Por krei bonan Esperanto-lernilon, ni bezonas bon-kvalitan vocx-legan sistemon.
Ne ekzistas suficxe bon-kvalita Esperanto-vocx-lega sistemo por publika uzo.
Google translation provizas Esperanto-vocxon sed la vocxo estas robotika kaj tre acxa. (http://translate.google.com/)
Vocalware provizas suficxe taugxan Esperanto vocxon en la nomo de Ludoviko, sed gxi havas kelkajn ne-ignoreblajn erarojn. (https://www.vocalware.com/index/demo)
Oni respondis, ke ili planas forigi la Esperanto-vocxon, cxar ili ne povas korekti tiujn erarojn.
Pola lingvo tre simil-sonas al Esperanto kaj uzante la parolion de pola lingvo, iu programisto (Martin Rue) disvolvigis belan Esperanto parolilon. https://parol.martinrue.com/ Suficxe bonas, sed pli-malpli 10 % da vortoj havas ia-specan akcenton de la pola, ne deziratan por internacia lernilo.
Baza datumo por krei auxtomatan vocx-legadon
Se ni havas suficxe multe da vocxlegan datumon, ni povos trejni komputilon pere de teknologio de Artefarita Inteligento.
Por tiu celo, ni devas kolekti bazan datumon por trejnado de la vocx-lega sistemo.
Baza datumo estas vocx-sona dosiero kun-ordigita de teksto.
Gxi devas esti tre mallonga kun nur unu frazeto. (1~10 sekundoj)
Post iom komplikaj procezoj de la bazaj datumoj, oni povas krei forman datumon por komputiloj, por uzi en la trejnado de la masxinoj.
Kiel krei datumojn?
Por kolektado de vocxoj, ni bezonas helpon de multaj homoj kolektivaj.
Helpanto mem elektu bonkvalitajn Esperanto-parolantojn el Youtubo-kanaloj laux sia propra jugxo.
Unua kolekto da datumoj havos multe da eraroj, cxar ili estas kolektitaj de multaj ne teknologiaj homoj. Kaj do ni devos unue korekti la datumojn kaj rafini la bazan kvaliton de la datumoj.
Ni simple konvertos cxiun MP3 dosierojn en alia plej kruda formo.