Mardon la 22-an de Aprilo 2025 ni okazigos postkongresan ekskurson al Florenco! Tiu ĉi ekskurso okazos dum la lasta tago de la Festivalo, por ke poste oni povu rekte iri hejmen, sed ne sen esti vizitinta iom pli da Italio!
Florenco (Firenze) estas la ĉefurbo de la regiono Tuskanio (Toscana). Sendube unu el la plej famaj urboj pro sia gravega historio, oni ĝin konsideras kiel la naskiĝurbon de la Renesanco (Rinascimento) kaj de la itala lingvo. Fakte, tiu urbo naskigis plurajn poetojn, artistojn kaj sciencistojn; inter la plej konataj homoj de tiu regiono ni memorigas la poeton Dante Alighieri kiu verkis la Dian Komedion, la artiston kaj inĝenieron Leonardo Da Vinci, kaj la fizikiston Galileo Galilei, la konceptinto de la scienca metodo. Endas nomigi diversajn aliajn kiel Boccaccio, Petrarca, Michelangelo, Giotto, Machiavelli, Botticelli kaj multajn plu.
Ĉiuj tiuj homoj lasis profundajn signojn ne nur en Italio, sed en la tuta okcidenta historio. Tiuj signoj videblas ankaŭ tra la urbo: la nedifinita nombro de artaĵoj, konstruaĵoj, skulptaĵoj malebligas plenkompletan prezenton pere de malmultaj vortoj, sed elektante la plej famajn vidindaĵojn certe indas mencii la Katedralon de Santa Maria del Fiore, mirinda preĝejo renoma pro sia granda kupolo planita de la arkitekto Filippo Brunelleschi, Palazzo Vecchio della Signoria, t.e. la renesanca urbodomo kaj sidejo de la florenca regado, kaj Ponte vecchio, karakteriza ponto sur la rivero Arno. Indas viziti ankaŭ la Galleria degli Uffizi, nuntempe la plej vizitata muzeo en Italio kaj konsiderata la plej grava muzeo pri itala renesanco.
Estas multaj aferoj por vidi en tiu ĉi urbo, do verŝajne ne eblos vidi ĉion dum malmulte da tempo.
Ĉiukaze ne hastu! Estas ankaŭ multaj tipaj manĝaĵoj kaj tial eta pauzo estas deviga. Tra la stratoj de Florenco oni povas gustumi Lampredotto, t.e. tipa malmultekosta sandviĉo enhavante abomason, specifa parto de la stomako de bovoj. Se vi kontraŭe havas pli da mono, indas aĉeti en restoracio Bistecca alla fiorentina, kiu estas granda rostita bifsteko. Se male vi estas vegetara aŭ vegana, ne timu, estas ankaŭ tipaĵoj por vi! La Pappa al pomodoro estas fama supo farita nur per pano, tomato, oleo kaj bazilio, sum se vi preferas dolĉaĵojn aĉetu castagnaccio, bongusta vegana kuko kun kaŝtana bazo. Se vi ankaŭ ŝatas iom drinki, la vino Chianti estas tipa drinkaĵo ĉi tie.