Svanidze Guram Aleksandroviĉ

Svanidze Guram Aleksandroviĉ naskiĝis la 13-an de januaro de 1954 en Tbiliso. Finis mezan lernejon en urbo Zestafoni. De 1971 ĝis 1977 lernis en Tbilisa ŝtata universitato en fako de ĵurnalista laboro kunigante lernadon kun kunlaboro en redakcio de gazetoj. De 1978 aligis sin al nova profesio – iĝis sociologo kaj laboris en diversaj fakaj servoj en Tbiliso.

En 1984-1988 lernis en aspiranteca kurso de Instituto de sociologiaj esploroj de Akademio de Sciencoj de USSR en Moskvo, kie li ricevis sciencan gradon de licenciato de filozofio. Kiam li estis aspiranto, li kromlaboris kiel gardisto en strato Arbat (fama piedira strato en Moskvo) kaj kiel tradukisto en Butirskaja malliberejo (la unu el plej famaj malliberejoj el Rusio). En lasta tempo laboras en rajtodefendantaj organizacioj, nun laboras en Komitato laŭ civitana integrado de Parlamento de Kartvelio. Kelkfoje ricevis personajn grantojn por sociaj esploroj. Aŭtoro de kelkaj artikoloj pri problemoj de tutmondiĝo, civitana integrado, elmigrado kaj tiel plu. Eldonis rakontaron “Urbeto”. Multfoje oni publikigis liajn rakontojn el rusaj, usonaj, israelaj kaj kartvelaj revuoj. En 2003 ricevis premion de literatura konkurso “Bekar” pro rakonto “Oktobro”, en 2004 unuan premion de revuo “Rusa bindaĵo” pro rakonto “Usonano”. En revuo “Nevo” oni publikigis 7 liajn rakontojn: “Ursinoj”, “Franclingvano”, “Gabriel” (№12, 2007), “Oktobro”, “American”, “Fetida”, Ovanes, kie vi esras?” (№10, 2009). En revuo “Amikeco de popoloj” (№9, 2008) oni publikigis lian eseon “Trinkintaj akvon de oceano”. En revuo “Volgo” (№5-6, 2009) oni publikigis 10 liajn rakontojn el ciklo “Urbeto”. En revuo “Siberiaj lumoj” (№10, 2009) oni publikigis 5 liajn rakontojn (“Fenestro”, “Marina”, “Instruisto de korpkulturo”, “Geedziĝa festo”, “American”). En revuo “Nova juneco” (4(91), 2009) oni publikigis 3 liajn miniaturojn (“Be-Me”, “Ĝardeno de ŝtonoj”, “Vidpunkto de Boŝ").

Li estas edziĝinta, havas filinon.

Adreso: urbo Tbiliso, strato Kinkladze, domo 31.

Retadreso: demoscop@yahoo.com

swann1954@mail.ru

Telefonoj: +995 32 959844 (hejma telefono), +995 32 281388 (laboreja telefono)