Aliĝperiodoj: Oni konsideras kvar aliĝperiodojn:
Ĝis la 30a de Novembro 2024
Ekde la 1a de Decembro 2024 ĝis la 4a de Januaro 2025
Ekde la 5a de Januaro 2025 ĝis la 28a de Februaro 2025
Ekde la 1a de Marto 2025 ĝis la komenco de la Festivalo
Aĝo: La aĝo de la partoprenontoj dividiĝas en kvar kategoriojn, je fiksitaj tarifoj, kiuj pligrandiĝas kun la aĝo. Infanoj malpli ol 3-jaraĝaj ne pagas kotizon. La aĝon oni kalkulas je la unua tago de la festivalo.
Loĝlando: La landoj estas disdividitaj en kvar arojn laŭ la Malneta Enlanda Produkto kaj la distanco. La respektivaj kotizoj malpligrandiĝas de la 1-a al la 4-a aro:
Andoro, Aŭstrujo, Belgujo, Britujo, Katalunujo, Danujo, Finnujo, Francujo, Germanujo, Irlando, Italujo, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monaka Princlando, Norvegujo, Nederlando, San Marino, Svedujo, Svisujo, Vatikanurbo.
Ĉeĥujo, Grekujo, Hispanujo, Islando, Kipro, Malto, Portugalujo, Slovakujo, Slovenujo.
Aŭstralio, Brunejo, Estonujo, Honkongo, Hungarujo, Israelo, Japanujo, Kanado, Kataro, Kroatujo, Kuvajto, Latvujo, Litovujo, Nov-Zelando, Polujo, Singapuro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono.
Ĉiuj aliaj landoj.
La supraj kotizoj estas tiuj bazaj, nome la kotizoj por tuttempa restado dum 6 tagoj. Ili inkluzivas la loĝadon, la manĝojn (de la vespermanĝo de la 17-a de Aprilo ĝis la matenmanĝo de la 22-a de Aprilo) kaj partoprenon al la programo de la festivalo.
La kotizo ne inkluzivas la bantukojn kaj littukojn, kiuj tamen povos esti luprenataj surloke. Ne estas inkluzivita ankaŭ la turisma impoŝto de po 0,50€ nokte, por kvin noktoj maksimume, kiun la urbo Magione pagigas.
Okaze de restado daŭranta malpli ol 5 tagojn, la tagkotizo estas por ĉiu tago kvarono de la respektiva baza kotizo.
La pliaj servoj, kiujn oni ofertas, estas la jenaj montrataj ĉi-sube:
Trilita ĉambro 5€ tage
Dulita ĉambro 10€ tage
Unulita ĉambro 20€ tage
Litotukoj por unuopa lito 5€
Litotukoj por duopa lito 10€
Bantukoj 5€
Ni krome rememorigas, ke la partoprenantoj loĝantaj en Italujo kaj kiuj ne estas membroj de la Itala Esperanto-Federacio (IEF), devos pagi kromsumon neinkluzivitan en la kotizo kalkulita de la aliĝilo; tiu sumo estas de 15€ por homoj kies aĝo estas <25 jaroj, dum 30€ por la pli aĝaj ol 25 jaroj.