Ni feliĉe anoncas, ke la tuttaga ekskurso dum IJF 2025 okazos al la urbo Perugia kaj al la ĉokoladfabriko Perugina!
Perugia estas la ĉefurbo de la regiono Umbrio kaj situas ĉirkaŭ 20 kilometrojn for de la festivalejo. Havante ĉirkaŭ 166.000 loĝantojn, Perugia estas la kvara plej loĝata urbo de la centra Italio, kaj la 23a de la tuta lando. Kiel multaj proksimaj urboj, ĝi estas fama pro sia mezepoka urbocentro kaj pro la mirinda pejzaĝo. Apartaĵo de tiu ĉi urbo estas ke la urbocentron oni konstruis sur montareto el kiu oni povas rigardi la ĉirkaŭajn montetojn kaj urbetojn.
La ĉefaj mezepokaj mirindaĵoj estas sendube la katedralo de San Lorenzo kaj la "fontana maggiore" (majora fontano), sed alia spertindaĵo estas ankaŭ promenado sur la antikva akvokondukilo de la urbo kiu nun fariĝis belega vojo trans la urbocentro.
Krom la speciala plenhistoria mezepoka urbocentro, Perugia ankaŭ havas interesan riĉecon de trovaĵoj de la etruska epoko. Efektive la etruskoj, kiuj estis antikva popolo loĝanta tie antaŭ la romia konkero, lasis plurajn skribaĵojn ĉi tie. La etruska lingvo estas ankoraŭ ne entute deĉifrita, do se vi estas lingvemulo kaj vi emas solvi enigmojn, la arkeologiaĵoj povus esti taŭgaj por vi :)
Se vi kontraŭe ne interesiĝas pri historio sed pri festumado, vi povus ankaŭ sperti viglan noktan vivon ĉi tie, ĉar Perugia estas fama universitata urbo de la centra Italio, al kiu venas multaj junuloj eĉ de malsamaj landoj. Ĉiusomere okazas ankaŭ fama festivalo nomata "Umbria Jazz", dum kiu diversaj famaj ĵazistoj el la tuta mondo vigligas la vesperojn. Krome, la urbo same viglas dum la tuta jaro: estas fakte trinkejoj kaj manĝejoj kie vi povas aŭskulti muzikon kaj gustumi tipajn manĝaĵojn de la regiono.
La plej fama manĝaĵo de la urbo estas sendube la "torta al testo", t.e. plata kaj ronda pano, bakita en speciala gisa bakujo nomata "testo", kaj kutime servita entenante tipajn fromaĝojn, porkotranĉaĵojn aŭ legomojn. Aldone, la regiono Umbrio estas ankaŭ fama pri la rikolto de la trufoj, do ĉi tie vi certe trovos multajn pastaĵojn aŭ manĝaĵojn kiuj enhavas tiun altkvalitan ingrediencon.
Rilate al dolĉaĵoj, Perugia estas la loko kie troviĝas la ĉokoladfabriko "Perugina", fama en Italio kaj en la mondo pro siaj "Baci Perugina", t.e. bongustaj ĉokoladetoj kiuj havas romantikajn mesaĝojn ene.