IJF 2025 estos gastigita en la Casa sul Lago, eta kaj ĉarma hotelo, je nia plena disponeblo, kiu situas nur kelkajn metrojn for de la lago Trasimeno en la vilaĝo Magione, parto de la urbo Torricella en la provinco de Perugia.
En la festivalejo estas ĉambroj kun tabloludoj kaj ekster estas granda ĝardeno, naĝejo kaj aliro al la lago je disponeblo de la partoprenantoj.
La hotelo situas en Viale del Lavoro 25, 06063 Torricella di Magione (PG).
Ĉiuj manĝoj de IJF estos nur vegetaraj aŭ veganaj. Kompreneble, estos tute permesate por partoprenantoj kunporti kaj manĝi viandaĵojn en la Festivalejo.
En la tuta Festivalejo fumi estas malpermesata!
La litoj devas esti uzataj kun littukoj: vi povas aŭ kunporti viajn proprajn littukojn, aŭ lui la surlokajn. Uzi dormosakon en la lito estas malpermesite.
La organizantoj ne surprenas respondecon por damaĝoj al sano aŭ al posedaĵoj de partoprenantoj, kiuj okazas dum la aranĝo. La kostoj de eventualaj damaĝoj al la Festivalejo kaŭzitaj de partoprenantoj estos kovritaj de tiuj partoprenantoj mem, kiuj kaŭzis la damaĝojn.