Julianna Vas-Szegedi (Hungario)

Mi naskiĝis la 18-an de septembro, 1969, en urbo Tiszafüred, en urbeto , situanta en Orient-Hungario, apud la belega rivero, Tibisko, kie ankaŭ nun mi loĝas kun mia familio. Mi havas edzon kaj tri gefilojn. Mia originala fako estas bibliotekisto, sed nuntempe mi laboris, kiel pedagogo en fakmezlernejo. Krom mia laboro, dum la pli lastaj kvar jaroj, mi vizitis altlernejon kie mi studis socialpedagogion. Ĉi-jare (2009) en junio mi diplomiĝis kiel socialpedagogo. Ankoraŭ nun mi ne laboras, hejme mi edukas mian la plej junan infanon.

Mia hobio estis kaj estas la lingvolernado. Unue mi eklernis la rusan lingvon, poste la anglan, la germanan kaj Esperanton. Mi ekkonatiĝis kun la internacia lingvo, Esperanto, dum mia infanaĝo, sed serioze mi lernas ĝin ekde 2000. Mi ne nur lernis Esperanton , sed mi enamiĝis en tion. De tempo al tempo mi volas pli kaj pli multe lerni pri Esperanto, pri ĝia historio, literaturo, movado… Min interesas (krom poezio) la projektoj, celantaj enkonduki Esperanton, kiel unuan fremdan lingvon en la bazlernejoj. Mi deziras iĝi pli bona instruisto pri Esperanto, pro tio nun mi aniĝis al kurso de Instruista Trejnado, en urbo Poznan, Pollando, kie de eminentaj pedagogoj, elstaraj esperantistoj mi havos eblecon lerni.

Mi aktive provas partopreni Esperantan movadon, mi estas ano de „Amikeco” Esperanto-Asocio, Szolnok kaj REA – Regionális Együttműködésért Alapítvány (Regionala Fondaĵo por Kunagado), Tiszafüred, krom aneco de Hungaria Esperanto Asocio. Mi bedaŭras nur tion, ke pro tiu „simpla” kazo, „la mono” mi ne povas veturi al pli da Esperantaj eventoj, aranĝaĵoj –ĉefe al eksterlando. Sed en mia lando mi klopodas partopreni tiujn, eĉ organizi, ekzemple en 2007 mi entuziasme organizis dusemajnan renkontiĝon por Esperantistaj familioj, havantaj flue Esperanton parolantajn gefilojn.

Kelkfoje mi tradukas artikolojn por Esperantaj gazetoj (ekz. IPR, Naturista Vivo) kaj ĉiam feliĉe legas E-ĵurnalojn, gazetojn pro havi aktualajn informojn pri Esperantujo.