La ideo de divido inter homo kaj naturo estas relative moderna. Ĝi aperis kun la kresko de scienco, industrio kaj teknologio, kiuj disigis la homon de sia historia simbiozo kun la natura medio. Tamen, en la hodiaŭa epoko de rapide evoluantaj teknologioj kaj kreskanta konscio pri ekologio, ĉi tiu koncepto fariĝas eĉ pli aktuala. La homo troviĝas ĉe vojkruciĝo, redifinante sin mem kaj sian rilaton al kaj la natura mondo kaj la artefaritaj strukturoj, kiujn li kreas.
La homaro, kiel ni kons ĝin, eniras fazon de intensa hibridiĝo kun siaj teknologiaj kreaĵoj. Ĉu ĉi tio signifas, ke la homo estas perdanta sian esencon, aŭ ĉu oni plivastigas la propran potencialon? La limoj inter natura kaj artefarita fariĝas pli malprecizaj, sed tio ankaŭ donas unikan ŝancon por repensi la estontecon.
La respondeco estas nia. Ĉu ni povas krei harmonion inter la naturo, la homo kaj la teknologio? Ĉu la "artefarita homaro" estos subtenema al la daŭra ekzisto de la planedo kaj al la pliprofundigo de homaj valoroj, aŭ ĉu ĝi gvidos nin al malekvilibron?
Kiaj estas la limoj inter natura kaj artefarita intelekto, inter natura kaj artefarita lingvo? Kaj kiaj estas la limoj inter tradicia demokratio kaj virtuala demokratio, radikale modifita de la uzo de novaj ciferecaj iloj? Kiaj estas la riskoj kaj la avantaĝoj?
La usona nuntempa artisto Tishan Hsu iam diris: “Mi taksas min ciborgo. Google estas mia memoro.” Ĉi tiu penso estos nia deirpunkto por antaŭenigi nian celon. La temo de la IJF 2025 celas, tra prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj, pripensi kiom nekonsciaj ni estas pri nia nuna stato kaj kune serĉi vojon por orientiĝi en ĉi tiu procezo de redifiniĝo.
Do: kiaj estas la limoj kaj la ebloj de artefarita homaro?