Historio de Memlingo Projekto

Laborado pri la projekto

  • 2019-11-03 Finpretigis la vort-liston por "V1" vortlisto. (pli ol 6000 vortoj). Komencas pretigadon de la japana, la cxina, kaj la franca.
  • 2019-11-01 Por la franca, Kongolandanoj promesis prilabori.
  • 2019-10-28 Komencas aldoni vortojn el "Esperanto en 4 Horoj"
  • 2019-10-28 Plene preparita de 5800 vortoj (Esp/Kor/Angla) en malpli ol 1% da eraroj.
  • 2019-10-25 Duono de la vortlisto estas preparita en du lingvoj (la korea, la angla) 2500 el 5800 vortoj.
  • 2019-10-12 prezentado en la Japana Kongreso 2019 (nuligxis pro la tajfuno)
  • 2019-10-06 en la Korea Kongreso 2019, la projekto estos prezentata al la koreaj esperantistoj
  • 2019-09-27 pliaj koreaj esperantistoj partoprenas en pretigo de la enhavo. (Nema, Gxoja, 장수미)
  • 2019-09-22 Nomota plene programis Memrise API (en Python) por facila regado de la en-havo de la kursoj.
  • 2019-09-21 MP3-rekordado de 4000 vortoj finita. S-inoj Elstara kaj Brila de Koreio akceptis kontroladon de la mp3-rekorditajn sonojn.
  • 2019-09-15 aldonis komentarion al pluraj pagxoj, aldonis korelingvan klarigon pri kiel uzi
  • 2019-09-08 decidis havigi nur unu vort-memorigan kurson - unu bona vortaro suficxas por cxiuj, se ni metas vortojn en bona ordo.
  • 2019-09-07 komencis amas-kolekti vocxojn pere de du parolioj https://parol.martinrue.com/ kaj https://www.vocalware.com/index/demo
  • 2019-09-07 ordigis la vortojn (Kontak+BRO+OA+PA) en bona ordo, kaj faris unu grandan liston.
  • 2019-09-02 Siva@Pune aligxis al la teamo por lingvo el Barato.
  • 2019-08-31 fiksis kandidatojn pro la enhovo de la kursoj.
    • A1 kurso surbaze de Zagreba Metodo http://learn.esperanto.net/
    • A2 Mil vortoj el Kontakto
    • B1 Kurso surbaze de Lernu.Net/Jen Nia IJK
    • B2 Baza Radikaro de la Akademio (2500)
    • C1 kolekto de rapidaj vortoj el Yutubo (de Tomaso, kaj Evildea)
    • C2 Baza Radikaro + Oficiala Aldono de la Akademio (3700)
  • 2019-08-16 aldono de 'vocx-kolektado', cxar la vocx-lega servo (vocalware.com) avertis, ke gxi cxesos Esperanto-servon, cxar gxi ne kapablas korekti la erarojn.
  • 2019-07-30 finis korelingvan tradukadon de la fonta retejo "http://learn.esperanto.com/".
  • 2019-06-23 finis 6 cxapitrojn de la komencanta kurso. Tio estas 1/2 de la tuta 12 cxapitroj de Zagreba metodo.
  • 2019-06-22 finis tradukadon de 9 cxapitroj de la Zagreba metodo, sur learn.esperanto.com
  • 2019-06-10 finis 4 cxapitrojn de la komencanta kurso. Tio estas 1/3 de la tuta 12 cxapitroj de Zagreba metodo.
  • 2019-06-06 finis 4 cxapitrojn de la korea tradukado de la Zagreba Metodo ( http://learn.esperanto.com/ )
  • 2019-06-06 forjxetis cxiujn 1-aux-2 vortajn esprimojn, cxar Memrise postulas po-literan tajpadon. Do cxiuj ekzemploj estas pli ol 3 vortoj.
  • 2019-05-28 aldonigxis Hindia lingvo.
  • 2019-05-26 gajnis la redakt-rajton de la Zagreba Metodo ( http://learn.esperanto.com/ ), sur https://github.com/Esperanto/kurso-zagreba-metodo
  • 2019-05-26 kelkaj pagxoj aldonigxis pri kiel organizi enhavon.

(1) How to organize contents

(2) 중급자용 학습자료 만들기 (K: Kiel krei enhavon por pregresantoj)

(3) 벼락치기 코스 (K: Kiel krei fulmo-rapidan kurson?)

  • 2019-05-20 Di Wu kaj Zhang LONG aligxis al la teamo.
  • 2019-05-19 Projekta retejo estis initiatita.

(1) aldonita pagxo: How to record Esperanto voices.

  • 2019-05-17 Japana kaj Korea versio de http://learn.esperanto.com/ komencis disvolvigxi.
  • 2019-05-15 Decidigxis utiligon de la Zagreba Metodo kaj Being Colloquial in Esperanto kiel la fonto de la kurso.
  • 2019-05-15 Kunlaboro kun Georg Jähnig pri la Zagreba Metodo, http://learn.esperanto.com/ komencigxis.
  • 2019-05-11 Dandi (Byunghoon KANG) aligxis al la labor-skipo de cxi tiu projekto.
  • 2019-05-05 Decidis uzon de 'Memrise', 'www.vocalware.com' kiel la baza ilo por la nova lernilo.
  • 2019-05-03 Leo (Zonglin HUANG) aligxis al la labor-skipo de cxi tiu projekto.
  • 2019-03-26 Korea Esperanto-Asocio preparas 100-jaran jubileon (2020). La ideo pri "Duolingo/Esperanto-Korea" levigxis kiel laborenda projekto.