Aleksandr Kovtun

Mia nomo estas Aleksandr Kovtun.

Mi naskiĝis en 1963. Mi loĝas kaj laboras en Kievo (ĉefurbo de Ukrainio). Mi estas inĝeniero-konstruisto. Mi fieras, ke parteto de mia laboro estas en plej belaj konstruaĵoj de Kievo.

Kiom mi memoras sin, mi ĉiam ŝatis legi. Mi vivas, tiel diri, “kun libro sub akselo”.

Krom tio mi tre ŝatas vojaĝi, ekscii ion novan el antikva historio de mia patrio, Ukrainio. Mi absorbiĝas pri fotografio, ŝatas antikvan arkitekturon kaj belajn pejzaĝojn. Post malfacilaj labortagoj mi ŝatas veturi al provinco tien, kie panjo kaj paĉjo instruis al mi fari unuajn paŝojn, kie mi unue konscie rigardis mondon. Tie inter herbejaj vastaĵoj sub senfina alta ĉielo en rondo de amikoj mi rekonsciiĝas kaj trovas kvieton kaj certecon.

Mi estas certa, ke vivo estas belega! Sed oni devas lerni vivi ĉi tie kaj nun...