Por la IJF 2025 estas antaŭviditaj pluraj tipoj de rabato (krom tiuj pro la stipendioj kaj ĉiuj aliaj interkonsentoj):
Kontribuo por la programo: Koncernas la partoprenantojn, kiuj proponas kaj mastrumos aktivaĵojn por la programo, tema aŭ netema. Kutime la rabato estas po 10€ por ĉiu horo da kontribuo;
Kunlaborado al la organizado: Koncernas la partoprenantojn, kiuj helpos la organizantojn por la agadoj por la mastrumado de la festivalo (trinkejo, gufujo, ktp). La rabato estas ĉi tiam kutime decidata laŭ la specifa kazo;
Gruprabato: Rabato, kiu aplikiĝas al partoprenantoj, kiuj alvenos tra loka Esperanto-grupo aŭ en grupo pli ol 6-homa. Ĝi varias laŭ la numero da grupanoj.
Por pliaj informoj kaj interkonsentoj, kontaktu nin rekte ĉe iej@esperanto.it.