva kopio de ĉiuj bildoj, priskriboj kaj komentoj.