Dum la Festivalo 2025 estos organizita kiel kutime ankaŭ duontaga ekskurso, al la ĉarma Isola Polvese!
Kiel Amazonio en Sudameriko, Umbrio estas la verda pulmo de Italio.
Malkovru la ĉirkaŭaĵojn de Torricella, gastigonta vilaĝo de IJF 2025, dum esplorado de tute fascina kaj diverseca loko brakumata de la ondoj de la lago Trasimeno. Isola Polvese atingeblas per pramo el San Feliciano, siafoje nur kvaronhoron perbuse el
Torricella. Sur ĝi situas mirinda mezepoka defendkastelo kaj la ruinoj de eksmonaĥejo, sen inkluzivi vastajn arbarojn, lagajn plantarojn kaj ne nur.
Ĉar la insulo estas scienca didaktika parko-provinco de la pli granda Regiona Parko de la Lago Trasimeno, oni partoprenos en gvidita vizito por klopodi koncentriĝi sur la subteneblecon de ĝiaj aktivaĵoj, kiel media protekto, purigado de akvoj, biologia kultivado, riciklado de materialoj, responsa ekoturismo…
Neniam forgesante la verdan kaj trankvilan medion, la partoprenontoj travivos plurajn spertojn, ĉiujn reunuigitajn en harmonio kun akvo, aero kaj naturo. Ŝantantoj de birdobservado, flaŭro kaj faŭno trovos grandan plezuron enamiĝante en tiu ĉi paradizo.
Venu malkovri Umbrion, nur du paŝojn malproksime de vi!
*La supera priskribo de la ekskurso ne estas la fina. La efektiva programo povas ŝanĝojn laŭnecese de la organizonto.*