Nomo: La Casa sul Lago
Adreso: Viale del Lavoro 25, 06063 Torricella di Magione (PG).
Koordinatoj: 43°9’33.3”N - 12°11’13.8”E
Telefonnumero: (+39) 075 8400042
Retadreso info@lacasasullago.com
En tiu ĉi paĝo ni prezentas kelkajn eblecojn por atingi la festivalejon. Konsultu la sekvajn ttt-ejojn por havi pliajn informojn kaj ĝisdatajn horarojn:
Skyscanner (por la flugoj)
Trenitalia (por la trajnoj)
La sekvaj itineroj estas la plej konsilindaj laŭ tempo, distanco, komforto kaj ŝparemo. Krom se la malo estas indikita, ili validas ire kaj revene.
Aviadile
La plej proksimaj flughavenoj estas tiuj de Perugia, Ancona, Roma, Firenze, Pisa.
Trajne kaj buse
La plej granda urbo proksime al Torricella di Magione estas Perugia. Oni povas sufiĉe facile atingi ĝin kaj buse kaj trajne ĉar ĝi estas la ĉerfurbo de la regiono. El Perugia estas kaj trajnoj kaj busoj por atingi Torricella, kie situas nia Festivalejo. Ni sugestas atingi Magione trajne kaj poste atingi Torricella buse. Kaze de via alveno/foriro kiam ne plu disponeblas busoj, ni povas aŭte porti vin al stacidomo de Magione.
Informoj pri bushoroj troveblas ĉi tie: https://shorturl.at/C0ggD (atentu, ke nur la horoj markitaj kiel "NSLS" estas uzeblaj).
Kaze de bezono de pliaj informoj aŭ sugestoj, senprobleme kontaktu nin ĉe iej@esperanto.it
Aŭte
Nu, en 2025 vi tutcerte havas poŝtelefonon kun navigilo… Ĉu vi vere estas leganta tie ĉi? 🙂