Ĝi estas la plej uzata metodo por movi monsumojn el iu konto al alia.
La ĝiro estas farenda al:
Banko: Intesa San Paolo
Titolisto: Federazione Esperantista Italiana
IBAN: IT76T0306909606100000131970
BIC: BCITITMM.
Nepras indiki en la pagkial-loko “IJF 2025 – NOMO DE LA ALIĜINTO”.
Unu el la plej uzataj metodoj por movi monsumojn per interreto. Krei konton estas tre facile kaj rapide.
Por pagi sufiĉas eniri sian konton PayPal, elekti la eblon “Sendu monon” kaj enmeti la subajn informojn:
Retadreso: iej.financoj@esperanto.it
Sumo: La transigenda sumo (antaŭpago aŭ elpago) en Eŭroj
Aĉeto de: Servoj.
En la loko “Mesaĝo por la ricevonto” necesas skribi “IJF 2025 – [Antaŭpago/Kotizo] – NOMO DE LA ALIĜINTO”.
ATENTU: Okaze de pago per Pajpalo, IEJ havas aldonan elspezon pro la servo (3,4%+0,35€), kiu estos pagigita al la partoprenanto je la momento de la registriĝo surloke.
Por tiuj, kiuj havas konton ĉe la Universala Esperanto Asocio, eblas sendi monon al IEJ pere de retmesaĝo al financoj@co.uea.org (kopie ankaŭ al iej@esperanto.it), indikante la kontkodojn sian kaj de la adresato, nome IEJ (ieja-z).
ATENTU: post la 1a de Marto 2025 ne plu eblos pagi per tiu ĉi metodo.
Surloke eblos pagi la kotizon per kontanta mono kaj per kreditkarto.