Dum la ĉijara Festivalo ni havos du mojosajn koncertojn de junaj italaj muzikistoj!
La Am Bros One (əˈm brʌs wʌn) naskiĝas el la komuna pasio de du fratoj el Avellino: muziko.
La nomo estas rezulto de usonigo de ilia familia nomo, kiu ludas per la unikeco esti fratoj ne nur en la vivo, sed ankaŭ en la muziko.
La duopo konsistas el Manuel Ambrosone ĉe elektra gitaro kaj Gabriel Ambrosone ĉe akordiono.
Ilia instrumenta muziko baziĝas sur improvizado, kun radikoj en la ĵazo, sed ĝi estas influita de aliaj ĝenroj, kiel roko, popola muziko kaj tango.
Antonio Il Grande (artnome Aigì) estas kantverkisto naskiĝinta en 1997 en Tropea, loĝanta en Florenco.
Pasia pri literaturo kaj muziko, li trovas en kantverkado la perfektan kunfandiĝon de ĉi tiuj du pasioj.
En 2015, la venko de studstipendio ebligas al li sekvi aŭtoran kurson ĉe la C.E.T. de majstro Mogol.
En 2020 li elektas adopti la artan nomon Aigì. La 19-an de aprilo 2024 aperas lia debut-EP, MOOD-POP: vojaĝo tra diversaj animstatoj pere de diversaj sonstiloj.