Fernando Jose´ Galvão Marinho (Brazilo)

Naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1933, en Rio de Janejro, Brazilo. Esperantistiĝis en 1952, kiam li ankoraŭ estis mezgrada lernanto en Militista Lernejo . Emerita oficiro de la brazila armeo ekde 1981.Ĝenerala Sekretario de Brazila Esperanto-Ligo, de 1978 ĝis 1981. Prezidanto de tiu landa asocio, de 1982-1985. Fakdelegito de UEA pri instruado. Bakalaŭro pri Pedagogio.Nuntempe respondecas pri du retejoj:

http://www.esperantoforadatoca.blogspot.com (portugallingva blogo, kreita por diskonigi Esperanton inter neesperantistoj. "Esperanto fora da toca" estas slanga esprimo signifikanta "Esperanto eksterneste") kaj

http://www.npoint.com.br/sementeira (portulgallingva retejo enhavanta kelkajn tekstojn en esperanto. Vidu, ekzemple, en la fino de la ĉefa paĝo : "Marinho sinprezentas")