IJF 2025
Internacia Junulara Festivalo 2025 -Torricella di Magione (PG) - 17a / 22a de Aprilo 2025
Internacia Junulara Festivalo 2025 -Torricella di Magione (PG) - 17a / 22a de Aprilo 2025
Per il sito in italiano, clicca -> qui. Informazioni in basso.
La Internacia Junulara Festivalo (IJF), organizita de la Itala Esperantista Junularo (IEJ), estas la plej grava junulara itala evento, kiu okazas dum la Paska periodo.
Ĉijare la Festivalo portos nin en la mirindan regionon Umbria, regiono tre alloga por sportaj kaj promenemaj personoj, por bongustuloj kaj kulturŝatantoj, kiu tutcerte proponos al vi nekredeblan restadon.
La urbo kiu gastigos nin estas Torricella di Magione: vere ĉarma vilaĝo ĉe la lago Trasimeno. Dum la paska semajno, de la 17-a ĝis la 22-a de Aprilo 2025, ni kuntravivos ses tagojn kune en tiu bela loko.
La temo de la IJF 2025 estas: ARTEFARITE: limoj kaj ebloj de la homaro.
Kiel ĉiujare, la Internacia Junulara Festivalo elstaras pro la varieco de sia programo, kutime distingebla en tri malsamaj kategorioj:
Tema programo. Kreita ĉirkaŭ la temo elektita de IEJ por ĉiu festivalo, riĉa je prelegoj, laborgrupoj kaj seminarioj;
Turisma programo. Forta je la ekskursoj duontaga kaj tuttaga kiuj celas montri al la partoprenantoj la plejbonon de centra Italujo;
Distra programo. Malhomogena kaj plurfaceta, konsistas je ĉio nerilata al la oficiala programo, kiel ekzemple ludoj, dancoj, internaciaj vesperoj, koncertoj kaj diskejo subtenataj de la trinkejo (por diboĉemaj mojosuloj) kaj de la gufujo, ejo je paco kaj malstreĉo por ŝatantoj de babilado kaj varmaj trinkaĵoj.