Por ke la aliĝo validu, IEJ devos ricevi antaŭpagon. La minimuma antaŭpago por la IJF 2025 estas 40€.
Ni memorigas, ke la aliĝo de partoprenontoj kiuj bezonos invitleteron validos nur post la pago de tuta kotizo nur per bankĝiro.
Post la alveno de la antaŭpago, sendiĝos konfirmo pri la disponebleco de lokoj: nur je ĉi tiu konfirmo la aliĝo ekvalidos kaj oficialiĝos. Kiam oni aliĝos ĉe la kongresejo, necesos prezenti pruvilon de sia antaŭpago kaj identigilon.
Okaze de retiro de la aliĝo, la minimuma antaŭpago ne estos redonita. Se la antaŭpagita sumo estos pli alta ol la minimumaj 40€, oni rajtos ricevi repagon de la kroma kvanto, kondiĉe ke la malĉeesto estos oficiale komunikita al IEJ antaŭ la 25a de Marto 2025.
Oni rajtas transigi sian aliĝon al alia partoprenonto, kondiĉe ke oni prezentos skribaĵon pruvantan tion; la kotizo tamen alĝustiĝos laŭ la nova aliĝinto (periodo/aĝo/loĝlando). Ne eblas transdono de pluraj antaŭpagoj al la sama persono.