第70回 関西エスペラント大会での武藤会長の挨拶
La saluto al la 70-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo el la Kjuŝua Esperanto-Ligo(九州エスペラント連盟)
2022-06-03
La Prezidanto Mutoo tacuko(会長 武藤 たつこ)
En la 18-a de junio en la 70-a Kansaja Kongreso la ĝenerala sekretario de KEL, s-ro MORIWAKI Yasumasa, anstataŭ la prezidanto de KEL, MUTO Tacuko, parolis la jenan mesaĝon al la Kongreso.
Karaj kongresanoj,
Mi nomiĝas Mutoo tacuko, kaj la nove bakita prezidanto de la Kjuŝua Esperanto-Ligo(KEL).
Okaze de la 70-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo, mi salutas vin ĉiujn partoprenantojn reprezentante de la Kjuŝua Esperanto-Ligo.
Antaŭ ĉio mi elkore dankas ĉiujn aranĝantojn pro peno kaj klopodo por sukcesigi tiun ĉi Kongreson.
Precipe en nuna malfacila situacio de ankoraŭ daŭranta kronvirusa pandemio, okazigi la kongreson estas tre malfacile, mi pensas. Fakte, en Kjuŝuo ni ne povis okazigi la 94-an Kongreson ĝis nun, kvankam kiu devis okazi en la jaro 2020.
Nu, la temo de ĉi-foja Kongreso estas “ Ni daŭrigu nian agadon kun saĝo eĉ en la pandemio!”
Leginte ĝin, du vortoj forte impresis min. Ili estas “kun saĝo”.
Fakte kun saĝo Zamenhof kreis nian lingvon, kaj multaj esperantistoj heredadis lian saĝon, mi pensas. Dume nun okazas terure malsaĝaj aferoj en Ukrainio kaj aliaj lokoj en la mondo.
Se ni agos kun saĝo ni certe povos trovi pli bonan vojon kaj antaŭeniri, mi kredas.
Sub tiu ĉi bonega temo, tiu ĉi Kongreso finiĝos certe kun fruktodona kaj signifoplena rezulto.
Antaŭgratulante mi finas. Dankon!
第108回日本エスペラント大会での盛脇事務局長の報告
Mesaĝo al La 108-a Japana Esperanto-Kongreso
2021-09
Estimataj kaj karaj ĉeestantoj,
Mi estas MORIWAKI Yasumasa, la ĝenerala sekretario de KEL, Kjuŝua Esperanto-Ligo. Mi parolas pri la esperanta movado de Kjuŝu.
En ĉi tiu jaro unu societo, Esperanto-Kultivejo Sue, aliĝis al KEL. Nun KEL havas ok societojn. Kaj la nombro de la membroj de KEL estas 38.
Lastjare la kongreso de esperantistoj en Kjuŝu ne okazis pro kronvirusa pandemio.
Malgraŭ la Kongreso estis planita okazi en Dazaihu en majo lastjare sed pro daŭriĝanta kronvirusa pandemio ĝi ankoraŭ ne povas okazi ĝis nun.
Kun tre peza sento, ni prokrastis la Kongreson kaj ĝis nun prokrastita dato ankoraŭ ne estis decidita.
Kiam la dato estos decidita, ni anoncos ĝin, do, bonvole venu al la Kongreso!
Pro kronvirusa pandemio malfortiĝetis la movado en Kjuŝu sed ĉiuj societoj klopodis por esperanta agado iel. Ekzemple la rondoj de Hukuoka, Mijazaki kaj Kumamoto eldonis organojn.
Kaj s-ro belmonto, yamasita tosihiro, en Kagoŝima ricevis premion Ossaka. Hieraŭ li prelegis en ĉi tiu Japana Kongreso.
Koran dankon pro via aŭskulto!
第69回 関西エスペラント大会での秋吉会長の挨拶
Mesaĝo al la 69-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo
20??-06-31
En la 31-a de julio en la 69-a Kansaja Kongreso la ĝenerala sekretario de KEL, s-ro MORIWAKI Yasumasa, anstataŭ la prezidanto de KEL, AKIJOŜI Acuko, parolis la jenan mesaĝon al la Kongreso.
Estimataj kaj karaj ĉeestantoj,
Mi havas grandan ĝojon saluti vin en la nomo de Kjuŝua Esperanto-Ligo(KEL).
La kongresa temo estas "Espero post Katastrofoj". Mi pensas, ke ni alfrontas nespertitan malfacilon, sed ni esperantistoj devas ne senmovi kaj antaŭeniri. Do, mi elkore simpatias tiun temon.
Mi parolas pri la movado de Kjuŝu. En ĉi tiu jaro Esperanto-Kultivejo Sue aliĝis al KEL. Nun KEL havas ok societojn. Kaj la nombro de la membroj de KEL estas 38.
Lastjare la kongreso de esperantistoj en Kjuŝu ne okazis pro kronvirusa pandemio. Malgraŭ ĉijara Kongreso estis planita okazi en Dazaihu en majo lastjare sed pro kronvirusa pandemio ĝi ankoraŭ ne povas okazi ĝis nun.
Kun tre peza sento, ni prokrastis la Kongreson kaj ĝisnun prokrastita dato ankoraŭ ne estis decidita. Kiam la dato estos decidita, bonvole venu al la Kongreso!
Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas aŭskulti la lekcion de s-ro Usui Makoto. La kanto, "Ŝiaŭase hakoberu jouni", estas tre admirinda kanto, mi pensas. Mi elkore deziras, ke la kongreso estu fruktoplena.
Pro kronvirusa pandemio malfortiĝetis la movado en Kjuŝu sed ĉiuj societoj klopodis por esperanta agado iel.
Kun granda respekto, Prezidanto de KEL, AKIJOŜI Acuko
関西エスペラント大会での秋吉会長の挨拶
Mesaĝo al la 68-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo
20??-11-14(??)
En la 14-a de novembro en la Kansaja Kongreso la ĝenerala sekretario de KEL, s-ro MORIWAKI Yasumasa, anstataŭ la prezidanto de KEL, AKIJOŜI Acuko, parolis la jenanmesaĝon al la Kongreso.
Estimataj kaj karaj ĉeestantoj,
Mi havas grandan ĝojon saluti vin en la nomo de Kjuŝua Esperanto-Ligo(KEL). La kongresa temo estas "Tamen ni esperantistas". Mi pensas, ke ni alfrontas nespertitan malfacilon, sed ni esperantistoj devas ne senmovi kaj antaŭeniri. Do, mi elkore simpatias tiun temon.
Mi parolas pri la movado de Kjusxu.
Lastjare Jacuŝiro Esperanto-Societo aliĝis al KEL. Nun KEL havas sep societojn. Kaj la nombro de la membroj de KEL estas 41.
Lastjare la kongreso de esperantistoj en Kjuŝu okazis en Mijazaki en majo. Tiam s-ro Ho Song el Koreio prelegis esperante. Kaj s-ro Ran el Israelo partoprenis ĝin. Post la kongreso s-ro Ran iris al Nagasako kaj Fukuoka kaj li komunikiĝis kun tieaj esperantistoj.
En oktobro fama rusa esperantisto, s-ro Bronŝtejn venis al Nagasako kaj prelegis esperante al urbanoj de Nagasako kun Japana traduko.
Malgraŭ ĉijara Kongreso estis planita okazi en Dazaihu en majo sed pro kronvirusa pandemio ĝi ankoraŭ ne povas okazi ĝis nun. Kun tre peza sento, ni prokrastis la Kongreson kaj ĝisnun prokrastita dato ankoraŭ ne estis decidita. Kiam la dato estos decidita, bonvole venu al la Kongreso!
Pro kronvirusa pandemio malfortiĝetis la movado en Kjuŝu sed ĉiuj societoj klopodis por esperanta agado iel.
Kun granda respekto, Prezidanto de KEL, AKIJOŜI Acuko