La Organizanto de la INTERGENERACIA KONKURSO POR DE INTERPRETADO (ĉi-poste: la Konkurso) estas Silezia Esperanto-Asocio, ul. Kościuszki 35 / B, PL 50-011 Vroclavo
Partnero estas la Centro por Interkultura Edukado - Regiona Oficejo Vroclavo, ul. Legnicka 65, PL 54-206 Vroclavo
La Konkurso en 2020 okazas interrete. Ĝi okazas de 10.10.2020 ĝis 07.12.2020
La Konkurso estas adresita al homoj en ĉiu aĝo.
Celoj de la Konkurso: la celoj estas apogo kaj disvolvo de intergeneraciaj ligoj, Promociado de lingvaj kaj artaj talentoj; veki lingvajn interesojn per disvastigo de Esperanto kaj montro de ĝiaj valoroj kaj utileco.
Temaro de la Konkurso: rilatas al la devizo "NI IRU KUNE KAJ PLU".
La konkursa verko rilatas al temaro de la konkurso kaj ampleksas:
Interpretadon de bildo - tio estas elektita foto aŭ desegnaĵo (nepublikigita) el propra arkivo. La foto kaj originala teksto devas esti registritaj en formato pdf i jpg/png. Teksto devas esti ampleksa: 1- 49 wersoj (formato A4; marĝenoj. 2,0; literstilo Calibri 12; interlinio 1).
aŭ/kaj
Prezentadon - tio estas recitado, kantado, enscenigado realigita fare de individuaj personoj, paroj/grupoj. La prezentado devas esti publikigita en You Tube. La prezentado povas daŭri ne pli ol 5 minutojn.
La konkursaj verkoj estu: en pola lingvo kaj / aŭ en Esperanto. Dulingva teksto (en pola lingvo kaj en Esperanto) kvalifikiĝas por la konkurso kiel verko en Esperanto. La tekstoj ne povas esti obscenaj, senrespektaj al homoj aŭ malobservantaj la personajn rajtojn de aliuloj.
Partoprenantoj de la Konkurso: individuaj personoj en ĉiu aĝo, paroj aŭ grupoj.
Kondiĉoj de partopreno en la Konkurso:
La kondiĉoj estas jenaj:
1) Livero de la konkursa verko kiu estas:
Interpretado de bildo per retpoŝto en la priskribita formato ĝis la tago 07.12.2020 al la konkursa adreso: interpreta.konkurso@gmail.com
Registro de filmo/voĉo – en la formo de ligilo al tiu verko publikigita en You Tube. La informo devas esti liverita per konkursa ret-poŝta adreso: · interpreta.konkurso@gmail.com (ĝis la tago 07.12.2020).
2) Kompleta kaj ĝusta plenigo de la Aliĝilo kun konsentoj pri prilaborado de personaj datumoj kaj publikigo de la konkursa verko (la Aliĝilo estas aldonita al ĉi tiu Regularo) fare de plenkreskuloj enirantaj en la Konkurson aŭ gepatroj/prizorgantoj de neplenkreskaj personoj kaj ĝustatempa transdono de ĉi tiu dokumento al la Organizanto de la Konkurso - ĝis la 07.12.2020:
a) retpoŝte al la konkursa adreso: interpreta.konkurso@gmail.com - en la formo de skanado
b) aŭ al poŝta adreso: Silezia Esperanto-Asocio ul. Kościuszki, n-ro 35 / B, PL 50-011 Vroclavo Pollando).
Noto: La Organizanto de la Konkurso rezervas la rajton malakcepti la konkursan verkon pro ĝia malalta nivelo (arta, teknika).
La sinsekvo de la Konkurso:
1. Estas pritaksataj la konkursaj verkoj, kiuj estis liveritaj ĝustatempe al la Organizanto de la Konkurso laŭ la maniero menciita en ĉi tiu Regularo, kaj kiuj plenumas la formalajn postulojn de la Konkurso. Verkoj por kiuj la Aliĝilo (inkluzive la necesajn aprobojn) kaj la Deklaracio ne estis ĝuste kompletigitaj, kaj ne estis liveritaj ene de la postulata templimo ne partoprenos en la Konkurso.
2. La ĵurio pritaksas la konkursajn verkojn de la partoprenantoj. La pritakso konsideras: konformecon de la konkursa verko kun la temo de la Konkurso kaj kun la formalaj postuloj por la konkursa verko, lingvan korektecon, originalecon kaj kreemon.
3. Konkursaj verkoj estas publikigataj interrete.
4. Elektitaj verkoj estos redaktataj en la formo de "e-libro" (presotaj) kaj estos disponeblaj interrete.
La pritakso de konkursaj verkoj realiĝas en du lingvaj kategorioj: en la pola lingvo kaj en Esperanto.
La Komisiono rajtas klasifiki la plej bonajn partoprenantojn laŭ la kategorioj (aparte por la pola lingvo kaj Esperanto):
1-a loko, 2-a loko, 3-a loko kaj la plej alta loko - Granda Premio de la Konkurso kaj distingoj. La Komisiono decidas pri la kriterioj por aljuĝi la distingojn (ekz. por originaleco, por esenca penso de la verko aŭ por aliaj valoroj). Ne ĉiuj supre menciitaj kategorioj devas esti premiitaj en la Konkurso.
Kromaj Informoj:
La Organizanto ne kovras la kostojn de preparado de konkursaj kaj aliaj verkoj rilataj al partopreno en la Konkurso. La organizanto rezervas al si la rajton prezenti kaj publikigi (senpage) tekstojn, registradojn, filmojn kaj fotojn de la Konkurso. Por la celoj de la Konkurso, estas prilaborataj personaj datumoj: nomoj kaj familiaj nomoj de partoprenantoj, loĝlando, retpoŝtadresoj.
Deklaro al la Konkurso estas samtempa konsento pri la kolekto kaj prilaborado de personaj datumoj en la sfero rilata al la ĝusta sinsekvo de la Konkurso
Anonco pri la rezultoj de la Konkurso
La rezultoj de la Konkurso estos anoncitaj ĝis la 30a de decembro 2020 en la retejo de la Konkurso. La Organizanto rezervas al si la rajton ŝanĝi la daton de la anonco de la rezultoj de la Konkurso.
Kiel kopii la aliĝilon kaj sendi ĝin al la Organizanto:
1. Eniru la sekcion DOKUMENTO POR PLENIGI KAJ SUBSKRIBI (estas 2 paĝoj de de la Konkursa Apliko).
2. Alklaku per dekstra butono de komputila muso la donitan paĝon (n-ro 1 aŭ n-ro 2) de la formularo.
3. Listo de komandoj aperos. Elektu kaj alklaku: "Konservu bildon kiel ...".
4. Konservu la formularon sur via fiksita disko. La formularo estas en formato "jpeg" - ĝi ne povas esti kompletigita "per komputilo" per tekstprilaborilo (Word).
5. Printu la formularon. Ĝi plenigeblas "permane".
6. La kompletigita kaj subskribita aliĝilo devas esti skanita aŭ fotita kaj sendita al la Organizanto per retpoŝto aŭ poŝta adreso (donita en la Konkursa Regularo).
Ni ankaŭ povas sendi la formularojn al vi post ricevado de retpoŝta peto pri ili, sendita al la sekva adreso:
interpreta.konkurso@gmail.com kun la komentario: "Ekzemplo de Aliĝilo - Bildeto".