Andrej Ĉerniŝjov

Naskiĝis en 1960 en Ĉukĉa duoninsulo (Ekstremoriento en Rusio).

Post lernejo finis milita-maran lernejon. Oficis en floto dum 21 jaroj. Oficis en submarinoj de Norda Floto. Kapitano de 1-a rango (en rezervo). Veterano de formacioj de speciala risko (likvidinto de nuklea akcidento en atoma submarino).

Loĝas en urbo Tulo (Centra Rusio). Laboras en Tula entrepreno de varmokondukaj retoj. Anstataŭanto de ĉefa direktoro.

Li estas edziĝinta. Havas filon, nepon (aĝo de nepo estas 6 jaroj).

Verkas versaĵojn, prozaĵojn, kantojn (nemulte).